{"id":2526,"date":"2017-05-27T21:17:58","date_gmt":"2017-05-27T19:17:58","guid":{"rendered":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=2526"},"modified":"2018-10-28T01:13:59","modified_gmt":"2018-10-27T23:13:59","slug":"prelego-de-gian-carlo-fighiera-pri-la-sinteno-de-la-kreinto-de-esperanto-pri-la-hebrea-demando","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=2526","title":{"rendered":"Prelego de Gian Carlo Fighiera pri la sinteno de la kreinto de Esperanto pri la hebrea demando"},"content":{"rendered":"<p><strong><em>(El Zamenhofa celebro dum la IEJ Festivalo 2017)<\/em><\/strong><\/p>\n<h2>Jarcento Zamenhof<\/h2>\n<p style=\"text-align: justify;\">Karaj geamikoj, la hazardo volis, ke ni renkonti\u011du en historia tago, \u0109ar \u011duste hodia\u016d &#8211; la 14-an de aprilo 2017 &#8211; en la tuta mondo oni memoras, la\u016d projekto de Unesko, la centjaran datrevenon de la morto de la kreinto de Esperanto.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ludoviko Lazaro Zamenhof forpasis anta\u016d ekzakte unu jarcento, la 14-an de aprilo 1917, en plena Mondmilito, en Varsovio, tiam parto de la rusa imperio, okupata de germanaj trupoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Zamenhof estis nur 58-jara, sed pro la vivsuferoj kaj la kormalsano jam aspektis tre maljuna. De longe li ne plu povis labori kiel okulkuracisto. Tri jarojn pli frue li estis skribinta la faman Leteron al la Diplomatoj, en kiu li profete proponis Internacian Tribunalon kaj Unui\u011dintajn \u015ctatojn de E\u016dropo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u0108e lia entombigo miloj da homoj sekvis lian \u0109erkon: la funebrajn paroladojn faris Grabowskj kaj germana majoro, la esperantisto Neubarth.<\/p>\n<h2 style=\"text-align: justify;\">Cionismo kaj enga\u011di\u011do de Zamenhof<\/h2>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kiel ni vidis, tra jarmiloj la hebreoj pasive suferis persekutojn, kalumniojn kaj ekstermojn. Ilia reago venis nur en 1800 per la cionisma movado de Theodor Herzl, proponanta ke la disigitaj en la mondo judoj migru al Palestino kaj fondu tie propran \u015dtaton. La ideo ne tuj renkontis grandan favoron, sed vekis pasiajn diskutojn, en kiujn eniris Zamenhof.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La kreinto de Esperanto profunde sentis sian hebreecon; la mizeroj de lia gento vekis en li senliman doloron kaj solidarecon. Per jenaj vortoj li pentras la situacion de judo sen patrujo: \u201c<em>Esti devigata pre\u011di al Dio en jam de longe mortinta lingvo, ricevi sian edukadon kaj instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpu\u015das, havi samsuferantojn en la tuta mondo kaj ne povi kun ili kompreni\u011dadi<\/em>\u201d. E\u0109 pli drameca eksaltas lia priskribo de la pogromoj de 1881: \u201c<em>En la stratoj de mia malfeli\u0109a urbo de naski\u011do sova\u011daj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin \u0135etis kiel plej kruelaj bestoj kontra\u016d trankvilaj lo\u011dantoj. Oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukantaj maljunuloj kaj senhejmaj infanoj<\/em>\u201d.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Evidente, Esperanto radikas en la hebreaj sentoj de Zamenhof: \u201c<em>Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri unuigo de la homaro a\u016d tute ne venus al mi en la kapon, a\u016d \u011di neniam tenus min tiel obstine en la da\u016dro de mia tuta vivo. La malfeli\u0109on de la homara disi\u011do neniu povas senti tiel forte kiel hebreo el la geto<\/em>\u201d.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kun tiaj emocioj la 23-jara studento Zamenhof alvenis en Moskvo en 1880 kaj senhezite partoprenis en la cionismaj diskutoj, en kiuj la juda demando ricevis malsimilajn respondojn:<\/p>\n<ol>\n<li>la malplimulto de la diskutantoj opiniis, ke la hebreoj devas resti tie kie ili vivas, postuli egalajn rajtojn kaj asimili\u011di al la lo\u011dantaro;<\/li>\n<li>la plimulto preferis elmigri for de E\u016dropo, sed malkonsentis pri sekura alvenlando. \u0108u Usono a\u016d Palestino?<\/li>\n<\/ol>\n<p style=\"text-align: justify;\">La juna Zamenhof fondis cionisman asocion kaj en longaj gazetartikoloj kaj paroladoj for\u0135etis la revenon al Palestino okupata de la islamaj Otomanoj, kaj defendis la usonan tezon. &#8220;<em>Ni iru al la senhoma Mississipio kaj tie starigu hebreajn koloniojn bazitajn sur terkulturado<\/em>&#8220;, li skribis: &#8220;<em>kiam ni atingos 60.000 enlo\u011dantojn ni la\u016dle\u011de rajtos doni nomon al la teritorio<\/em>&#8220;. Li ne celis judan sendependan \u015dtato, sed administre memstaran teritorion federacie ligitan al Usono. Entuziasme Zamenhof alvokis: \u201c<em>Kiel abeloj ni alportos al nia lando diversajn fortojn, \u0109iu sian guton, kaj kun unuigitaj fortoj ni redonos al tiu lando vivon kaj gloron! Ni do unui\u011du fratoj, ni do staru sub la sola standardo, kiu estos nia komuna standardo. Kaj sur \u011di estos skribita: hejmen!<\/em>\u201d.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La jaroj pasis. Iom post iom la penso de Zamenhof evoluis kaj dum mallonga tempo li ali\u011dis al la Palestina alternativo, sed post multaj jaroj li definitive konkludis, ke la cionismo estas formo de naciismo. En 1884 li forlasis la cionisman movadon kaj post la eldono de la unua lernolibro de Esperanto li maturigis sian duan gravan vivprojekton, Hilelismo, poste nomatan Homaranismo, kies unua artikolo asertas: \u201c<em>Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion\u201d. Lia pre\u011do anoncas \u201cKristanoj, Hebreoj a\u016d Mahometanoj ni \u0109iuj de Di\u2019 estas filoj<\/em>\u201d.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">En sia lasta alpa\u015do Zamenhof, do, transiris al pli alta \u015dtupo, pure etika kaj senteritoria. La hebrea demando trovis solvon en ideala homaranisma socio, en kiu frata amo superas kaj eliminas la etnajn kaj religiajn kontra\u016dstarojn. En tiu socio la hebreoj integri\u011das kun la lokaj popoloj, gardante siajn lingvon kaj religion en plena libereco. Nek minoritatoj nek fremduloj. En la internaciaj rilatoj ilia lingvo estu nek la prahebrea, nek la \u0135argona yddish, sed Esperanto. Li revis pri mondo de liberaj \u015dtatoj, sen rasaj, etnaj kaj religiaj baroj. Principe, la sama revo de la Deklaracio de Homaj Rajtoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Al tiu \u0109i fina starpunkto pri la hebrea demando Zamenhof restis fidela \u011dis la morto en 1917.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La historio ne postsekvas idealojn, sed faktojn. Fakto estas la starigo de Israelo fare de la Unui\u011dintaj Nacioj en 1948. Sed tio malfermas aliajn demandojn, kiujn ni ne pritraktos nun.<\/p>\n<h2 style=\"text-align: justify;\">La hebrea demando<\/h2>\n<h3 style=\"text-align: justify;\">Ekesto de la demando<\/h3>\n<p style=\"text-align: justify;\">La naski\u011do de Israelo en 1948 \u015dajne estas la alvenpunkto de la jarmila hebrea demando pri kiu okupi\u011dis Zamenhof. Temas pri la rajto de la hebreoj gardi sian identecon kaj vivi pace en landoj kun aliaj popoloj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Por kompreni la radikojn de la demando, permesu al mi birdfluge skizi \u011dian historian originon kaj sekvan evoluon anta\u016d kaj post la konata diasporo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>A) Unuaj triboj, Israela Regno kaj Babilona sklaveco<\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La unuaj seminaj triboj, tiam politeismaj, nomadaj kaj terkulturaj, aperis en Mezoriento anta\u016d pli ol 4.000 jaroj. Ili transiris poste al strikta monoteismo, migris al Egiptio, kie Abramo anoncis, ke Dio promesis al ili propran landon. Forpelitaj de Egiptio, Moseo gvidis la 12 hebreajn tribojn al la promesita Palestino, tiam okupata de aliaj popoloj, kontra\u016d kiuj la semidoj dum jaroj sange bataladis.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">En Palestino la venkintaj hebreoj kreis Regnon (\u011di poste spliti\u011dis en du regnoj, Judio kaj Israelo), kiu floris en la tempo de Davido kaj Salomono: en Jeruzalemo ili konstruis sian unuan Templon, simbolon de religia kredo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Intertempe naski\u011dis la Babilona Imperio, kies re\u011do Nabucodonosor (senmortigita en la opero Nabucco) detruis Israelon kune kun la Templo kaj deportis la enlo\u011dantojn kiel sklavojn al Babilono.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Cent jarojn poste, alia re\u011do, la persa Ciro, liberigis la hebreojn, kiuj revenis al Palestino, restarigis la anta\u016dan suverenecon kaj konstruis duan Templon. La du novaj regnoj neniam plu regajnis sian pli fruan potencon: multaj konkerantoj sinsekvis, inter kiuj Aleksandro la Granda, \u011dis fine Palestino fari\u011dis provinco de la Romia Imperio, sub kiu naski\u011dis Jesuo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>B) Definitiva detruo de Israelo kaj diasporo de la hebreoj<\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La ebrea popolo amase ribelis kontra\u016d Romo, sed Tito en 70 p.K. neniigis \u011diajn armeojn kaj definitive detruis la Templon (el kiu restas nur la mondkonata ekstera muro). Granda parto de la lo\u011dantaro estis ekzilita. Komenci\u011dis la elmigrado de la hebrea etno tra la mondo, la diasporo, da\u016dranta \u011dis la moderna epoko. Arabaj triboj instali\u011dis en Palestino kaj tie ili restis en la sekvantaj jarcentoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>C) De la diasporo \u011dis Hitler<\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Dum la diasporo la ebrea gento gardis siajn religion kaj identecon: en neniu enmigrinta lando \u011di ricevis plenrajtan civitanecon. Nur post 1789 la Franca Revolucio kaj Napoleono donis al la hebreoj liberecon en okcidenta E\u016dropo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Anta\u016d \u011di, la musulmanaj \u015dtatoj kaj la Otomana Imperio toleris la judojn kontra\u016d pago de Korana imposto. Kontra\u016de, la kristana mondo, \u0109efe post la jaro 1000, akuzis ilin esti Di-murdistoj kaj en kreskanta maniero apartigis kaj persekutis ilin, limigante iliajn profesiojn kaj fermante ilin en getoj; la Krucmilitistoj traveturante E\u016dropon ofte masakris ilin; kelkaj \u015dtatoj perforte forpelis la tutan hebrean lo\u011dantaron (300 000 el la sola Hispanio post la araba okupado).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Anka\u016d post la Napoleona epoko, en Orienta E\u016dropo -i.a. en Pollando, Ruslando kaj Baltaj landoj- furiozis antisemitismo en formo de popolaj amasbu\u0109adoj nomataj pogromoj, tolerataj de la a\u016dtoritatoj. Pri ili respondecas diversmaniere la kristanaj katolikoj, protestantoj kaj ortodoksoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La antisemitismo atingis sian pinton sub la nazia re\u011dimo, kiu kruele murdis ses milionojn da hebreoj (\u015cohao).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">(G. C. Fighiera)<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>(El Zamenhofa celebro dum la IEJ Festivalo 2017) Jarcento Zamenhof Karaj geamikoj, la hazardo volis, ke ni renkonti\u011du en historia tago, \u0109ar \u011duste hodia\u016d &#8211; la 14-an de aprilo 2017 &#8211; en la tuta&#46;&#46;&#46;<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"_jetpack_newsletter_access":"","_jetpack_dont_email_post_to_subs":false,"_jetpack_newsletter_tier_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paywalled_content":false,"_jetpack_hide_featured_image":false,"_jetpack_featured_image_duplicate_dismissed":0,"_jetpack_feature_clip_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paid_content":false,"footnotes":"","jetpack_post_was_ever_published":false},"categories":[11],"tags":[73,61],"class_list":["post-2526","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-articoli","tag-cionismo","tag-zamenhof"],"jetpack_sharing_enabled":true,"jetpack_featured_media_url":"","_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/2526","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=2526"}],"version-history":[{"count":10,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/2526\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":2536,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/2526\/revisions\/2536"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=2526"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=2526"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=2526"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}