{"id":258,"date":"2010-01-17T19:51:03","date_gmt":"2010-01-17T17:51:03","guid":{"rendered":"http:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?page_id=258"},"modified":"2011-01-19T08:56:36","modified_gmt":"2011-01-19T06:56:36","slug":"dujulajkmi","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?page_id=258","title":{"rendered":"Dujulajkmi?"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Kiam, tagon de frua oktobro de 1960, mi atingis la a\u016dtobusan stacidomon de Izmiro (Smirno) mi sentis min perdita. Estis la unua fojo ke mi alvenis en tiun agrablan turkan havenurbon, fakte la pordon al okcidenta Anatolio. \u0108e la flughaveno &#8211; kiel mia \u0109efo en Torino rekomendis &#8211; mi tuj supreniris taksion por ke \u011di min portu \u011dustatempe al regiona a\u016dtobuso kies forveturo estis planita nur duonhoron post la aviadila alteri\u011do. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Mi forgesis diri ke tiam mi estis 21-jara\u011da studento de la Roma universitato kaj ke mia \u0109efo estis profesoro pri arkitektura historio \u0109e la Torina politektiko. Informite ke mi bone studis la klasikan grekan lingvon, li komisiis al mi la katalogadon de la epigrafoj aperantaj sur la \u015dtonaj sarkofagoj kaj sur la tombaj fasadoj de la \u0109efa nekropolo de Hierapolis Phrygia. Tiu arkeologia loko, kiun \u011denerale turistoj konas la\u016d la turka nomo Pamukkale \u201cla koton(blanka)kastelo\u201d, situas \u0109irka\u016d 170 kilometrojn oriente de Izmiro. Tie, sur deklivo de monto\u0109eno superrigardanta vastan valon de flankrivero de Meandro, la klasike fama serpentuma rivero, varma akvo elver\u015data de haladza kaverno kreis dum jarmiloj kalkoblankan platformon kun centra lageto. Ties malvarmi\u011dintaj akvoj, fluinte alvale kaj ellasinte kalkajn sedimentojn, formis konkrecie serion da blankaj rondkonturaj basenetoj, kvaza\u016d plureta\u011daj hotelbalkonoj, kiuj rave ornamas la krutan deklivon de tiu mirinda natura platformo. Jen la \u201cKoton(blank-)a Kastelo\u201d. \u0108iujare \u011di altiras milojn da turistoj kaj estas unu el la plej famaj alloga\u0135oj de Turkio. Nu, ne mirigas la fakto ke dum jarmiloj homoj rigardis tiun kavernan varmakvan fonton kiel rektan kontaktilon kun la mistera subtera mondo kaj vidis en ties delirigaj vaporoj rimedon por ekkoni la volojn kaj intencojn de la sube lo\u011dantaj dioj. Fakte Pamukkale greklingve ricevis la nomon \u201cSankturbo de Frigio\u201d (Hierapolis Phrygia). <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Suda Frigio antikvatempe estis ja la nomo de la gubernio (nun Denizli Vilayeti) en kiu tiu arkeologia loko trovi\u011das. \u0108irka\u016d la fonto krei\u011dis do orakola templo kaj fama pilgrimejo, \u011dis oni malkovris ke \u011diaj akvoj bonege ta\u016dgas por lavado de \u015dafaj lanoj kaj por ilia preparo al tinkturado. Tial la \u2018Sankturbo\u2019 fari\u011dis renoma industria centro, altirante komercistojn el la tuta grekparolanta mondo, anka\u016d el Judujo, kiel atestas la apostolaj leteroj de Pa\u016dlo el Tarso (<em>Epistolo al la Kolosanoj<\/em> 4,13). <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Pardonu al mi tiun longan anta\u016dparolon. Alimaniere kiel mi klarigus la kialon de mia unua voja\u011do en okcidenta Anatolio? Krome direndas ke mia \u0109efo ricevis de la turka kulturministerio permeson fosi kaj resta\u016dri la monumentajn resta\u0135ojn de tiu antikva urbo, kiu kulmine prosperis en la dua kaj la tria jarcentoj p.K. kaj dece pluvivis \u011dis malfrua romia epoko. Temis pri termoj, temploj, teatro, baziliko, ktp, kaj anka\u016d pri tombaj monumentoj kaj sarkofagoj kaj iliaj greklingvaj surskriba\u0135oj. \u011custe pri \u0109i-lastaj mi devis okupi\u011di.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Ni do revenu al la Izmira busstacidomo. Tie, neniom scipovante la turkan, mi baraktis ne malmulte por kapti informojn pri la haltejo de la a\u016dtobuso veturonta al urbo Denizli. En tiu fora gubernia \u0109efurbo estis planite ke \u0135ipo de la itala arkeologia ekspedicio min atendu kaj transportu al ties sidejo en ligna vila\u011deto, Incirli (\u201cla figori\u0109a\u201d), kiu ku\u015das kilometron alvale de la \u201cKotonkastelo\u201d. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Nu, en la stacidomo mi fine eksciis ke mia buso jam forveturis. Feli\u0109e tamen alia buso samdirekta atendis ie sur la stacidoma placo, balda\u016d forironta. Mi rapidis tien trenante mian pezan valizon kaj konstatis ke restis liberaj nur tri sidlokoj, \u011duste en la unua vico dekstraflanke de la stiristo. Oni ligis mian valizon kun la aliaj paka\u0135oj sur la tegmento de la veturilo kaj \u201cBonvolu supreniri. Ni ekveturas!\u201d. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>En la unua sidvico kontra\u016d la anta\u016da glaco de la buso mi trovi\u011dis inter maljuna sveltulo, \u015dajne kamparano, kaj meza\u011da dikulo, \u015dajne urbano. Mi tuj rimarkis ke la dua aparte fiksis mian kravaton. Jes, mi ne scias kial, mi vestis iamaniere tro elegante por tiel malkonforta voja\u011do. Tio, kion mi opiniis aparte eleganta estis kravato el trikita teksa\u0135o kun lar\u011daj horizontalaj blankaj kaj helbluaj strioj. Mi tre \u015datis \u011din, kvankam, per hodia\u016daj okuloj rigardite, temis pri modesteta kravateto. \u0108iaokaze evidentis ke anka\u016d mia dekstraflanka kunulo \u015datis \u011din.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Pro granda laceco mi tuj endormi\u011dis. Malgra\u016d la skuoj de la homplena veturilo pluiranta sur malglataj \u015doseoj, malgra\u016d la motora bruego kaj varmaj sunradioj kiujn la anta\u016da<span style=\"color: #ff0000;\"> <\/span>glaco ne povis \u015dirmi, mi dormis el\u0109erpite. \u015cvitotrempitan, subite min vekis \u015dultra frapeto flanke de la dikulo. Kun mangesto eksteren direktata li min surprizis per la demando \u201cDo you like me [dujulajkmi]?\u201d. Mirigite kaj preska\u016d eksaltinte mi pensis \u201cKion celas tiu homo? Kial li devus pla\u0109i al mi?\u201d Estis tamen malkongruo inter lia impertinenta demando kaj lia mangesto. <span lang=\"fr-FR\">Ni \u0135us preterveturis novinstalitan<\/span><span style=\"color: #ff0000;\"><span lang=\"fr-FR\"> <\/span><\/span><span lang=\"fr-FR\">benzinstacion, modernan konstrua\u0135on kiu draste diferencis<\/span><span style=\"color: #ff0000;\"><span lang=\"fr-FR\"> <\/span><\/span><span lang=\"fr-FR\">de la domoj videblaj survoje. <\/span>\u0108u estis ia kunligo inter la du eventoj? \u0108u male li simple volis starigi amikan rilaton iel ligitan kun lia interesi\u011do pri mia kravato? Post nelonge, same manindikante eksteren, la dikulo tiufoje min demandis \u201cDo you love me [dujulavmi]?\u201d \u201cNun estas tro! Mi devus e\u0109 ami tiun senhontulon?\u201d mi pense reagis; tamen mia embarasa kunvoja\u011danto klare montris novkonstruitan ponton videblan \u0109e vojkurbi\u011do. Flankenlasante spontanajn suspektojn, mi provis interpreti liajn ambiguajn anglalingvajn mesa\u011dojn. Plian frazon en la angla li ne kapablis eldiri. La solvo venis pli poste, kiam mi lernis ke en la turka la frazfina vorteto [-mi] (kromformoj: -mu kaj -m\u00fc) funkcias kiel en Esperanto la frazkomenca <em>\u0109u.<\/em> Mia dekstra kunveturanto simple volis atentigi min, fremdulon, pri la progresoj okazintaj en sia regiono, sed al la anglaj frazoj rutine alkro\u0109i\u011dis la turka demandvorteto. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Sed kio pri mia amata kravato? La dikulo provis delikate \u011din depreni de \u0109irka\u016d mia kolo, kaj mi, atente rigardata de la sidantoj sur la proksimaj sidvicoj, ne povis kontra\u016dstari. Li frote al\u011dustigis \u011din al sia grasa \u015dvitega kolo, kaj, turninte malanta\u016den, li fiere \u011din montris al la dense kunpremita spektantaro. Tuj levi\u011dis kelkaj manoj. Aliaj deziris kaj siavice sukcesis alkolumi la intertempe \u0109ifoni\u011dintan kravaton. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Kiam fine la buso atingis la urbon celitan de mia \u011dena kunulo, li, malfermante la pordon, varme min petis ke mi \u011din donacu al li. Mi firme rifuzis. Tiam li proponis ke mi almena\u016d donacu duonon de \u011di. Mi rifuzis pli seke. Konstantinte tamen la mizeran staton de la kravato, nome la koloron kaj odoron de \u011di alprenitajn, mi fine pendigis \u011din \u0109e la busflanka retrorigarda spegulo. Per marsvingo la dikulo ridetante \u011din kaptis kaj per dankema kapklino min salutis. Feli\u0109e en mia valizo restis dua kravato. Post monato mi plenumis administran taskon en Ankaro kaj tranoktis \u0109e la tiea studenta domo. Tien revenante vespere, mi kutimis min ka\u015di malanta\u016d arbo, malligi la restantan kravaton kaj \u011din enpo\u015digi. Mi ja timis ke \u011di tro pla\u0109u al iu ajn studento. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span>Do you like (me)? Ho\u015funa gidiyor-mu? \u0108u pla\u0109as al vi? <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span ><em>Fabrizio A. Pennacchietti<\/em> <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span><em>Torino, Italio<\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\">\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kiam, tagon de frua oktobro de 1960, mi atingis la a\u016dtobusan stacidomon de Izmiro (Smirno) mi sentis min perdita. Estis la unua fojo ke mi alvenis en tiun agrablan turkan havenurbon, fakte la pordon&#46;&#46;&#46;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":635,"menu_order":4,"comment_status":"open","ping_status":"open","template":"page-nosidebar.php","meta":{"_jetpack_hide_featured_image":false,"_jetpack_featured_image_duplicate_dismissed":0,"footnotes":""},"class_list":["post-258","page","type-page","status-publish","hentry"],"jetpack_sharing_enabled":true,"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/258","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=258"}],"version-history":[{"count":6,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/258\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":641,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/258\/revisions\/641"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/635"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=258"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}