Raporto pri Zamenhof-festo 2015 en Torino


Tria ĝemelurba Chambéry-Torino Esperanto-renkontiĝo

Sekve de la ĝemelurba vizito de 16 grupanoj de Torina Esperanto-Centro (TEC) al la klubo Espéranto Vive de la savoja urbo Chambéry, okazinta la 23-an de majo 2015, 18 ĉamberiaj gesamideanoj partoprenis en la Zamenhof-festo organizita en Torino sabaton la 12-an de decembro. Jam la 13-an de decembro 2014 ĉamberianoj partoprenis en la torina Zamenhof-festo, sed, se eble, kvankam same lokita en la malgranda kineja salono Teatro Poli kaj en la apuda salono “Gandhi” de Centro Studi Sereno Regis (CSSR) en strato Garibaldi 13, ĉi-jare la torina Zamenhof-festo estis eĉ pli solena. Ĝi komenciĝis je la 18-a horo post regalado per bonveniga aperitivo en la kineja enirĉambro. La salono preskaŭ pleniĝis: kvardeko da sidantoj, inter kiuj, krom la 18 ĉamberianoj, ĉeestis unu sviso, unu nederlandanino, unu brazilanino kaj po unu esperantisto el Biella kaj Vercelli.
Laŭ la programo enviciĝis malferma bonveniga parolado fare de la prezidanto de TEC; laŭtvoĉa legado de la bonvenmesaĝo de la torina urbestro, D-ro Piero Fassino, al la ĝemeliĝintaj ĉamberianoj; saluto de la eksterlandanoj kaj de la eksterurbanoj; muzik-literatura interludo fare de la artista duopo Evocaré kun deklamado kaj surekrana projekciado de italaj poemoj Esperanten tradukitaj; festparolado titolita “Antaŭen por realigi la Zamenhofan revon!” fare de S-ro Stefen Keller el Laŭzano, Svislando; disdono de atestiloj al lernintoj la unua- kaj dua-gradaj kursoj de Esperanto; dua muzik-literatura interludo, ĉi-foje kun deklamado kaj surekrana projekciado de originalaj Esperanto-poemoj; danka transdono de libro al Stefan Keller; adiaŭa parolado de la prezidanto kaj fine kantado de la Himno surekrane projekciita.
La kulmino de tiu densa programo memkompreneble estis la tre aprezita prelego de S-ro Stefan Keller, UEA-delegito por la oficialaj rilatoj kun ONU kaj UNESCO. Senprecedenca estis tamen la salutmesaĝo de la torina urbestro. Kompleze al la savojaj gastoj, ĝi estis france verkita kaj evidentigis klaran konscion ĉe la verkinto pri la demandoj de lingva demokrateco kaj de lingva justeco.
Sed la programo en Teatro Poli de CSSR estis nur unu el la tri eventoj kiuj konsistigis la solenon, ĉar, transirinte en la apudan salonon “Gandhi”, ĉe la alia flanko de la strato, la partoprenintoj estis regalataj per abunda plurbufeda bankedo kiun ĝuis varmetose ankaŭ novalvenintoj.
Je la 21-a horo, ĝissatigite, la partoprenantoj reeniris en la salonon de Teatro Poli. Tie la kantistino Grazia Barboni el Ancona koncerte prezentis per surprize harmonia voĉo Esperanten tradukitajn kanzonojn de la en Italio famega kantkomponisto Fabrizio de André (1940-1999). La festo finiĝis per entuziasmaj aplaŭdoj kaj bisa kantado en naciaj lingvoj Dimanĉon la 13-an la savojaj gastoj turisme vizitis la urbocentron akompanate de TEC-anoj. Konsilite de S-ro Nanni Salio, estrarano de CSSR, oni laŭiris la “itineron de ne-perforto”, kies etapoj konsistis el strataj memortabeloj pri historiaj eventoj de la torina popolo. La itineron gaje konkludis komuna manĝo ĉe memserva restoracio apud la fervoja ĉefstacidomo. Ĝis revido, ĉamberiaj ĝemeliĝintaj gesamideanoj!
Ankaŭ ĉi-jare la Zamenhof-feston reĝisoris post delonga planado la TEC-dekano Gian Carlo Fighiera. Pluraj TEC-aktivuloj sindoneme zorgis pri ĉehejma gastado, transportado, kuirado kaj preparado de la bankedo kaj pri ĉiuj aliaj farendaĵoj necesaj por glata disvolviĝo de grava socia evento.

(prof. Fabrizio A. Pennacchietti, prezidanto de TEC)

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi