Dujulajkmi?

Kiam, tagon de frua oktobro de 1960, mi atingis la aŭtobusan stacidomon de Izmiro (Smirno) mi sentis min perdita. Estis la unua fojo ke mi alvenis en tiun agrablan turkan havenurbon, fakte la pordon al okcidenta Anatolio. Ĉe la flughaveno – kiel mia ĉefo en Torino rekomendis – mi tuj supreniris taksion por ke ĝi min portu ĝustatempe al regiona aŭtobuso kies forveturo estis planita nur duonhoron post la aviadila alteriĝo.

Mi forgesis diri ke tiam mi estis 21-jaraĝa studento de la Roma universitato kaj ke mia ĉefo estis profesoro pri arkitektura historio ĉe la Torina politektiko. Informite ke mi bone studis la klasikan grekan lingvon, li komisiis al mi la katalogadon de la epigrafoj aperantaj sur la ŝtonaj sarkofagoj kaj sur la tombaj fasadoj de la ĉefa nekropolo de Hierapolis Phrygia. Tiu arkeologia loko, kiun ĝenerale turistoj konas laŭ la turka nomo Pamukkale “la koton(blanka)kastelo”, situas ĉirkaŭ 170 kilometrojn oriente de Izmiro. Tie, sur deklivo de montoĉeno superrigardanta vastan valon de flankrivero de Meandro, la klasike fama serpentuma rivero, varma akvo elverŝata de haladza kaverno kreis dum jarmiloj kalkoblankan platformon kun centra lageto. Ties malvarmiĝintaj akvoj, fluinte alvale kaj ellasinte kalkajn sedimentojn, formis konkrecie serion da blankaj rondkonturaj basenetoj, kvazaŭ pluretaĝaj hotelbalkonoj, kiuj rave ornamas la krutan deklivon de tiu mirinda natura platformo. Jen la “Koton(blank-)a Kastelo”. Ĉiujare ĝi altiras milojn da turistoj kaj estas unu el la plej famaj allogaĵoj de Turkio. Nu, ne mirigas la fakto ke dum jarmiloj homoj rigardis tiun kavernan varmakvan fonton kiel rektan kontaktilon kun la mistera subtera mondo kaj vidis en ties delirigaj vaporoj rimedon por ekkoni la volojn kaj intencojn de la sube loĝantaj dioj. Fakte Pamukkale greklingve ricevis la nomon “Sankturbo de Frigio” (Hierapolis Phrygia).

Suda Frigio antikvatempe estis ja la nomo de la gubernio (nun Denizli Vilayeti) en kiu tiu arkeologia loko troviĝas. Ĉirkaŭ la fonto kreiĝis do orakola templo kaj fama pilgrimejo, ĝis oni malkovris ke ĝiaj akvoj bonege taŭgas por lavado de ŝafaj lanoj kaj por ilia preparo al tinkturado. Tial la ‘Sankturbo’ fariĝis renoma industria centro, altirante komercistojn el la tuta grekparolanta mondo, ankaŭ el Judujo, kiel atestas la apostolaj leteroj de Paŭlo el Tarso (Epistolo al la Kolosanoj 4,13).

Pardonu al mi tiun longan antaŭparolon. Alimaniere kiel mi klarigus la kialon de mia unua vojaĝo en okcidenta Anatolio? Krome direndas ke mia ĉefo ricevis de la turka kulturministerio permeson fosi kaj restaŭri la monumentajn restaĵojn de tiu antikva urbo, kiu kulmine prosperis en la dua kaj la tria jarcentoj p.K. kaj dece pluvivis ĝis malfrua romia epoko. Temis pri termoj, temploj, teatro, baziliko, ktp, kaj ankaŭ pri tombaj monumentoj kaj sarkofagoj kaj iliaj greklingvaj surskribaĵoj. Ĝuste pri ĉi-lastaj mi devis okupiĝi.

Ni do revenu al la Izmira busstacidomo. Tie, neniom scipovante la turkan, mi baraktis ne malmulte por kapti informojn pri la haltejo de la aŭtobuso veturonta al urbo Denizli. En tiu fora gubernia ĉefurbo estis planite ke ĵipo de la itala arkeologia ekspedicio min atendu kaj transportu al ties sidejo en ligna vilaĝeto, Incirli (“la figoriĉa”), kiu kuŝas kilometron alvale de la “Kotonkastelo”.

Nu, en la stacidomo mi fine eksciis ke mia buso jam forveturis. Feliĉe tamen alia buso samdirekta atendis ie sur la stacidoma placo, baldaŭ forironta. Mi rapidis tien trenante mian pezan valizon kaj konstatis ke restis liberaj nur tri sidlokoj, ĝuste en la unua vico dekstraflanke de la stiristo. Oni ligis mian valizon kun la aliaj pakaĵoj sur la tegmento de la veturilo kaj “Bonvolu supreniri. Ni ekveturas!”.

