{"id":586,"date":"2010-12-23T00:25:50","date_gmt":"2010-12-22T22:25:50","guid":{"rendered":"http:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=586"},"modified":"2010-12-23T00:38:34","modified_gmt":"2010-12-22T22:38:34","slug":"ludoviko-lazaro-zamenhof-portreto-de-modesta-kaj-elstara-majstro","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=586","title":{"rendered":"Ludoviko Lazaro Zamenhof: portreto de modesta kaj elstara Majstro"},"content":{"rendered":"<p><!-- p.sdfootnote { margin-left: 0.5cm; text-indent: -0.5cm; margin-bottom: 0cm; font-size: 10pt; }p { margin-bottom: 0.21cm; }a.sdfootnoteanc { font-size: 57%; } --><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\">Il Centro Esperanto di Torino ha celebrato il 20 dicembre scorso, con qualche giorno di ritardo rispetto alla data ufficiale del 15 dicembre, la Zamenhofa Tago, la giornata della cultura esperantista, con una straordinaria conferenza tenuta da Sara Span\u00f2 sulla figura dell&#8217;ideatore dell&#8217;esperanto, L.L. Zamenhof, di cui ha descritto l&#8217;eccezionale personalit\u00e0 ripercorrendone i tratti fondamentali del pensiero. Sara, che frequenta il dottorato di ricerca all&#8217;Universit\u00e0 di Torino e segue quest&#8217;anno il corso di esperanto di terzo grado, ha gentilmente concesso il testo della sua conferenza, che viene qui riportato integralmente, insieme alla registrazione della serata.<\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><a href=\"http:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/wp-content\/uploads\/2010\/12\/Prelego de Sara_20Dec2010.mp3\" target=\"_blank\">Ascolta qui la registrazione<\/a>.<\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><!--more--><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%; page-break-before: always;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: medium;\"><strong>Ludoviko Lazaro Zamenhof: portreto de modesta kaj elstara <\/strong><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><em><strong>Majstro<\/strong><\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\"><strong>.<\/strong><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"CENTER\">\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%; text-align: right;\"><em>di Maria Rosaria Span\u00f2<\/em><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Paroli pri la elstarega figuro de L. L. Zamenhof pretendante plenan kompletecon estas sendube supermezura entrepreno, en kiu iu ajn trovus ege malfacile enprofundi\u011di, pleje juna esperantistino kia mi estas : tie \u0109i, kaj post la speciala datreveno okazinta anta\u016d kvin tagoj (la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Zamenhofa Tago<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">), kiun tra la tuta semajno oni festis en la tuta mondo, mi klopodos prilumi portreton de la vera <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Majstro<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\"> por ni \u0109iuj geesperantistoj<\/span><sup><span style=\"font-size: small;\"><a name=\"sdfootnote1anc\" href=\"#sdfootnote1sym\"><sup>1<\/sup><\/a><\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\">. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>Doktoro Esperanto, idealista profeto, homarano, lingvisto, verkisto<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, &#8211; la\u016d la epitetoj  al li atribuitaj de Edmond Privat en la fama verko <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Vivo de Zamenhof &#8211;<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, de \u0109iuj li estis nomata <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Majstro<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u015cajnas al mi tre ta\u016dga komenci precize el la \u0135us memorigita epiteto <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Majstro<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, atribuita al Zamenhof ekde la naski\u011do de la E-movado: nu, li \u0109iam rifuzis tian etikedon por si, \u0109ar en sia rimarkinda modesteco, ekde la komenco de sia altvalorega agado, li neniam havis la sintrotakson meti\u011di kiel unua kaj sendiskuta gvidanto de la E-movado, kvaza\u016d enkorpigo de la E-movado mem; male, li \u0109iam intencis substreki kiom grave kaj esence estis enfokusigi en la unuan planon, anta\u016d \u0109io, la universalajn idealojn subestantajn al la esperantista afero, e\u0109 anta\u016d lia persono mem<\/span><sup><span style=\"font-size: small;\"><a name=\"sdfootnote2anc\" href=\"#sdfootnote2sym\"><sup>2<\/sup><\/a><\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"CENTER\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>Neniam kaj nenie devas esti elparolata la vorto Majstro ktp [\u2026] Mi prezidos en la kongreso ne kiel a\u016dtoro, sed nur kiel la plej kompetenta esperantisto.<\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%; widows: 2; orphans: 2;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Estas gravege substreki tion-\u0109i, ke Zamenhof apartigis sian personon (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>ne nomu min Majstro<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">) de la lingvo (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>kiun li nur iniciatis<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">) kaj de la Movado (<\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>ek de nun mi ne plu sidos anta\u016d vi, sed inter vi<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">).<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Estis modesta figuro, tiu de L. L. Zamenhof; li estis tiom modesta kiom kura\u011da, ri\u0109a je altegaj idealoj, idealoj kiuj malfermis vojon tiom revolucian kiom malfacilan: temas pri la vojo de la konstanta kostruado de kunigaj kaj interkomunikadaj pontoj inter la popoloj, vojo kiun ni estas e\u0109 nun la\u016dirantaj.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Sed nun ni parolu pri kelkaj elementoj pri la vivo de tiu \u0109i eminentulo, simpla kaj eksterordinara samtempe: pli \u011duste, ni a\u016dskultu la vortojn per kiuj Zamenhof reiras sian vivon. Ni legu, koncerne tiun \u0109i temon, la gravegan leteron al franca esperantisto, Alfred Michaux, skribita en 1905. La unua Universala Esperanto- Kongreso  en Boulogne-sur-Mer estis tre proksima, kaj Zamenhof, pridemandita pri la detaloj de sia biografio, tiel respondas<\/span><sup><span style=\"font-size: small;\"><a name=\"sdfootnote3anc\" href=\"#sdfootnote3sym\"><sup>3<\/sup><\/a><\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\">:<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion \u0109i faros, kiom mi povos, sed beda\u016drinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la ka\u016dzoj: por la estontaj generacioj mia biografio eble estos ne seninteresa, \u0109ar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco \u011dis nun, prezentas unu kostantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj: a) <\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">interne<\/span><span style=\"font-size: small;\"><em> en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj \u0109iuj egale <\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>estis por mi ordonaj<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio \u0109i multe min turmentadis; b) <\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">ekstere <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>mi ofte devis bataladi kontra\u016d diversaj malhelpoj, \u0109ar neniam miaj idealoj <\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>apartenadis al la idealoj<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\"> en modo<\/span><span style=\"font-size: small;\"><em> kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. [\u2026]<\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">De tiuj linioj evidenti\u011das la \u0109ionkonsidera ju\u011do de Zamenhof pri sia vivo, kies marko estis kondi\u0109o de konstanta lukto, sur du malsamaj frontoj: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>interne<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\"> kaj <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>ekstere<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\"> li da\u016dre bataladis. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La motoro, la gvidmotivo<\/span><span style=\"font-size: small;\"><em> <\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">de tia batalemo de la personeco kaj de la agado de Zamenhof  estis  la etna kaj religia aparteno de la Bjalistoka okulkuracisto al la hebrea popolo. En tiu \u0109i letero, fakte, li sin montras plenkonscia pri kiom lia hebreeco efikis sur la naski\u011do kaj la prilaborado de kelkaj gravaj idealoj kiuj movis lian tutan itineron, atingante tian punkton, ke li establis nepridubeblan rilaton de ka\u016dzo-efekto inter tiuj \u0109i faktoroj<\/span><sup><span style=\"font-size: small;\"><a name=\"sdfootnote4anc\" href=\"#sdfootnote4sym\"><sup>4<\/sup><\/a><\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\">:<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>\u0108ar tuj en la komenco de mia rakonto mi devus necese raporti, ke mi estas hebreo kaj \u0109iuj miaj idealoj, iliaj naski\u011do, maturigado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj \u2013 \u0109iuj estas nedisigeble ligitaj kun tiu \u0109i mia hebreeco. Mi neniam ka\u015das mian hebreecon kaj \u0109iuj esperantistoj tion \u0109i scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu \u0109i tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo, kies tuta historia misio konsistas, la\u016d mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al \u201cunu Dio\u201d, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro; sed en la nuna tempo de la naciaj \u015dovinismoj kaj de tre vastigita antisemitismo, fari el mia hebreeco temon por publika parolado estus neoportune kaj povus malutili al nia afero. Kaj paroli detale pri mia vivo kaj pri la historio de miaj ideoj sen kostanta ripetado pri mia hebreeco estus preska\u016d neeble. <\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro a\u016d tute ne venus  al mi en la kapon, a\u016d \u011di neniam tenus min tiel obstine en la da\u016dro de mia tuta vivo. La malfeli\u0109on de la homara disi\u011do neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. La necesegon de lingvo sennacia, ne\u016dtrale homa neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo, kiu estas devigata pre\u011di al Dio en jam longe mortinta lingvo, ricevas sian edukadon kaj instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpu\u015das, havas samsuferanojn en la tuta mondo kaj ne povas kun ili kompreni\u011dadi. Mi havas nun nek tempon, nek paciencon por detale klarigi al vi la situacion de la rusaj hebreoj, kaj la influon de tiu \u0109i situacio sur mian tutan celadon kaj bataladon. Mi nur simple diros al vi, ke mia hebreeco estis la \u0109efa ka\u016dzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu \u0109efa ideo kaj revo \u2013 al la revo pri unui\u011do de la homaro. [\u2026]<\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>Sed se mia hebreeco naskis, fortikigis kaj obstinigis en mi la celadon al unui\u011do de la homaro, tiu \u0109i sama mia hebreeco anka\u016d kreis por mi diversaj malhelpojn sur mia vojo, aperigis \u0109e mi konstantan internan bataladon, kiu ofte tre forte min turmentadis kaj lacigadis [\u2026]<\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Rekonstrui la multaspektan rilaton de Zamenhof  kun lia hebrea aparteno kaj <\/span><span style=\"font-size: small;\">ties influon <\/span><span style=\"font-size: small;\">sur la naski\u011do de la plej profundaj idealoj kiuj orientis lian vivon ne estas facile: ni klopodu rekonstrui \u011din la\u016d \u011diaj \u0109efaj aspektoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d \u0109io, la hebrea komponanto estis klare videbla en la plurspeca etna, religia kaj lingva miksamaso kiu estis la urbeto Bjalistok (nun en la Nordorienta Pollando), kie Zamenhof naski\u011dis la 15-an de decembro 1859, apud germanoj, rusoj kaj poloj: Zamenhof priplendas la nekomunikeblecon inter popoloj malsamaj pro pluraj kialoj, malfacileco kiun li devis konstati ekde la infaneco <\/span><sup><span style=\"font-size: small;\"><a name=\"sdfootnote5anc\" href=\"#sdfootnote5sym\"><sup>5<\/sup><\/a><\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\">. La situacio de la hebrea popolo estis e\u0109 pli ekstrema kaj doloriga, \u0109ar tiu \u0109i gento estis dividita de pli profundaj lingvaj baroj, kunligitaj al la diaspora dimensio en kiu la Hebreoj trovi\u011dis ekde la detruado de la Dua Templo en 70 p. K. . <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Zamenhof neniam forlasis, dum sia tuta vivo, la persistan ser\u0109adon de solvo pri la hebrea problemo, la\u016d \u0109iuj \u011diaj aspektoj, \u0109ar li estis plenkonscia kaj pri la lingvo kaj pri la patrolando doninda al la elektita popolo, al sia popolo, dividita de plurjarcenta historio, kiu \u015dajnis al Zamenhof vere senfina, prisemita je persekutadoj kaj forpu\u015doj: tie \u0109i estus vere malfacile rekonstrui \u0109iujn etapojn de la kompleksa itinero kiu kondukis Zamenhof el la apogo al starpunktoj defineblaj kiel <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>cionistaj<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\"> anta\u016dtempaj al la distanci\u011do el tiaj ideoj, pli poste plene esprimitaj de T. Herzl en 1897.