{"id":2228,"date":"2017-11-10T23:18:50","date_gmt":"2017-11-10T22:18:50","guid":{"rendered":"http:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?page_id=2228"},"modified":"2022-06-08T17:54:34","modified_gmt":"2022-06-08T15:54:34","slug":"esperanto-en-torino-1913-2016","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?page_id=2228","title":{"rendered":"ESPERANTO EN TORINO (1913 \u2013 2022)"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: justify;\">(Tekstoj de: P. Aguilar, G.C. Fighiera, C. Pavese)<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La nuna superrigardo de la Torina E-Movado ne havas historian celon, \u0109ar por tio jam ekzistas la bonega libro de Pierisa Cardone \u201cKroniko de la Esperanto-Movado en Torino (1913-1997)\u201c. La artikolo nur prezentas en du fazoj la atingojn kaj e\u0109 la nesukcesojn de TEC (Torina Esperanto-Centro \u201cGiorgio Canuto\u201c).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\" align=\"center\"><span style=\"text-decoration: underline;\"><em><strong>1. LA KOMENCO KAJ LA EVOLUO<\/strong><\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kvankam la ideo pri internacia lingvo pionire disvasti\u011dis en Torino ek de 1903, kiam Giuseppe Peano lan\u0109is sian projekton \u201cLatino sine flexione\u201c, TEC naski\u011dis sufi\u0109e malfrue post la apero de Esperanto, nome en 1913: UEA (Universala Esperanto-Asocio) jam ekzistis de 1909 kaj IEF (Itala Esperanto-Federacio) de 1910. Tamen, en 1902 la franco Albert Gallois publikigis en Torino kelkajn numerojn de sia revuo <em>L\u2019Esperantista<\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Tuj aperis entuziasma subteno de la konata deputito Oddino Morgari, kaj en 1914 okazis la unua kurso en Torino \u0109e la presti\u011da liceo Massimo d\u2019Azeglio (60 partoprenantoj); poste la E-vivo haltis \u011dis la fino de la milito.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><em><strong>Inter la du mondmilitoj<\/strong><\/em> la vivo de TEC estis karakterizata de nekredeble vigla agado en la urbo kaj en pli ol dek piemontaj lokoj: multaj <strong>kursoj<\/strong>, anka\u016d zorge de la Torina Katedro de E., okazadis \u0109ie (spite de manko de bonkvalita didaktika materialo), en lernejoj, \u0109e asocioj (ekz. Guardia di Finanza kaj Polico), en radio-kurso (1929, 760 gelernantoj), koresponde, per Cseh-metodo, ktp. La <strong>socia vivo<\/strong> de la Centro floris: festoj, danc-vesperoj, ekskursoj en- kaj \u2013eksterlande. Torino fari\u011dis <strong>sidejo de IEF<\/strong> \u011dis 1931, kiam la nacia asocio migris al Milano, en la luksan Galerion \u201cVittorio Emanuele\u201c, kaj eldonis -\u011dis la re\u011dima malpermeso \u201c\u011dis nova ordono\u201c (1939)- la <strong>nacian organon<\/strong> \u201cL\u2019Esperanto\u201d: samtermpe aperis <strong>turismaj bro\u015duroj<\/strong>, kiel la grandformata, 40-pa\u011da \u201cAugusta Taurinorum\u201d. En 1924 okazis la nacia E-Kongreso, tiam modesta, en la piemonta \u0109efurbo kaj en 1932 la IFEF-kongreso.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><em><strong>Post la dua mondmilito<\/strong><\/em>, en 1946, en la bombardita Torino Mario Guzzi fondis la unuan nacian gazeton \u201c<strong>Verda Steleto<\/strong>\u201c, tiam stenciligitan: du jarojn poste la urbo gastigis la unuan nacian kongreson. La <strong>sidejo de IEF<\/strong> denove transloki\u011dis al Torino kaj tie restis \u011dis 1973, kiam \u011di duafoje migris al Milano.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Malgra\u016d la diasporo de kelkaj lokaj valoraj membroj al aliaj urboj [note]R. Clerici al Romo, G. C. Fighiera al diversaj landoj, \u0109efe Belgio kaj Hispanio, A. Formaggio al Chiavari, G. Grattapaglia al Brazilo, kie li transprenis kaj plue gvidas esperantistan establon por orfaj infanoj, R. Pinori al Romo, M. Ronco al Bratislavo, S. Span\u00f2 al Munkeno.[\/note], dum la pritemita duonjarcenta periodo \u011dis la nuno, TEC da\u016drigis la sekvantajn anta\u016dmilitajn agadojn. <strong>Kursoj<\/strong> malfermi\u011dis en lernejoj, kun projekcio de E. dokumenta filmo en E. -e\u0109 en infanlernejoj kun skabena subvencio-, en asocioj kun senpaga veturado al UK kiel premio, \u0109e politkaj partioj kaj Popola Universitato, \u0109e lernejo FIAT, k.a. Regione subvenciitaj publikaj ekspozicioj kaj prelegoj informadis pri E.: parolado de Prof. Giorgio Canuto en la Universitato (1959) altiris 250 personojn. En la urbo gastis <strong>kongresoj<\/strong> de IEF (1948, 1991 kaj 2011): en la dua kongreso \u0109e la historia universitato, en la centro de la urbo, 400 kongresanoj spektis en Esperanto komedion de Goldoni luditan de profesiaj bulgaraj geaktoroj); la tria kongreso denove atingis vere internacian dimension, kiu bon\u015dance da\u016dris en la postaj jaroj. Torino akceptis Internacian kongreson de SAT (1950): tie, plie, fondi\u011dis kaj longtempe agis ILEA (Itala Ligo de Esperantistaj Laboristoj kaj IFEF (Itala Federacio de Esperantistaj Fervojistoj) en 1919, nun aktiva en Bolonjo, kiu kongresis en Torino en 1970.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Dank\u2019 al Giuseppe Grattapaglia, \u011dis 1964 <strong>FIAT<\/strong> eldonis en Esperanto plurajn filmojn kaj luksajn faldfoliojn pri siaj novaj a\u016dtomodeloj. Samtempe aperis oficialaj presti\u011daj turismaj bro\u015duroj, unu el kiuj 48-pa\u011da, zorge de Carla De Lorenzi kaj Esperanto estis registrita en la telefonlibro, Grattapaglia organizis en 1970 IEF-\u015dipkongreson<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Clelia Conterno Guglielminetti gajnis plurajn premiojn en Belartaj Konkursoj, Prof. Canuto i\u011dis prezidanto de UEA kaj Adv. Ademaro Barbiellini Amidei prezidanto de IEF. La plej elstaraj momentoj estis la <strong>le\u011dopropono 1816<\/strong> de la torina parlamentano Nicolazzi por instruado de Esperanto en la italaj lernejoj (1968) kaj la ina\u016dguro de publika \u011dardeno kun nomo Zamenhof. En 1994 komenci\u011dis en la <strong>universitato<\/strong> oficialaj kursoj pri <em>Interlingvistiko<\/em> kaj esperantologio iniciatitaj de Prof. Fabrizio Pennacchietti kaj da\u016drigitaj \u011dis la hodia\u016daj tagoj de Prof. Federico Gobbo: aperis kelkaj studfinaj disertacioj dedi\u0109itaj al E.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La <strong>asociaj programoj<\/strong> spertis multajn nova\u0135ojn, kiel vizitojn de gravaj eksterlandanoj (Ivo Lapenna, Tibor Sekelj, Ludoviko Zamenhof nepo, Ulrich Lins, k.a.): spektaklojn kantajn kaj teatrajn de eksterlandaj artistoj (Nikolaj Rytykov, Veselin Damianov, Maria Angelova, Jacques Le Puil, Kajto, Amplifiki, Nicolin\u2019, k.a.): parolatajn gazetojn, klerigajn vesperojn, ekz. pri arkeologio kaj araba lingvo: karavanojn al UK: festojn por la infanoj: regulan ludon \u0109aso al trezoro: renkonti\u011dojn kun francaj esperantistoj \u011dis 1987, ktp. La <strong>internaciaj geedzi\u011doj<\/strong> ne estis maloftaj inter getorinanoj kaj geeksperlandanoj, i.a. el Belgio, Germanio, Hispanio, Hungario, Pollando k.a..<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Apartan \u0109apitron meritus la <strong>junulara agado<\/strong> sub la duobla \u015dildo de IEJ (Itala Esperanto-Junularo) kaj de studenta grupo. Jam en 1949 IEJ neformale naski\u011dis en Torino la\u016d iniciativo de Gina kaj Piero Fop, Franca Dogliotti kaj Gian Carlo Fighiera; \u011di sporade eldonis la multobligitan bultenon \u201cNova Sento\u201d, kiu plue vivas en la revuo de IEF. En \u011di e\u0125is la multaj junularaj iniciatoj, \u0109efe distraj, kiel diman\u0109aj ekskursoj, piknikoj, tendaroj en montaro, teatra\u0135oj kaj festoj. Pli atentindaj estas kelkaj aliaj iniciatoj. Temas pri la jaraj <strong>Paskaj Festivaloj<\/strong> de IEJ en Piemonto, prizorgataj de Francesco kaj Alessandro Amerio, kaj \u2013tre originalaj!- la volontulaj laborbrigadoj de junaj esperantistoj por helpi la lo\u011dantojn de Alessandria viktimojn de terura inundo kaj por purigi urban parkon en Torino. Ni ne ka\u015du, ke post 1974 TEC suferis krizon da\u016drintan kelkajn jarojn.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Finaj konsideroj. La impreso pri la laboro farita de nur kelkaj esperantistoj estas impona, sed, sub influo de granda entuziasmo, \u011di celis tro lozan, disan panoramon, la didaktiko en rapidaj kursoj ofte restis je amatora nivelo, la sociaj programoj \u011denerale limi\u011dis al la familiecaj trajtoj pentritaj de Baghy en \u201cEstas mi esperantisto\u201d; la lingva nivelo malalta. Entute: \u0109efa strebo al kvanto.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\" align=\"center\"><span style=\"text-decoration: underline;\"><em><strong>2. LA NUNO<\/strong><\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Post la jaro 2000, la Esperanto-situacio en Torino iom post iom \u015dan\u011di\u011dis. Anka\u016d sub influo de la konceptoj de Lapenna radiki\u011dis la konvinko, ke E. ne estas naiva hobio, sed grava socia projekto, defendanta la principon de egaleco de lingvoj kaj kulturoj en la spirito de la Deklaracio de Homaj Rajtoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">En \u0109iu kazo, necesis jaroj por \u015dan\u011di TEC. Ne plu temis pri emociaj agadoj \u0109iuflankaj, sed pri konkretaj projektoj racie planitaj. La fundamentaj premisoj de evoluo \u0109iam estas du: financa bazo kaj homaj fortoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Financoj<\/strong>. La demando estis solvita per: <em>unuflanke<\/em>, la heredo de lo\u011dejo grandanime donacita de Ada Bessone; \u011dia vendo produktis kapitaleton kun rentumo je dispono por la promociado de E.; <em>duaflanke<\/em>, la samcela kreo de eksterbu\u011deta fondumo (zorgata unue de Roberto kaj Rosanna Perottino, nun de Tina Raciti); al \u011di kontribuas anonima esperantista sponsoro kaj kiun nutradas jara subvencio de TEC kaj diversaj kurantaj enspezoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Homaj fortoj<\/strong>. Kelkajn membrojn kun profesia sperto a\u016d talento pri organizado helpas valoraj gejunuloj. Krome, rezigninte je la metodo, ke \u0109iu faras \u0109ion ajn, TEC \u2013kies sidejo feli\u0109e situas en la historia centro de Torino- nun laboras per apartaj projektoj sub la respondeco de sendependaj <span style=\"text-decoration: underline;\">komisiitoj kaj laborgrupoj<\/span>. Ili rilatas i.a. al: bibliotekoj, Z. celebro, \u011demeli\u011do, seminarioj kaj kursoj, Z-placo, retgazeto. kulturaj vesperoj, junularo. (Nesolvita restas la demando, ke ofte samaj personoj aktivas en pluraj laborgrupoj). La tuto formas areton de aktivuloj kun kolektiva retadreso <em>Kunordigo<\/em>, sur kiu tuttage kuras informoj. La Estraro de TEC decidas nur pri principaj demandoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Aparte de tio, du membroj \u2013en harmonia kunlaboro kun TEC- zorgas memstare, la\u016d propraj konceptoj, respektive pri surstrata informgi\u0109eto en la plej komerca strato (Alessandro Demattheis) kaj pri nacia lerneja konkurso \u201cComunico, ergo sum\u201c (Carlo Amerio). En tiu kunteksto situas la iniciativo, beda\u016drinde sen sukceso, pri parlamenta le\u011dopropono.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Ekstera informado<\/strong>. Multkoloran kaj ri\u0109informan <span style=\"text-decoration: underline;\">retpa\u011daron<\/span> redaktas Marco Strangio: li plie aktualigas adresaron de membroj, eksmembroj, lernintoj kaj simpatiantoj (\u0109. 300), kiuj ricevadas la <span style=\"text-decoration: underline;\">retbultenon<\/span> <em>Informoj<\/em>.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Bibliotekoj<\/strong>. TEC donacis siajn plej valorajn librojn al la granda urba biblioteko, kiu kreis E-fakon kunsulteblan en reto. Alia E. fako situas \u0109e Centro Studi Sereno Regis. (Laborgrupo: P. Aguilar Sol\u00e0, G.C. Fighiera, F. Pennacchietti).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Z. Placo<\/strong>. Tial ke la anta\u016da Z-\u011dardeno estis detruita pro publikaj laboroj, post kelkjara insistado TEC atingis, ke anstata\u016da placeto, (ina\u016dgurota en 2017) estos dedi\u0109ita al la iniciatinto de E.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Eldonoj<\/strong>. Sen kalkuli la jam cititan torinan kronikon kaj la novan, 40-pa\u011dan eseon pri Z., elstaras la plej grava \u011disnuna sociologia enketo (560 pa\u011doj) de Irene Caligaris \u201cUna lingua per tutti, una lingua di nessun paese. Una ricerca sul campo sulle identit\u00e0 esperantiste\u201c. Nekalkuleblaj la artikoloj de la TEC-anoj Boris Mandirola (prezidanto de TEJO \u2013 Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj de Sara Span\u00f2 (estraranino de UEA).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Kulturaj Vesperoj<\/strong>. Jam de jaroj, la tre sukcesaj monataj kulturaj prelegoj en E., ofte fare de eksterurbaj parolantoj, atingas nivelon de universitataj lekcioj. Inter la pritraktitaj fakoj menciindas: psikologio, sociologio, biologio, lingvistiko, metadidaktiko. La koncerna tutjara kalendaro, kunmetata somere kaj diskonigata en septembro, frue donas al la prelegontoj komfortan tempon por ellabori sian disertacion. La tuto, plie, konkrete montras la ta\u016dgecon de E. por sciencaj celoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Z-memortago<\/strong>. Altnivele disvolvi\u011das en publika kinejeto la solenaj decembraj Z-celebroj, (laborgrupo: Marco Strangio kaj Paola Nigrelli). La invititaj oratoroj venas el aliaj urboj a\u016d landoj. Dum la aran\u011doj okazas muzikaj kaj deklamaj intervenoj de profesiaj artistoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Olimpikoj<\/strong>. En 2006, okaze de la Vintraj Olimpiaj Ludoj en Torino, la Komunumo eldonis grandformatan bro\u015duron en la itala kaj Esperanto.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Gazetaro<\/strong>. La internacia lingvo estis pritraktita en gazetaj artikoloj kaj televid-intervjuoj, kvankam ne ofte.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Junularo<\/strong>. De kelkaj jaroj en Torino aktivas IEJ-anoj, kiuj atingis gravajn rolojn en la junulara movado, je nacia kaj internacia nivelo, nome, la pasintaj tri prezidantoj de IEJ kaj la nuna prezidanto de TEJO. La estraro de IEJ parte konsistas el lernintoj de la TEC-kursoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Esence gravas la agado de la torina junularo en la organizado kaj disvolvi\u011do de la enurbaj seminarioj kaj kursoj, kaj de la Paskaj IEJ-festivaloj, en kiuj la torinaj gejunuloj relative multnombre \u0109eestas. La intergeneracia kunlaboro okazas en tre agrabla etoso. Aliflanke, estas dezirinde, ke la junulara agado, izolita a\u016d grupa, pliforti\u011du balda\u016d anka\u016d en aliaj urboj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Informado, seminarioj, kursoj<\/strong>. (Plurpersona laborgrupo) Evitante diserigi la fortojn en multaj direktoj, la informado koncentri\u011das en unu sola ni\u0109o, la <span style=\"text-decoration: underline;\">universitata mondo<\/span>. Trifoje jare TEC aran\u011das <span style=\"text-decoration: underline;\">seminarion<\/span> \u201c<em>Alla scoperta della lingua e del mondo dell\u2019esperanto<\/em>\u201c, anoncatan per fejsbuko kaj per koloraj afi\u015detoj kaj afi\u015doj alfiksitaj dum du semajnoj en \u0109iuj fakultatoj (pli ol 90.000 studentoj) kaj publikaj bibliotekoj; la laboron plenumas volontuloj a\u016d pagataj helpantoj. La teksto kunligas E. al presti\u011daj elementoj, kiel Unesko kaj la Deklaracio de Homaj Rajtoj. (Nenio estas lasita al hazardo, \u0109ar improvizi estas malamiko de organizi)<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La lingva parto de la seminario konsistas el du 40-minutaj interaktivaj lecionoj pri la elementaj bazoj de E., -zorge de Pedro Aguilar Sol\u00e0, a\u016dtoro de lernolibro kaj kreinto de la tuta aran\u011do-, je kies fino la lernantoj sukcesas kompreni kaj respondi al simplaj demandoj. Dum plia lingva ero de la programo oni legas, tradukas kaj komentas facilan tekston, respondante el demandoj de la gvidanto.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La informajn momentojn prizorgas la TEC-gejunuloj (i.a. Alberto Vitale, Michele Guerriero, Emanuele Regano, Carlotta Pavese, Boris Mandirola); la informado konsistas \u0109efe el komentata projekciado de videoj pri junularaj renkonti\u011doj, personaj atestoj pri la praktika uzo de E kaj respondo al demandoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Dum la bufeda pa\u016dzo (zorge de Paola Nigrelli kaj kunlaborantoj) alvenas aliaj spertaj esperantistoj, kiuj neformale interrilatas kun la partoprenantoj. Je la fino oni proponas plurajn eblecojn por da\u016drigi la lernadon, nome anta\u016dvesperan, vesperan, retpo\u015dtan a\u016d retan senpagan kurson, al kiuj granda plimulto de la seminarianoj ali\u011das. La seminariojn oni aran\u011das alterne en la sidejo de TEC kaj en tiu de Torina Interkultura Centro.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">El tio naski\u011das kun relative alta nombro da partoprenantoj unuagradaj kursoj, kiujn sekvos duagrada kaj, pli-malpli \u0109iun duan jaron, triagrada. La ekzamenoj la\u016d la normoj de <span style=\"text-decoration: underline;\">Itala Esperanto-Instituto<\/span> (sidejo en Torino, direktoro Carlo Bourlot) estas striktaj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Por stimuli la efikon de la Seminario, TEC kaj la loka Katedro de la Instituto finance helpas la \u0109eeston de pluraj diplomitoj en la Internaciaj junularaj festivaloj kaj en la nacia kongreso de IEF. Menciindas, ke preska\u016d \u0109iuj stipendiitoj de <span style=\"text-decoration: underline;\">Fonda\u0135o Marelli<\/span> en la pasintaj jardekoj venas el la triagradaj torinaj kursoj; la premio ebligis ilian viziton al E-kongresoj en Azio kaj aliaj foraj landoj. Sekve de tio, la lingva nivelo en TEC estas tre alta.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><span style=\"text-decoration: underline;\">Instru-metodo<\/span>. Escepte de la retaj, por la ceteraj unuagradaj kursoj oni uzas lernolibron verkitan por ebligi kaj stimuli la konversacion ekde la unua leciono. Krome, la skribajn taskojn (traduko italen de enkonduka dialogo, respondo al demandoj pri ties enhavo kaj 3-4 gramatikaj ekzercoj) la kursanoj sendas retpo\u015dte al asignitaj asistantoj por revizio (nura evidentigo, sen korekto, de la eraroj, kaj invito al memkorektado kaj resendo). Danke al jena sistemo eblas dedi\u0109i grandan parton de la 90-minutaj lecionoj al praktika uzado de la lingvo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La lingva programo de la <strong>duagrada kurso<\/strong> celas perfekti\u011don rilate la plej tiklajn punktojn de la E-gramatiko kaj pliri\u0109igon de la leksikono. Krome, oni studas la \u0109efajn okazinta\u0135ojn en la historio de la E-movado kaj la literaturan verkaron de Zamenhof.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La lecionojn de la <strong>triagrada kurso<\/strong> oni dedi\u0109as al tre detala trejnado por la instruado de la lingvo. La ceterajn erojn de la programo la kursanoj plenumas hejme kaj submetas \u0109ion, retpo\u015dte, al revizio de kompetentaj asistantoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><span style=\"text-decoration: underline;\">Tendobuda ekspozicio<\/span> pri la E. literaturo, provleciono kaj kolekto de adresoj kelkfoje okazas en granda centra placo, en la kadro de la Festo de Multetna Respubliko, aran\u011data kunlabore kun urba asocio \u201cConvergenza delle Culture\u201d. Per tiaj agadoj TEC celas, \u0109efe, i\u011di \u0109iam pli konata en la kultura urba medio.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Heroldo de Esperanto<\/strong>. Inter 1988 kaj 1996 aperis en Torino la gazeto <em>Heroldo de Esperanto<\/em>, tiam internacia sendependa organo de la E. Movado, kiun redaktis dum 35 jaroj \u011dis sia morto Ada Sikorska, profesia \u0135urnalistino. La gazeto eldonis plurajn nacilingvajn lernolibrojn kaj Pa\u015doj al plena posedo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Gemeli\u011do Chamb\u00e9ry<\/strong>. Al la pasinta \u0109iujara renkonti\u011do de la torinaj kaj francaj esperantistoj de la \u011demelurbo Chamb\u00e9ry la urbestro de Torino, Piero Fassino, sendis longan kaj favoran mesa\u011don.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Finaj vortoj<\/strong>. TEC multon jam atingis, sed plue feblas la sociaj distraj programoj. La disdivido de la funkcioj pliboni\u011dis, sed necesas delegi multajn malgrandajn taskojn al novaj manoj por eviti la superlaboron de kelkaj kaj la nelaboron de pluraj.<\/p>\n<hr \/>\n<p style=\"text-align: justify;\">\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>(Tekstoj de: P. Aguilar, G.C. Fighiera, C. Pavese) La nuna superrigardo de la Torina E-Movado ne havas historian celon, \u0109ar por tio jam ekzistas la bonega libro de Pierisa Cardone \u201cKroniko de la Esperanto-Movado&#46;&#46;&#46;<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"class_list":["post-2228","page","type-page","status-publish","hentry"],"jetpack_sharing_enabled":true,"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/2228","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=2228"}],"version-history":[{"count":8,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/2228\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":2958,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/2228\/revisions\/2958"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=2228"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}