En la unua sidvico kontraŭ la antaŭa glaco de la buso mi troviĝis inter maljuna sveltulo, ŝajne kamparano, kaj mezaĝa dikulo, ŝajne urbano. Mi tuj rimarkis ke la dua aparte fiksis mian kravaton. Jes, mi ne scias kial, mi vestis iamaniere tro elegante por tiel malkonforta vojaĝo. Tio, kion mi opiniis aparte eleganta estis kravato el trikita teksaĵo kun larĝaj horizontalaj blankaj kaj helbluaj strioj. Mi tre ŝatis ĝin, kvankam, per hodiaŭaj okuloj rigardite, temis pri modesteta kravateto. Ĉiaokaze evidentis ke ankaŭ mia dekstraflanka kunulo ŝatis ĝin.

Pro granda laceco mi tuj endormiĝis. Malgraŭ la skuoj de la homplena veturilo pluiranta sur malglataj ŝoseoj, malgraŭ la motora bruego kaj varmaj sunradioj kiujn la antaŭa glaco ne povis ŝirmi, mi dormis elĉerpite. Ŝvitotrempitan, subite min vekis ŝultra frapeto flanke de la dikulo. Kun mangesto eksteren direktata li min surprizis per la demando “Do you like me [dujulajkmi]?”. Mirigite kaj preskaŭ eksaltinte mi pensis “Kion celas tiu homo? Kial li devus plaĉi al mi?” Estis tamen malkongruo inter lia impertinenta demando kaj lia mangesto. Ni ĵus preterveturis novinstalitan benzinstacion, modernan konstruaĵon kiu draste diferencis de la domoj videblaj survoje. Ĉu estis ia kunligo inter la du eventoj? Ĉu male li simple volis starigi amikan rilaton iel ligitan kun lia interesiĝo pri mia kravato? Post nelonge, same manindikante eksteren, la dikulo tiufoje min demandis “Do you love me [dujulavmi]?” “Nun estas tro! Mi devus eĉ ami tiun senhontulon?” mi pense reagis; tamen mia embarasa kunvojaĝanto klare montris novkonstruitan ponton videblan ĉe vojkurbiĝo. Flankenlasante spontanajn suspektojn, mi provis interpreti liajn ambiguajn anglalingvajn mesaĝojn. Plian frazon en la angla li ne kapablis eldiri. La solvo venis pli poste, kiam mi lernis ke en la turka la frazfina vorteto [-mi] (kromformoj: -mu kaj -mü) funkcias kiel en Esperanto la frazkomenca ĉu. Mia dekstra kunveturanto simple volis atentigi min, fremdulon, pri la progresoj okazintaj en sia regiono, sed al la anglaj frazoj rutine alkroĉiĝis la turka demandvorteto.

Sed kio pri mia amata kravato? La dikulo provis delikate ĝin depreni de ĉirkaŭ mia kolo, kaj mi, atente rigardata de la sidantoj sur la proksimaj sidvicoj, ne povis kontraŭstari. Li frote alĝustigis ĝin al sia grasa ŝvitega kolo, kaj, turninte malantaŭen, li fiere ĝin montris al la dense kunpremita spektantaro. Tuj leviĝis kelkaj manoj. Aliaj deziris kaj siavice sukcesis alkolumi la intertempe ĉifoniĝintan kravaton.

Kiam fine la buso atingis la urbon celitan de mia ĝena kunulo, li, malfermante la pordon, varme min petis ke mi ĝin donacu al li. Mi firme rifuzis. Tiam li proponis ke mi almenaŭ donacu duonon de ĝi. Mi rifuzis pli seke. Konstantinte tamen la mizeran staton de la kravato, nome la koloron kaj odoron de ĝi alprenitajn, mi fine pendigis ĝin ĉe la busflanka retrorigarda spegulo. Per marsvingo la dikulo ridetante ĝin kaptis kaj per dankema kapklino min salutis. Feliĉe en mia valizo restis dua kravato. Post monato mi plenumis administran taskon en Ankaro kaj tranoktis ĉe la tiea studenta domo. Tien revenante vespere, mi kutimis min kaŝi malantaŭ arbo, malligi la restantan kravaton kaj ĝin enpoŝigi. Mi ja timis ke ĝi tro plaĉu al iu ajn studento.

Do you like (me)? Hoşuna gidiyor-mu? Ĉu plaĉas al vi?

Fabrizio A. Pennacchietti

Torino, Italio

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi