ESPERANTO EN TORINO (1913 – 2016)

(Tekstoj de: P. Aguilar, G.C. Fighiera, C. Pavese)

La nuna superrigardo de la Torina E-Movado ne havas historian celon, ĉar por tio jam ekzistas la bonega libro de Pierisa Cardone “Kroniko de la Esperanto-Movado en Torino (1913-1997)“. La artikolo nur prezentas en du fazoj la atingojn kaj eĉ la nesukcesojn de TEC (Torina Esperanto-Centro “Giorgio Canuto“).

1. LA KOMENCO KAJ LA EVOLUO

Kvankam la ideo pri internacia lingvo pionire disvastiĝis en Torino ek de 1903, kiam Giuseppe Peano lanĉis sian projekton “Latino sine flexione“, TEC naskiĝis sufiĉe malfrue post la apero de Esperanto, nome en 1913: UEA (Universala Esperanto-Asocio) jam ekzistis de 1909 kaj IEF (Itala Esperanto-Federacio) de 1910. Tamen, en 1902 la franco Albert Gallois publikigis en Torino kelkajn numerojn de sia revuo L’Esperantista.

Tuj aperis entuziasma subteno de la konata deputito Oddino Morgari, kaj en 1914 okazis la unua kurso en Torino ĉe la prestiĝa liceo Massimo d’Azeglio (60 partoprenantoj); poste la E-vivo haltis ĝis la fino de la milito.

Inter la du mondmilitoj la vivo de TEC estis karakterizata de nekredeble vigla agado en la urbo kaj en pli ol dek piemontaj lokoj: multaj kursoj, ankaŭ zorge de la Torina Katedro de E., okazadis ĉie (spite de manko de bonkvalita didaktika materialo), en lernejoj, ĉe asocioj (ekz. Guardia di Finanza kaj Polico), en radio-kurso (1929, 760 gelernantoj), koresponde, per Cseh-metodo, ktp. La socia vivo de la Centro floris: festoj, danc-vesperoj, ekskursoj en- kaj –eksterlande. Torino fariĝis sidejo de IEF ĝis 1931, kiam la nacia asocio migris al Milano, en la luksan Galerion “Vittorio Emanuele“, kaj eldonis -ĝis la reĝima malpermeso “ĝis nova ordono“ (1939)- la nacian organon “L’Esperanto”: samtermpe aperis turismaj broŝuroj, kiel la grandformata, 40-paĝa “Augusta Taurinorum”. En 1924 okazis la nacia E-Kongreso, tiam modesta, en la piemonta ĉefurbo kaj en 1932 la IFEF-kongreso.

Post la dua mondmilito, en 1946, en la bombardita Torino Mario Guzzi fondis la unuan nacian gazeton “Verda Steleto“, tiam stenciligitan: du jarojn poste la urbo gastigis la unuan nacian kongreson. La sidejo de IEF denove translokiĝis al Torino kaj tie restis ĝis 1973, kiam ĝi duafoje migris al Milano.

Malgraŭ la diasporo de kelkaj lokaj valoraj membroj al aliaj urboj 1, dum la pritemita duonjarcenta periodo ĝis la nuno, TEC daŭrigis la sekvantajn antaŭmilitajn agadojn. Kursoj malfermiĝis en lernejoj, kun projekcio de E. dokumenta filmo en E. -eĉ en infanlernejoj kun skabena subvencio-, en asocioj kun senpaga veturado al UK kiel premio, ĉe politkaj partioj kaj Popola Universitato, ĉe lernejo FIAT, k.a. Regione subvenciitaj publikaj ekspozicioj kaj prelegoj informadis pri E.: parolado de Prof. Giorgio Canuto en la Universitato (1959) altiris 250 personojn. En la urbo gastis kongresoj de IEF (1948, 1991 kaj 2011): en la dua kongreso ĉe la historia universitato, en la centro de la urbo, 400 kongresanoj spektis en Esperanto komedion de Goldoni luditan de profesiaj bulgaraj geaktoroj); la tria kongreso denove atingis vere internacian dimension, kiu bonŝance daŭris en la postaj jaroj. Torino akceptis Internacian kongreson de SAT (1950): tie, plie, fondiĝis kaj longtempe agis ILEA (Itala Ligo de Esperantistaj Laboristoj kaj IFEF (Itala Federacio de Esperantistaj Fervojistoj) en 1919, nun aktiva en Bolonjo, kiu kongresis en Torino en 1970.

Dank’ al Giuseppe Grattapaglia, ĝis 1964 FIAT eldonis en Esperanto plurajn filmojn kaj luksajn faldfoliojn pri siaj novaj aŭtomodeloj. Samtempe aperis oficialaj prestiĝaj turismaj broŝuroj, unu el kiuj 48-paĝa, zorge de Carla De Lorenzi kaj Esperanto estis registrita en la telefonlibro, Grattapaglia organizis en 1970 IEF-ŝipkongreson

Clelia Conterno Guglielminetti gajnis plurajn premiojn en Belartaj Konkursoj, Prof. Canuto iĝis prezidanto de UEA kaj Adv. Ademaro Barbiellini Amidei prezidanto de IEF. La plej elstaraj momentoj estis la leĝopropono 1816 de la torina parlamentano Nicolazzi por instruado de Esperanto en la italaj lernejoj (1968) kaj la inaŭguro de publika ĝardeno kun nomo Zamenhof. En 1994 komenciĝis en la universitato oficialaj kursoj pri Interlingvistiko kaj esperantologio iniciatitaj de Prof. Fabrizio Pennacchietti kaj daŭrigitaj ĝis la hodiaŭaj tagoj de Prof. Federico Gobbo: aperis kelkaj studfinaj disertacioj dediĉitaj al E.

La asociaj programoj spertis multajn novaĵojn, kiel vizitojn de gravaj eksterlandanoj (Ivo Lapenna, Tibor Sekelj, Ludoviko Zamenhof nepo, Ulrich Lins, k.a.): spektaklojn kantajn kaj teatrajn de eksterlandaj artistoj (Nikolaj Rytykov, Veselin Damianov, Maria Angelova, Jacques Le Puil, Kajto, Amplifiki, Nicolin’, k.a.): parolatajn gazetojn, klerigajn vesperojn, ekz. pri arkeologio kaj araba lingvo: karavanojn al UK: festojn por la infanoj: regulan ludon ĉaso al trezoro: renkontiĝojn kun francaj esperantistoj ĝis 1987, ktp. La internaciaj geedziĝoj ne estis maloftaj inter getorinanoj kaj geeksperlandanoj, i.a. el Belgio, Germanio, Hispanio, Hungario, Pollando k.a..

Apartan ĉapitron meritus la junulara agado sub la duobla ŝildo de IEJ (Itala Esperanto-Junularo) kaj de studenta grupo. Jam en 1949 IEJ neformale naskiĝis en Torino laŭ iniciativo de Gina kaj Piero Fop, Franca Dogliotti kaj Gian Carlo Fighiera; ĝi sporade eldonis la multobligitan bultenon “Nova Sento”, kiu plue vivas en la revuo de IEF. En ĝi eĥis la multaj junularaj iniciatoj, ĉefe distraj, kiel dimanĉaj ekskursoj, piknikoj, tendaroj en montaro, teatraĵoj kaj festoj. Pli atentindaj estas kelkaj aliaj iniciatoj. Temas pri la jaraj Paskaj Festivaloj de IEJ en Piemonto, prizorgataj de Francesco kaj Alessandro Amerio, kaj –tre originalaj!- la volontulaj laborbrigadoj de junaj esperantistoj por helpi la loĝantojn de Alessandria viktimojn de terura inundo kaj por purigi urban parkon en Torino. Ni ne kaŝu, ke post 1974 TEC suferis krizon daŭrintan kelkajn jarojn.

Finaj konsideroj. La impreso pri la laboro farita de nur kelkaj esperantistoj estas impona, sed, sub influo de granda entuziasmo, ĝi celis tro lozan, disan panoramon, la didaktiko en rapidaj kursoj ofte restis je amatora nivelo, la sociaj programoj ĝenerale limiĝis al la familiecaj trajtoj pentritaj de Baghy en “Estas mi esperantisto”; la lingva nivelo malalta. Entute: ĉefa strebo al kvanto.

2. LA NUNO

Post la jaro 2000, la Esperanto-situacio en Torino iom post iom ŝanĝiĝis. Ankaŭ sub influo de la konceptoj de Lapenna radikiĝis la konvinko, ke E. ne estas naiva hobio, sed grava socia projekto, defendanta la principon de egaleco de lingvoj kaj kulturoj en la spirito de la Deklaracio de Homaj Rajtoj.

En ĉiu kazo, necesis jaroj por ŝanĝi TEC. Ne plu temis pri emociaj agadoj ĉiuflankaj, sed pri konkretaj projektoj racie planitaj. La fundamentaj premisoj de evoluo ĉiam estas du: financa bazo kaj homaj fortoj.

Financoj. La demando estis solvita per: unuflanke, la heredo de loĝejo grandanime donacita de Ada Bessone; ĝia vendo produktis kapitaleton kun rentumo je dispono por la promociado de E.; duaflanke, la samcela kreo de eksterbuĝeta fondumo (zorgata unue de Roberto kaj Rosanna Perottino, nun de Tina Raciti); al ĝi kontribuas anonima esperantista sponsoro kaj kiun nutradas jara subvencio de TEC kaj diversaj kurantaj enspezoj.

Homaj fortoj. Kelkajn membrojn kun profesia sperto aŭ talento pri organizado helpas valoraj gejunuloj. Krome, rezigninte je la metodo, ke ĉiu faras ĉion ajn, TEC –kies sidejo feliĉe situas en la historia centro de Torino- nun laboras per apartaj projektoj sub la respondeco de sendependaj komisiitoj kaj laborgrupoj. Ili rilatas i.a. al: bibliotekoj, Z. celebro, ĝemeliĝo, seminarioj kaj kursoj, Z-placo, retgazeto. kulturaj vesperoj, junularo. (Nesolvita restas la demando, ke ofte samaj personoj aktivas en pluraj laborgrupoj). La tuto formas areton de aktivuloj kun kolektiva retadreso Kunordigo, sur kiu tuttage kuras informoj. La Estraro de TEC decidas nur pri principaj demandoj.

Aparte de tio, du membroj –en harmonia kunlaboro kun TEC- zorgas memstare, laŭ propraj konceptoj, respektive pri surstrata informgiĉeto en la plej komerca strato (Alessandro Demattheis) kaj pri nacia lerneja konkurso “Comunico, ergo sum“ (Carlo Amerio). En tiu kunteksto situas la iniciativo, bedaŭrinde sen sukceso, pri parlamenta leĝopropono.

Ekstera informado. Multkoloran kaj riĉinforman retpaĝaron redaktas Marco Strangio: li plie aktualigas adresaron de membroj, eksmembroj, lernintoj kaj simpatiantoj (ĉ. 300), kiuj ricevadas la retbultenon Informoj.

Bibliotekoj. TEC donacis siajn plej valorajn librojn al la granda urba biblioteko, kiu kreis E-fakon kunsulteblan en reto. Alia E. fako situas ĉe Centro Studi Sereno Regis. (Laborgrupo: P. Aguilar Solà, G.C. Fighiera, F. Pennacchietti).

Z. Placo. Tial ke la antaŭa Z-ĝardeno estis detruita pro publikaj laboroj, post kelkjara insistado TEC atingis, ke anstataŭa placeto, (inaŭgurota en 2017) estos dediĉita al la iniciatinto de E.

Eldonoj. Sen kalkuli la jam cititan torinan kronikon kaj la novan, 40-paĝan eseon pri Z., elstaras la plej grava ĝisnuna sociologia enketo (560 paĝoj) de Irene Caligaris “Una lingua per tutti, una lingua di nessun paese. Una ricerca sul campo sulle identità esperantiste“. Nekalkuleblaj la artikoloj de la TEC-anoj Boris Mandirola (prezidanto de TEJO – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj de Sara Spanò (estraranino de UEA).

Kulturaj Vesperoj. Jam de jaroj, la tre sukcesaj monataj kulturaj prelegoj en E., ofte fare de eksterurbaj parolantoj, atingas nivelon de universitataj lekcioj. Inter la pritraktitaj fakoj menciindas: psikologio, sociologio, biologio, lingvistiko, metadidaktiko. La koncerna tutjara kalendaro, kunmetata somere kaj diskonigata en septembro, frue donas al la prelegontoj komfortan tempon por ellabori sian disertacion. La tuto, plie, konkrete montras la taŭgecon de E. por sciencaj celoj.

Z-memortago. Altnivele disvolviĝas en publika kinejeto la solenaj decembraj Z-celebroj, (laborgrupo: Marco Strangio kaj Paola Nigrelli). La invititaj oratoroj venas el aliaj urboj aŭ landoj. Dum la aranĝoj okazas muzikaj kaj deklamaj intervenoj de profesiaj artistoj.

Olimpikoj. En 2006, okaze de la Vintraj Olimpiaj Ludoj en Torino, la Komunumo eldonis grandformatan broŝuron en la itala kaj Esperanto.

Gazetaro. La internacia lingvo estis pritraktita en gazetaj artikoloj kaj televid-intervjuoj, kvankam ne ofte.

Junularo. De kelkaj jaroj en Torino aktivas IEJ-anoj, kiuj atingis gravajn rolojn en la junulara movado, je nacia kaj internacia nivelo, nome, la pasintaj tri prezidantoj de IEJ kaj la nuna prezidanto de TEJO. La estraro de IEJ parte konsistas el lernintoj de la TEC-kursoj.

Esence gravas la agado de la torina junularo en la organizado kaj disvolviĝo de la enurbaj seminarioj kaj kursoj, kaj de la Paskaj IEJ-festivaloj, en kiuj la torinaj gejunuloj relative multnombre ĉeestas. La intergeneracia kunlaboro okazas en tre agrabla etoso. Aliflanke, estas dezirinde, ke la junulara agado, izolita aŭ grupa, plifortiĝu baldaŭ ankaŭ en aliaj urboj.

Informado, seminarioj, kursoj. (Plurpersona laborgrupo) Evitante diserigi la fortojn en multaj direktoj, la informado koncentriĝas en unu sola niĉo, la universitata mondo. Trifoje jare TEC aranĝas seminarionAlla scoperta della lingua e del mondo dell’esperanto“, anoncatan per fejsbuko kaj per koloraj afiŝetoj kaj afiŝoj alfiksitaj dum du semajnoj en ĉiuj fakultatoj (pli ol 90.000 studentoj) kaj publikaj bibliotekoj; la laboron plenumas volontuloj aŭ pagataj helpantoj. La teksto kunligas E. al prestiĝaj elementoj, kiel Unesko kaj la Deklaracio de Homaj Rajtoj. (Nenio estas lasita al hazardo, ĉar improvizi estas malamiko de organizi)

La lingva parto de la seminario konsistas el du 40-minutaj interaktivaj lecionoj pri la elementaj bazoj de E., -zorge de Pedro Aguilar Solà, aŭtoro de lernolibro kaj kreinto de la tuta aranĝo-, je kies fino la lernantoj sukcesas kompreni kaj respondi al simplaj demandoj. Dum plia lingva ero de la programo oni legas, tradukas kaj komentas facilan tekston, respondante el demandoj de la gvidanto.

La informajn momentojn prizorgas la TEC-gejunuloj (i.a. Alberto Vitale, Michele Guerriero, Emanuele Regano, Carlotta Pavese, Boris Mandirola); la informado konsistas ĉefe el komentata projekciado de videoj pri junularaj renkontiĝoj, personaj atestoj pri la praktika uzo de E kaj respondo al demandoj.

Dum la bufeda paŭzo (zorge de Paola Nigrelli kaj kunlaborantoj) alvenas aliaj spertaj esperantistoj, kiuj neformale interrilatas kun la partoprenantoj. Je la fino oni proponas plurajn eblecojn por daŭrigi la lernadon, nome antaŭvesperan, vesperan, retpoŝtan aŭ retan senpagan kurson, al kiuj granda plimulto de la seminarianoj aliĝas. La seminariojn oni aranĝas alterne en la sidejo de TEC kaj en tiu de Torina Interkultura Centro.

El tio naskiĝas kun relative alta nombro da partoprenantoj unuagradaj kursoj, kiujn sekvos duagrada kaj, pli-malpli ĉiun duan jaron, triagrada. La ekzamenoj laŭ la normoj de Itala Esperanto-Instituto (sidejo en Torino, direktoro Carlo Bourlot) estas striktaj.

Por stimuli la efikon de la Seminario, TEC kaj la loka Katedro de la Instituto finance helpas la ĉeeston de pluraj diplomitoj en la Internaciaj junularaj festivaloj kaj en la nacia kongreso de IEF. Menciindas, ke preskaŭ ĉiuj stipendiitoj de Fondaĵo Marelli en la pasintaj jardekoj venas el la triagradaj torinaj kursoj; la premio ebligis ilian viziton al E-kongresoj en Azio kaj aliaj foraj landoj. Sekve de tio, la lingva nivelo en TEC estas tre alta.

Instru-metodo. Escepte de la retaj, por la ceteraj unuagradaj kursoj oni uzas lernolibron verkitan por ebligi kaj stimuli la konversacion ekde la unua leciono. Krome, la skribajn taskojn (traduko italen de enkonduka dialogo, respondo al demandoj pri ties enhavo kaj 3-4 gramatikaj ekzercoj) la kursanoj sendas retpoŝte al asignitaj asistantoj por revizio (nura evidentigo, sen korekto, de la eraroj, kaj invito al memkorektado kaj resendo). Danke al jena sistemo eblas dediĉi grandan parton de la 90-minutaj lecionoj al praktika uzado de la lingvo.

La lingva programo de la duagrada kurso celas perfektiĝon rilate la plej tiklajn punktojn de la E-gramatiko kaj pliriĉigon de la leksikono. Krome, oni studas la ĉefajn okazintaĵojn en la historio de la E-movado kaj la literaturan verkaron de Zamenhof.

La lecionojn de la triagrada kurso oni dediĉas al tre detala trejnado por la instruado de la lingvo. La ceterajn erojn de la programo la kursanoj plenumas hejme kaj submetas ĉion, retpoŝte, al revizio de kompetentaj asistantoj.

Tendobuda ekspozicio pri la E. literaturo, provleciono kaj kolekto de adresoj kelkfoje okazas en granda centra placo, en la kadro de la Festo de Multetna Respubliko, aranĝata kunlabore kun urba asocio “Convergenza delle Culture”. Per tiaj agadoj TEC celas, ĉefe, iĝi ĉiam pli konata en la kultura urba medio.

Heroldo de Esperanto. Inter 1988 kaj 1996 aperis en Torino la gazeto Heroldo de Esperanto, tiam internacia sendependa organo de la E. Movado, kiun redaktis dum 35 jaroj ĝis sia morto Ada Sikorska, profesia ĵurnalistino. La gazeto eldonis plurajn nacilingvajn lernolibrojn kaj Paŝoj al plena posedo.

Gemeliĝo Chambéry. Al la pasinta ĉiujara renkontiĝo de la torinaj kaj francaj esperantistoj de la ĝemelurbo Chambéry la urbestro de Torino, Piero Fassino, sendis longan kaj favoran mesaĝon.

Finaj vortoj. TEC multon jam atingis, sed plue feblas la sociaj distraj programoj. La disdivido de la funkcioj pliboniĝis, sed necesas delegi multajn malgrandajn taskojn al novaj manoj por eviti la superlaboron de kelkaj kaj la nelaboron de pluraj.


  1. R. Clerici al Romo, G. C. Fighiera al diversaj landoj, ĉefe Belgio kaj Hispanio, A. Formaggio al Chiavari, G. Grattapaglia al Brazilo, kie li transprenis kaj plue gvidas esperantistan establon por orfaj infanoj, R. Pinori al Romo, M. Ronco al Bratislavo, S. Spanò al Munkeno.

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi