{"id":145,"date":"2009-11-11T22:51:41","date_gmt":"2009-11-11T20:51:41","guid":{"rendered":"http:\/\/localhost\/wordpress\/?p=145"},"modified":"2009-12-04T14:44:10","modified_gmt":"2009-12-04T12:44:10","slug":"konkurso-pennazio-2008-%e2%80%93-dua-premio","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=145","title":{"rendered":"Konkurso Pennazio 2008 \u2013 Dua premio"},"content":{"rendered":"<h2 style=\"margin-bottom: 0cm;\">Jaroslav, la giganta samideano<\/h2>\n<h3 style=\"margin-bottom: 0cm;\">(Ermigi Rodari)<\/h3>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">La postan tagon la itala kongreso estos fini\u011dinta. Neatendite giganto kun koheraj piedegoj alproksimi\u011dis al mi kaj \u011dentile kaj iom timeme demandis: -\u201dOni diris al mi ke morga\u016d vi reiros hejmen, \u0109u veras?\u201d- Post mia jesa respondo li da\u016drigis: -\u201d\u0108u vi eventuale havas liberajn sidlokojn en via a\u016dtomobilo kaj tiuokaze \u0109u vi akceptus min kiel gaston? Anka\u016d mi intencas iri al via bela urbo kaj ege \u015datus profiti de tiu ebleco\u201d- <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Dum li estis parolanta mi sukcesis legi lian nomon en la kongresa \u015dildo, kiu estis kvaza\u016d samnivela al mia nazo: Jaroslav el Prago. Beda\u016drinde en mia tiama malgranda a\u016dtomobilo fakte ne plu estis loko, \u0109ar, krom mi kaj mia edzino, alia persono jam anta\u016dmendis por si kaj la kvara loko estis nepre necesa por stakigi plejparte de la baga\u011doj ne enmeteblaj en la malgrandan kofrujon. Do, mi nee respondis kun iom da embaraso, bone sciante ke la oriente\u016dropanoj malofte partoprenas en nia kunvenoj ne nur pro politikaj malfacila\u0135oj sed anka\u016d pro ekonomiaj problemoj. Eble pro tio, mi ne rimarkis lin anta\u016de. Ne estas tiel facile \u0135eti la propran atenton sur nekonatan personon kiu partoprenas nur en la oficialaj aran\u011doj inter kelkaj centoj da kongresanoj, \u015dpareme evitante la aliajn dum la libera tempo. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Post deko da tagoj la giganto subite aperis \u0109e nia kluba sidejo kaj li estis akceptita kiel jam konata amiko. Li a\u016dskultis la programitan prelegeton kaj poste interbabilis kun la \u0109eestantoj donante kelkajn informojn pri siaj hejmaj vivo kaj familio kaj e\u0109 pri la situacio en patrolando, sed singardeme. Je la fino mi demandis al li: &#8211; \u201cKien nun vi iros?\u201d &#8211; kaj li respondis ke li havas rendevuon kun amiko apud la fervoja stacidomo. \u0108ifoje mi lin akompanis a\u016dtomobile kaj neniu el ni kromdemandis pro diskreteco.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Dum la postaj semajnaj renkonti\u011doj dufoje ripeti\u011dis pli malpli la sama situacio \u011dis nia samideano kaj amiko Vito malkovris la veron, \u0109ar tiun vesperon Jaroslav telefonis al li por havi rendevuon, se \u011di eblas. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">\u0108iam apud la stacidomo. Vito tie renkonti\u011dis kun li petanta helpon por trovi iun ajn laboron klarigante siajn celojn. Ili estis, la\u016d liaj diroj: restadi en Italujo plurajn monatojn kaj, \u0109ar li konstatis ke \u0109i tie la laboristo bone gajnas, trovi laboron por havi la eblecon a\u0109eti kelkajn modernajn teknika\u0135ojn kiuj en Prago estas malbonkvalitaj kaj ofte ne facile troveblaj en vendejoj, kiel gramofono, magnetofono, k.t.p. La restinta mono estus grava rezervo por la tuta familio. Sed Vito anka\u016d malkovris ke la amiko kun kiu Jaroslav \u0109iam vespere havis rendevuon estis &#8230;. kompatinda malri\u0109ulo same aboninto al stacidoma benko kiel dormejo kaj ke nia agema samideno klopodis gajni kelkajn monerojn konkurencante kun la minacemaj rajtigitaj baga\u011dportistoj. Krome Vito tuj komprenis ke la amiko malsatas kiel lupo kaj, mensoge asertante ke li ankora\u016d ne vesperman\u011dis kaj do estis sufi\u0109e malsata, li proponis al Jaroslav sidi\u011di en picejo kie pli trankvile pritrakti la problemon. Kompreneble nia pragano akceptis. La postan tagon Vito rakontis \u0109ion al mi kaj ni amba\u016d konscii\u011dis ke estas malfacile solvi la problemon, t.e. trovi ka\u015ditan laboron por fremdulo sen pravigilo por \u011di kaj la\u016dle\u011da kontrakto. <\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\"><span style=\"font-size: small;\">Mi pripensis unue solvi la pli facilan problemon: lian nunan kaj plurtagan malsaton. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Mi rakontis \u0109iujn nova\u0135ojn al mia edzino kaj \u015di respondis: -\u201cNi devas tuj lin inviti vesperman\u011di \u0109e ni. <\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\">Mi opinias ke la menuo devos esti certe bonkvalita sed precipe kvante tre abunda. \u0108u konsentite?\u201d- <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">La gasto venis. Jaroslav, tre edukita homo, kore dankis por la invito, faris kelkajn komplimentojn sen troigi, iomete konversaciis kaj fine sidi\u011dis malaperigante siajn piedegojn sub la tablon. La \u0109efaj pladoj de \u015di kuiritaj por ni tri estis rizoto, por kiu \u015di utiligis unu kilogramon da rizo, kaj sufi\u0109e granda kvanto da bovida viando stufita kun abundaj legomoj. Li plenigis sian teleron per rizoto kaj \u011din forman\u011dis, sed verdire sufi\u0109e malrapide. -\u201d\u011ci estas vere bongusta! Gratulojn al la kuiristino!. Mi \u0109iam pli aprecas la italan kuirmanieron.\u201d- li aldonis dum la posta pa\u016dzo. -\u201dSe \u011di pla\u0109as al vi mi esperas ke vi bise ripetos!\u201d- mi rebatis kaj li ridetante : -\u201cDankon, tre volonte \u0109ar \u011di estas vere bongusta\u201d\u2013 kaj mi denove plenigis lian teleron, anka\u016d min servante iomete. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Li poste denove haltis kaj la&#8230;ceremonio ripeti\u011dis \u011dis la el\u0109erpi\u011do de la rizoto. Sama estis la disvolvi\u011do pri la aliaj pladoj de tiu agrabla vesperman\u011do, anka\u016d ri\u0109igita per interesa konversacio danke al la reciproka scivolemo. Ni fari\u011dis amikoj kaj li estis nia gasto aliajn fojojn. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d la \u0109efa problemo, pri la laboro, bon\u015dance solvi\u011dis sufi\u0109e rapide, danke al iu samideano projektisto por konstruentrepreno kiu sukcesis konvinki \u011dian estron doni laboron al nia amiko en konstruejo ekster la urbo, do en trankvila kaj kampara loko kie la kontroloj estas tre maloftaj, kaj estas e\u0109 sufice komforta barako por vivi. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Do, nia amiko forgesis la stacidomon kaj malaperis en la kamparo. Escepte de la tago de nia semajna kluba vespero: ne gravis \u0109u en la programo oni anta\u016dvidis filmeton a\u016d ludon, literaturan a\u016d amuzan prelegon. <\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\">Tuj post malfermo de la pordo, jen li, ridetanta, kiu eniras kaj salutas la \u0109eestantojn per sia tre korekta esperanto. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">-\u201dKio estas en la \u0109ivespera programo? <\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\">Ha, bone! Mi sidi\u011das kaj a\u016dskultos.\u201d- Fakte li \u0109iam preferis pli a\u016dskulti ol paroli. -\u201cSed kiel vi atingis la urbon?\u201d- oni demandis al li la unuajn fojojn. Kaj li: -\u201cIu mia laborkamarado lo\u011das \u0109i tie kaj mi veture kunvoja\u011dis kun li. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Krome ni interkonsentis ke morga\u016d matene, reirante al laborejo, li kontrolos \u0109u mi eventuale \u0109eestos en preciza vojforko flanke de la stacidomo. Tiuokaze ni revenos kune al laborejo. <\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\">Do, nenia problemo!\u201d- Ha, ne! Nun oni scias ke stacidomo signifas benko, risko de ia kontrolo&#8230; -\u201cNe, mi mem akompanos vin al via lo\u011dejo en kamparo, kiam la vespera programo fini\u011dos\u201d-. Sed \u0109e nia klubo estis kutimo malfrui kaj fermi la kunvenojn post noktomezo. Li \u0109iam atendis trankvile, eventuale legante informojn en la disponebla esperanto-gazetaro, dum la aliaj \u0109eestantoj, post la oficiala programo, sin ekdedi\u0109adis al pli personaj interesoj. Finfine, en la nokto, jen la ekveturo post iom da formala bone edukita rezisto: -\u201cMi ne volas \u011deni vin, mi petas, mi povas profiti de mia laborkamarado. Mi estas tre dankema se vi povas min akompani \u011dis la stacidomo &#8230;ja tio sufi\u0109as\u201d-. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Kompreneble post duonhoro ni estis veturantaj ekster la urbo, la\u016dlonge lar\u011da kaj preska\u016d senhoma \u015doseo, kun oftaj altaj spaliroj da arboj, kelkfoje sub la luno kaj kelkfoje sub la pluvo. Post pluraj kilometroj, jen dekstre malluma vojeto kaj poste en arbareto la konstruejo en senarba esplanado, kun sufi\u0109e da \u0125aoso pro la \u0109eesto de konstrumaterialoj, iloj, ujoj&#8230; Je la fono, dekstre, lia barako.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Estis kutimo halti kaj stopi la motoron por rapide kompletigi la interparoladon kiu da\u016dris la tutan voja\u011don, anta\u016d la fina inter\u015dan\u011do de salutoj: &#8211; \u201c\u011cis la revido balda\u016d\u201d \u2013 a\u016d \u2013\u201c Dankon! \u011cis la venonta fojo!\u201d-<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Verdire la el\u0109erpo de la interparolado komencita dumvoja\u011de fari\u011dis semajnon post semajno \u0109iam pli malrapida. Nia amiko estis tre vigla kaj iniciatema: lia fantazio ofte kuradis anta\u016den, transformante a\u016d reprilaborante \u0109iujn kaptitajn informojn. Li ne nur diligente lernis novan laboron sed anka\u016d alkutimi\u011dis al tute malsama vivmaniero. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Iun nokton li abrupte alfrontis novan problemon -\u201cKara amiko, mi a\u016ddis ke en Italujo la laboristoj rajtas ricevi, kune kun la salajro, la &#8230; kiel oni tradukas en esperanton &#8216;assegni familiari&#8217;? <\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">\u0108u eble &#8216;porfamilia krompago&#8217;? Mi ne scias, sed estas grave ke la laboristoj ricevas ilin se ili havas propran familion. Kaj mi hejme havas familion. <\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\">Do, anka\u016d mi rajtus ricevi tiun monon. La\u016d vi, kiu kiel italo plibone konas le\u011dojn kaj procedurojn, kion mi devas fari por atingi la celon? \u0108u sufi\u0109as peti ilin al la entreprenestro?\u201d &#8211; Ne estis facile klarigi al li ke li revas.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">-\u201cSen pritrakti kelkajn detalojn kaj klarigi al vi kial ne \u0109iuj italaj laboristoj rajtas ricevi porfamiliajn krompagojn, vi simple ne povas ilin pretendi anka\u016d se vi eventuale havas la la\u016dle\u011dajn postulitajn kondi\u0109ojn. Kial? Simple! La\u016dle\u011de, Jaroslav, \u0109i tie vi ne estas laboristo, sed turisto kun provizora enirpermeso por partopreni en Kongreso kaj viziti iom da Italio. Estas krimo ka\u015de labori sen la\u016dle\u011da rajtigilo, sen asekuro, sen pagi impostojn, vi kaj la firmao, k.t.p. Se oni malkovrus tion, vi kaj precipe la firmao havus problemojn kaj kondamnojn. Por resumi: vi, kiel laboristo ne ekzistas!\u201d- La amiko ne konviki\u011dis kaj insistis: -\u201cSed la entreprenisto scias ke mi laboristo ekzistas kaj li e\u0109 estas tre kontenta pri mi kaj mia laboro. \u011custe anta\u016d du semajnoj li propravole iomete plialtigis mian salajron!\u201d- <\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Necesis unu horo kaj kvin cigaredoj por duonkonvinki Jaroslav&#8217;n forlasi la esperon.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Alian nokton li demandis pri alia sia intenco: -\u201dMi sufi\u0109e bone gajnas kaj, danke al mia vivmaniero \u0109i tie, mi anka\u016d sufi\u0109e bone \u015dparas. Mi volus a\u0109eti neluksan a\u016dton. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">\u011ci faciligos al mi la transporton hejmen de la varoj kiujn mi a\u0109etos, kaj nun \u011di jam estus helpilo por miaj movi\u011doj. Mi volas \u011din a\u0109eti pagante poparte monate, \u0109ar mi ne posedas la tutan sumon. Miaj laborkamaradoj asertas ke tio \u0109i estas ebla \u0109ar, se iu ne havas rezid-ateston, sufi\u0109as ke li provizore loku sian rezidejon \u0109e A\u016dtomobila Klubo por finpritrakti \u0109iujn burokrata\u0135ojn, k.t.p. \u0108u vi povas helpi min&#8230;..\u201d-<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\"><span style=\"font-size: small;\">Estis terura tasko komprenigi al li ke neniu vendisto povas, kaj e\u0109 se li povus ne riskas, vendi kredite a\u016dton sen garantioj al nekonata eksterlandano kiu morga\u016d povus malaperi. Mi revenis hejmen je la tria nokte. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" lang=\"es-ES\"><span style=\"font-size: small;\">Pri la someraj libertempoj la problemo solvi\u011dis per si mem \u0109ar la firmao haltigis la laboron dum deko da tagoj, tamen pagitaj, kaj li profitis la okazon por transloki\u011di de la barako al pli komforta lo\u011dejeto en apuda vila\u011do. \u0108iam ka\u015de.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Mi ne estis en Italio kiam la situacio abrupte ruini\u011dis \u0109ar iun tagon Jaroslav montris al Vito sian pasporton sendendan al la ambasadejo en Romo por prokrasti la \u0109e\u0125oslovakan elirpermeson kaj Vito malkovris ke nia amiko tute ne interesi\u011dis pri la restadpermeso en Italio, jam de pluraj monatoj eksvalidi\u011dinta. Tiam la situacio por la neregululoj \u0109e ni ne estis tiel tolerema kiel numtempe: la neregululo, e\u0109 pli se el komunista lando, malkovrita okaze de kontrolo, tiam ege pli severa kaj ofta, estis nepre sendenda al koncentrejo apud Trieste. Bon\u015dance Vito, danke al iu sia grava amiko, sukcesis havi rendevuon kun la prefekto kaj konvinki lin ke Jaroslav eraris neintence pro nescio de italaj lingvo kaj le\u011do. -\u201dKie li lo\u011dis dum tiuj \u0109i monatoj? Vidu, estimata prefekto, ni esperantistoj estas tre gastemaj: kelkajn tagojn en Romo, aliajn en Milano, Pistoja, Bolonjo, en &#8230;..e\u0109 du-tri foje revenante al sama urbo. <\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\">Per kiuj monrimedoj li vivis? Ne estis vera problemo \u0109ar vidu, estimata prefekto, ni esperantistoj estas ne nur tre gastemaj, sed anka\u016d sindonemaj. Do, en Torino, en Romo, Milano, Pistoja&#8230;\u0109iam&#8230;.\u201d-<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Fine la prefekto kompreneme konsentis: -\u201dMi ne insistas, kvankam mi ne konas lin. Sed li havas kvardekok horojn por transpasi la italan landlimon.\u201d- <\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"de-DE\">Kaj tio okazis.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"de-DE\">Kiam mi revenis hejmen Vito transdonis al mi leteron de Jaroslav kun kelkaj petoj pri nesolvitaj problemetoj \u0109e sia lo\u011dejeto, dankoj kaj salutoj kaj &#8230;. informo pri lia granda lasta \u0109agreno: -\u201d Mi ege beda\u016dras \u0109ar tiu \u0109i tuja deviga foriro ne permesas al mi partopreni en la balda\u016da konkurso &#8216;Piedone kaj Cenerentola&#8217; en Vigevano, la fama urbo de la \u015duoj, al kiu mi ali\u011dis. Oni premios, donante tri parojn da belaj mane faritaj \u015duoj, virinon kun la plej malgrandaj piedoj kaj viron kun la plej grandaj. <\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"es-ES\">Mi estas certa ke mi estus venkinta \u0109ar 58 estas la numero de miaj piedoj. Mi a\u016ddis ke pasintjare la venkinto havis la numeron 55..\u201d- <\/span><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Jaroslav, la giganta samideano<br \/>\n(Ermigi Rodari)<br \/>\nLa postan tagon la itala kongreso estos fini\u011dinta. Neatendite giganto kun koheraj piedegoj alproksimi\u011dis al mi kaj \u011dentile kaj iom timeme demandis &#8230;..<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"_jetpack_newsletter_access":"","_jetpack_dont_email_post_to_subs":false,"_jetpack_newsletter_tier_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paywalled_content":false,"_jetpack_memberships_contains_paid_content":false,"footnotes":"","jetpack_post_was_ever_published":false},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-145","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-senza-categoria"],"jetpack_featured_media_url":"","jetpack_sharing_enabled":true,"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/145","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=145"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/145\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":204,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/145\/revisions\/204"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=145"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=145"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=145"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}