{"id":142,"date":"2009-11-11T22:47:08","date_gmt":"2009-11-11T20:47:08","guid":{"rendered":"http:\/\/localhost\/wordpress\/?p=142"},"modified":"2009-11-11T22:47:08","modified_gmt":"2009-11-11T20:47:08","slug":"konkurso-pennazio-2008-unua-premio","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=142","title":{"rendered":"Konkurso Pennazio 2008 &#8211; Unua premio"},"content":{"rendered":"<p><!-- \t\t@page { margin: 2cm } \t\tH2 { margin-top: 0cm; margin-bottom: 0cm; color: #000000; text-align: justify } \t\tH2.western { font-family: \"Times New Roman\", serif } \t\tH2.cjk { font-family: \"DejaVu Sans\" } \t\tH2.ctl { font-family: \"DejaVu Sans\"; font-size: 15pt } \t\tP { margin-bottom: 0.21cm } --><\/p>\n<h2>Eksterordinara renkonti\u011do\u2026dum bruas silento<\/h2>\n<p><!-- \t\t@page { margin: 2cm } \t\tP { margin-bottom: 0.21cm } --><\/p>\n<h3 style=\"margin-bottom: 0cm;\">(Pierisa Cavallero)<\/h3>\n<p><!-- \t\t@page { margin: 2cm } \t\tP { margin-bottom: 0.21cm } --><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Marto 1975 estas praepoko por la plej parto de niaj gejunuloj, tamen unu el miaj eksterordinaraj renkonti\u011doj okazis guste tiam\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Mi estas fre\u015da edzino kaj kun mia fre\u015da edzo Freejohn decidas voja\u011di al Tunizio\u2026Ni veturas al Romo, kie nia bona amiko Bornagain,  akompaninte nin al flughaveno, enmanigas al ni  nomon kaj adreson de iu tuniziano lo\u011danta iom fore\u2026 nome en la  sudokcidenta parto de la lando,  \u011duste meze de iu izolita oazo en la salita dezerto Chott-el-djerid.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Ne multe oni scias pri li, nur ke lia nomo estas Abderrhaman, ke li lernis Esperanton de iu franca strangulo, perdi\u011dinta en la dezerta strato numero dekses post longa biciklado\u2026Kaj ke li, ver\u015dajne, estas la nura tunizia esperantisto.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Ni enaviadili\u011das kaj post nur kvarono da horo ni albati\u011das al \u015dtorma vetero: angorigaj skuegoj kaj tremoj pensigas nin ke nia fluganta ma\u015dino surfokuras tra la nuboj\u2026Homoj panikas kaj la stevardinoj penas trankviligi ilin\u2026 Verdire, nek mi, nek Freejohn montras ian  malkvietecon: ni junas, ni enami\u011dintas\u2026ni vivas en alia mondo.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Finfine ni alteri\u011das en Tunizon, sub plumba \u0109ielo kaj pluvo torenta; alvenas a\u016dtobuso por nin konduki al Hammamet, kie hotelo El Bousten bonvenigas nin.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108ambristo Malek  akompanas nin al blanka pavilono kun eta \u011dardeno: nia restadejo dum du semajnoj!<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Malek tuj demandas al ni \u0109u, hazarde, ni posedas svisan tran\u0109ileton multfunkcian&#8230;Freejohn montras sian ru\u011dan, kiu tuj enmigras al ties manoj\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Iun tagon la \u0109ambristo demandas \u0109u ni, hazarde, havas kelkajn milonojn da dinaro\u2026\u011duste por ia telefonalvoko\u2026Ni ne havas monerojn kaj\u2026la postan  nokton ni dormas en du  unuopaj litoj\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Se ni havas kromajn milonojn da dinaro, tiam li aran\u011dos por ni unu grandan liton\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\">\u2026<span style=\"font-size: small;\">Sed ni junas, ni enami\u011dintas\u2026ni vivas en alia mondo.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Ni kontakti\u011das kun Abderrhaman kaj invitas lin atingi Hammamet; ni proponas al li esti nia gasto en nia sama hotelo.  Li respondas ke ne eblas al li movi\u011di: li estas flegisto kaj ne povas foresti dum tiu periodo, \u0109ar estas tempo de vakcinado por infanoj. <\/span><\/span><\/span><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Male li estos tre \u011doja se ni  gastos \u0109e li: tiel finfine li havos la eblecon paroli Esperanton! Kaj ni  povos  koni  specialan parton de oaza  pejza\u011do.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Ni decidas, post longa pripensado,  alfronti tiun voja\u011don aventuran: la vila\u011do en la oazo ne estas facile atingebla, sed ni junas\u2026ni enami\u011dintas kaj tute ne konscias pri  la maloportuna\u0135oj venontaj\u2026.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Ne multe mi rememoras pri la unua parto de la  aventuro \u0109ar, ver\u015dajne, ne tro strange \u011di disvolvi\u011dis\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"it-IT\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Pri la dua  parto, nome el Sfax &#8211; Gafsa \u2013 Tozeur,  mi havas sufi\u0109e buntan memoron\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Trajneto je et\u015dpura trako tute meze de la salita dezerto veturigas nin dum dektri horoj\u2026Niaj kunveturantoj estas precipe kamparanoj de la oazo kun  grandaj kokoka\u011doj plenplenaj de protestantaj kortobestoj\u2026ege grandaj korboj kun daktiloj  kaj \u0109iuspeca  terakotaro ku\u015das inter niaj piedoj\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">De tempo al tempo, dum la trajnaj haltoj,  iuj  kuiras  sur  fornetoj  tre malhelan  teon,  boligas kaj boligas longe \u011din  kun  sukero.  Iu  tre afabla sinjoro proponas al ni trinki kun li glason da tiu bolanta likva\u0135o.  Fine ni akceptas  kaj donas al li niajn kuketojn:  li benas nin kaj ni  amiki\u011das.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Okazas, dum la voja\u011do, ke  oni devas eltrajni\u011di  \u0109ar la forta vento  kovris la relojn per sabla tavolo kaj oni devas per \u015doveliloj  elfosigi ilin. <\/span><\/span><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">La  akurateco de la trajneto dependas do anka\u016d  de la nombro de la volontulaj elfosigantoj\u2026<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">La trian parton, nome el Tozeur al Zaouit, ni traveturas per malnova astma a\u016dtobuso\u2026la \u015doforo elveturigas nin meze de ver\u015dajna strato numero dekses, tiu sama kiu kondukis tien la francan  strangan biciklanton\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Estas varma marta mateno, la \u0109ielo eksterordinare bluas,  suno  \u015dajnigas  diamantoj la salerojn en la ora sablo\u2026 ni solas en tiu dezerto.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Tre fore vidi\u011das knabeto kiu krias al ni ion, eble berbere\u2026Li kuras ien kaj revenas kun  junulo biciklanta strange\u2026 Strange en la senco ke la biciklo strangas: fakte, temas pri unupedala biciklo! \u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Jen Abderrhaman! Meze de la salita dezerto Chott-el-djerid flirtas la verda flago: kiom dol\u0109as nia lingvo inter senfina sablo  kaj eterne blua \u0109ielo!<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">La emocio estas granda jen por ni du, junaj e\u016dropanoj,  jen por li, juna oazano.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Komence li ne tro flue parolas esperanton\u2026ni interhelpas per la franca lingvo\u2026 li invitas nin al sia propra dometo: li lo\u011das tute sola, \u011duste anta\u016d la a\u016dtobusa haltejo.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Li posedas veran  domon, kio ne oftas tie, kun korto kaj \u011dardeno \u0109irka\u016dita de sufi\u0109e alta muro; meze de la korto estas  fontano. Li cedas al ni sian liton, \u0109ar ni estas eksterordinaraj gastoj! Ni iom hontas pro tio, sed tiu estas la sankta le\u011do de la gastamo. <\/span><\/span><\/span><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Krome, ni venas el tiom malproksime por paroli esperante kun li!<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Li rakontas pri sia esperantisti\u011do\u2026Unue li intencis lerni la italan lingvon, sed tiu franca biciklanto diris al li .\u201dSe vi lernas la italan vi parolos nur kun italoj\u2026se vi lernas esperanton vi parolos kun la tuta mondo\u201d\u2026 <\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Ni konati\u011das kun lia pitoreska familio: lia sufi\u0109e maljuna patro bonvenigas nin nome de \u0109iuj.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Lia juna patrino akceptas nin  kun multnombra infanaro \u0109irka\u016d \u015di\u2026\u0108iuj volas paroli al ni\u2026demandas \u0109ion\u2026palpas nin\u2026 Virinoj miras pri miaj haroj helaj kaj ege mallongaj\u2026Li tradukas por ni. Ni ne komprenas \u0109u ili parolas arabe a\u016d berbere\u2026ni sentas nin terure malkleraj\u2026bon\u015dance esperanto solvas niajn problemojn: vere ni estas vivantaj magiajn momentojn.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">La domo aspektas berbere, la kostumoj anka\u016d:  la plej a\u011da fratino, Yasmina, pistas kafgrajnojn en poto, alia fratino, Samira, boligas teon kun sukero. La varmegaj trinka\u0135oj bongustas, la etoso estas \u0109arme  familia\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Dumnokte  palpeblas tiom profunda silento, ke por ni malfacilas ekdormi\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Dum nia tritaga restado tie, Yasmina portas al la nova domo de Abderrhaman, ekster la vila\u011do, grandan pelvon plenplenan de kuskuso, \u015di atendas \u0109e angulo ke ni man\u011du, poste \u015di forportas tion kio restas de la man\u011da\u0135o,  por siaj familianoj.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Neniam mi forgesos \u015diajn grandajn malhelajn okulojn, kontrastantajn kun la blanka fulardo sur \u015dia kapo\u2026\u015cia rideto sincera  memorigas infanan naivecon.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Hazarde, nia restado tie koincidas kun ia nuptofesto vila\u011da\u2026Estas granda evento por \u0109iuj kaj mi, kiel virino, rajtas eniri la tendon de la novedzino. Nekredebla nombro da virinoj preparas \u015din: iu artistino pentras simbolajn desegna\u0135ojn  sur \u015diaj manoj kaj piedoj per henao, aliaj lavas, parfumas kaj kombas \u015din. <\/span><\/span><\/span><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Surstrate  vera  procesio de <\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">viroj portantaj sur la \u015dultroj korbojn plenplenajn je vesta\u0135oj, \u015duoj, littukoj kaj kovriloj: \u0109iuj devas vidi kiom la venonta edzo elspezas por sia amatino kaj la nova komuna domo.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Ni ne \u0109eestas la tutan ceremonion kiu, la\u016ddire, da\u016dras tagojn\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Ni nur komprenas ke tiuj momentoj estas tre gravaj por la nova familio kaj  por la loka socio: el tiu sama nuptofesto naski\u011das novaj enami\u011doj, ne multas fakte la okazoj por renkonti\u011doj inter gejunuloj \u2026Morga\u016d jam estos patroj kiuj kontraktos pri novaj geedzi\u011doj la\u016d la berbera tradicio\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Venas la adia\u016da tago: ni restis \u0109i-tie nur tri tagojn sed ni travivis \u0109ion tiom intense ke ties memoro da\u016dros dum jardekoj\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Post kvar jaroj, en 1979, Abderrahman kura\u011das lasi Zaouit, transpasas la Mediteranean maron\u2026\u0109eestas la Lucernan kongreson kaj, revene, li vizitas nin en Torino.  Li restas dum unu semajno, \u011duste la meza\u016dgusta semajno, kiam la  urbo dezerti\u011das kaj la klubanoj ferias\u2026<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Nur unu alia esperantisto solas en Torino, kvankam la plej eminenta, kiu gastigas lin dumnokte. Dumtage amba\u016d promenas tra la urbo kaj man\u011dotempe ili estas \u0109e ni.  Fakte mi ne havas tempon por promenadoj a\u016d io alia. \u0109ar mi devas precipe okupi\u011di pri miaj du beboj dum Freejohn laboras la tutan tagon\u2026<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Al li, forveturonta, mi demandas kian impreson li ricevis de tiu transmara voja\u011do, \u0109u li \u015datis E\u016dropon\u2026.Responde li diras: \u201c Ion  interesan mi trovis\u2026sed dum \u0109i-tiuj tagoj mi renkontis tro da trafiko, tro da bruo, tro da homoj\u2026 frenezan vivon vi havas&#8230;  preferindas mia oazo!\u201d<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: small;\">Rakonto de Lisa Gaggino<\/span><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Eksterordinara renkonti\u011do\u2026dum bruas silento (Pierisa Cavallero) Marto 1975 estas praepoko por la plej parto de niaj gejunuloj, tamen unu el miaj eksterordinaraj renkonti\u011doj okazis guste tiam\u2026 Mi estas fre\u015da edzino kaj kun mia fre\u015da&#46;&#46;&#46;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"_jetpack_newsletter_access":"","_jetpack_dont_email_post_to_subs":false,"_jetpack_newsletter_tier_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paywalled_content":false,"_jetpack_hide_featured_image":false,"_jetpack_featured_image_duplicate_dismissed":0,"_jetpack_feature_clip_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paid_content":false,"footnotes":"","jetpack_post_was_ever_published":false},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-142","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-senza-categoria"],"jetpack_sharing_enabled":true,"jetpack_featured_media_url":"","_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/142","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=142"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/142\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":144,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/142\/revisions\/144"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=142"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=142"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=142"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}