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Por kompreni \u011disfunde la intelektan kaj idealan itineron de Zamenhof, konvenas substreki kiel la denaska dato de la hebrea aparteno &#8211; kiu estis \u0109iukaze decida stimulo por la prilaborado de la fundamentaj teorioj de Ludoviko kaj por la kreado de la lingvo internacia &#8211; estis integrigita en pli ampleksan dimension, supernacian kaj superetnan, la\u016d nobla plano de kreado de religiaj kaj moralaj pontoj inter \u0109iuj homoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Zamenhof alvenis fakte, post la unua formulado nomita <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Hilelismo<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, al la prilaborado de doktrino ta\u016dga por \u0109iuj kaj direktita al la paco kaj al morala perfektigado de \u0109iuj popoloj: en 1913 estis eldonita la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Deklaracio pri Homaranismo<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, kiu enhavas doktrinon kiu ebligas dialogon kaj inter\u015dan\u011don inter la popoloj, sub la standardo de komunaj principoj kaj de absoluta valoro &#8211; la homa kondi\u0109o mem &#8211; , e\u0109 gardante la religiajn, etnajn kaj lingvajn ecojn apartenantajn al \u0109iu popolo<\/span><sup><span style=\"font-size: small;\"><a name=\"sdfootnote6anc\" href=\"#sdfootnote6sym\"><sup>6<\/sup><\/a><\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\">. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 150%; widows: 2; orphans: 2;\" lang=\"it-IT\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:<\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 150%; widows: 2; orphans: 2;\" lang=\"it-IT\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeli\u0109oj, kiu pli a\u016d malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi la\u016d mia povo.<\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 150%; widows: 2; orphans: 2;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"it-IT\"><em>Mi vidas en \u0109iu homo nur homon, kaj mi taksas \u0109iun homon nur la\u016d lia persona valoro kaj agoj. \u0108ian ofendadon a\u016d premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio a\u016d alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.<\/em><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108i tie evidenti\u011das, la\u016d mia opinio, elvoka komparo inter Zamenhof lingvisto kaj Zamenhof idealisto, aspektoj sendube interligitaj: tiel Esperanto, lingvo internacia perfekta por duanivela komunikado, ne intencas neniigi la anta\u016dajn lingvajn identecojn de la parolantoj, kiuj, male, estas gardataj kaj ekzaltataj en sia neripetebla specifeco, kiel la homaranismo ne intencas nuligi la specifan fizionomion de la popoloj, sed ebligi la kunigon, je dua kaj plej alta nivelo, de komunaj idealaj principoj, gardante la  religian kaj kulturan hava\u0135on de \u0109iu popolo. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%; widows: 2; orphans: 2;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Esperanto kaj homaranismo estas amba\u016d altvaloraj eltrovoj de Zamenhof, movitaj de la sama celo: la atingo kaj la realigo de la paco kaj la frateco inter la popoloj. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%; widows: 2; orphans: 2;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Estas grave tamen insisti pri tio, ke Zamenhof apartigis sian personon ne nur de Esperanto kaj de la Movado &#8211;  kiel ni memoris anta\u016de &#8211; <\/span><span style=\"font-size: small;\">sed anka\u016d de siaj homaranaj ideoj, \u011duste por ne ligi ilin al la Movado mem. La \u0109efa provo de tiu \u0109i esenca fakto estas la eldono de la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Deklaracio pri Homaranismo <\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">ne kiel <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Doktoro Esperanto<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, kiel la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Unua Libro <\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">en 1887, sed sub alia pse\u016ddonimo: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Homo Sum<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ni legu, koncerne tion, kelkajn el la belegaj vortoj prononcitaj de Ludoviko dum la unua Universala Kongreso, okazinta en 1905 en Boulogne-sur-Mer, al kiu ali\u011dis sepcent homoj el malsamaj landoj. La komunuma inspiro de konver\u011do al komuna, nobla celo, estas t\u016dsebla kaj kortu\u015da samtempe:<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" lang=\"fr-FR\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodia\u016da tago, \u0109ar hodia\u016d, inter la gastamaj muroj de Bulonjo sur Maro, kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.<\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" lang=\"fr-FR\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Dum la sama kongreso, emer\u011das anka\u016d defino de esperantismo, kiu esprimas la tutan profundan moralan signifon kaj la idealan enhavon de la E-movado mem: <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><em>(Esperantismo estas) penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo ne\u016dtrale homa [\u2026] \u0108iu alia ideo a\u016d espero kiun tiu a\u016d alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.<\/em><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La graveco de konstanta substrekado de la aktiva dimensio de la E-movado kaj de la E-renkonti\u011doj aperas klare anka\u016d el la parolado prononcita  dum  la tria Universala Kongreso, okazinta en Cambridge en 1907, en kiu oni substrekas ke la partoprenado en la Esperantaj Kongresoj ne estas simpla kaj sterila okazo por babili kaj mal\u015dpari sian tempon, sed anta\u016d \u0109io estas okazo por pligrandigi amon por morala kaj ideala altigo de la tuta homaro rilate pacon kaj fratecon, por kies realigo Esperanto estas altvalora ilo, kiu neniam devas aridi\u011di en senutilaj kaj supra\u0135aj vortoj, \u0109ar \u011di perfidus la plej profundan mesa\u011don de la Majstro: la neceso konvergigi \u0109ies fortojn por la konstruado de la paco kaj de la unuigo inter la popoloj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Zamenhof estis tute konscia pri la ur\u011deco de la konstruado de la paco inter la popoloj: unue, kiel oni memorigis anta\u016de, pro lia aparteno al persekutata kaj plurfoje forpu\u015dita popolo, la hebrea popolo; due, \u0109ar, kelkajn jarojn poste, la terura masakro de la Unua Mondmilito levis tiklajn punktojn pri la neceso haltigi sensencajn kaj interfratajn luktojn.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La \u0135us naski\u011dinta Universala Esperanto-Asocio estis vera aganta pacforto, \u0109ar dum la milito \u011di zorgis pri altvalorega korespondservo inter disigitaj familoj, konkrete agante por realigi &#8211; <\/span><span style=\"font-size: small;\">dum la samepokaj historiaj okazoj<\/span><span style=\"font-size: small;\"> &#8211; idealojn ne nur noble abstraktajn, sed vere tu\u015deblaj per voluntula agado. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Zamenhof mem, en sia <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Letero al la diplomatoj<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, skribita je la fino de 1914, sed publikigita la sekvan jaron en la angla, enhavas ideojn tute profetajn: la alvoko je nova e\u016dropa kaj tutmonda ordo, fondita sur la kreo de la Unui\u011dintaj E\u016dropaj \u015ctatoj kaj de internacia tribunalo evidentigas  la klarvidecon de la okulkuracisto de Bjalistok, kiu energie bataladis por realigi siajn idealojn de paco kaj frateco, agante per multaj iloj kaj per pluraj kanaloj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Zamenhof forpasis la 14-an de aprilo 1917; ver\u015dajne jam post la Unua Mondmilito naski\u011dis \u2013 samtempe <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Festo de la E-libro<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, Esperanto-Festotago proponita de J. Baghy kaj de aliaj intelektuloj kaj aktivuloj \u2013 spontana tradicio pri la celebrado de la naski\u011ddatreveno de Zamenhof, la 15-an de decembro, la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo; ekde 1959a la Organizo de la Unui\u011dintaj Nacioj pri Instruado, Scienco kaj Kulturo (UNESCO) proklamis la eltrovinton de Esperanto \u201cunu el la plej grandaj figuroj el la homaro\u201d. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Estas precize okaze de la \u0135us pasinta <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Zamenhofa Tago<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, tiom plensignifa por \u0109iuj ni geesperantistoj, pli a\u016d malpli junaj, ke ni volas memori la elstaran figuron de L. L. Zamenhof, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><em>Doktoro Esperanto<\/em><\/span><span style=\"font-size: small;\">, sed anta\u016d \u0109io senlacigebla kaj batalema paca flagportisto. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Mi intencas konkludi per bondeziro, adresita al ni \u0109iuj, por ke ni neniam  forgesu Ludoviko-n: ni gardu \u0109iam lian mesa\u011don vivan kaj agantan per la da\u016dra penado disvastigi la lingvon internacian kaj la idealojn al \u011di subestantajn. Certe, ni memoru ke al Zamenhof  kaj al Esperanto estas dedi\u0109itaj pli ol mil monumentoj, stratoj, placoj ktp en la mondo (inkluzive en Torino, nia urbo); sed ni neniam konsideru Zamenhof senmova monumento, kvankam solida lumturo por ni \u0109iuj: li estu \u0109iam, por nia agado, vivanta motoro.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0cm; text-indent: 1cm; margin-bottom: 0cm; line-height: 150%;\" align=\"JUSTIFY\">\n<div id=\"sdfootnote1\">\n<p align=\"JUSTIFY\"><a name=\"sdfootnote1sym\" href=\"#sdfootnote1anc\">1<\/a> Per questa trattazione ho fatto principalmente riferimento a <em>Lazzaro \tLudovico Zamenhof. Antologia<\/em>, a c. di C. Minnaja, Milano 2009 e \tad un articolo dello stesso Minnaja, <em>Ebraismo ed Esperanto \tnell\u2019Europa dell\u2019Est<\/em>.<\/p>\n<\/div>\n<div id=\"sdfootnote2\">\n<p align=\"JUSTIFY\"><a name=\"sdfootnote2sym\" href=\"#sdfootnote2anc\">2<\/a><span lang=\"fr-FR\"> <\/span><span lang=\"fr-FR\"><em>Leteroj de L. L. Zamenhof. <\/em><\/span><em>La \ttragedio de lia vivo rivelita de lia \u0135us retrovita korespondo kun \tla francaj eminentuloj<\/em>, Prezentado kaj komentado de prof. G. \tWaringhien, I (1901-1906), eldonis S.A.T., Parizo 1948, <em>Letero \t98<\/em>, al Michaux (14. III. 1905), p. 129<\/p>\n<\/div>\n<div id=\"sdfootnote3\">\n<p align=\"JUSTIFY\"><a name=\"sdfootnote3sym\" href=\"#sdfootnote3anc\">3<\/a> Ibidem, pp.105-106.<\/p>\n<\/div>\n<div id=\"sdfootnote4\">\n<p><a name=\"sdfootnote4sym\" href=\"#sdfootnote4anc\">4<\/a> <em>Ibidem<\/em>, pp. 107-108.<\/div>\n<div id=\"sdfootnote5\">\n<p><a name=\"sdfootnote5sym\" href=\"#sdfootnote5anc\">5<\/a> Lettera a N. Borovko, datata tra il 1894 e il 1896.<\/div>\n<div id=\"sdfootnote6\">\n<p><a name=\"sdfootnote6sym\" href=\"#sdfootnote6anc\">6<\/a> <span lang=\"it-IT\"><em>Deklaracio pri Homaranismo<\/em><\/span><span lang=\"it-IT\">, \tI-II.<\/span><\/div>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Il Centro Esperanto di Torino ha celebrato il 20 dicembre scorso, con qualche giorno di ritardo rispetto alla data ufficiale del 15 dicembre, la Zamenhofa Tago, la giornata della cultura esperantista, con una straordinaria&#46;&#46;&#46;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"_jetpack_newsletter_access":"","_jetpack_dont_email_post_to_subs":false,"_jetpack_newsletter_tier_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paywalled_content":false,"_jetpack_memberships_contains_paid_content":false,"footnotes":"","jetpack_post_was_ever_published":false},"categories":[7],"tags":[],"class_list":["post-586","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-la-lingua"],"jetpack_featured_media_url":"","jetpack_sharing_enabled":true,"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/586","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=586"}],"version-history":[{"count":5,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/586\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":592,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/586\/revisions\/592"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=586"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=586"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=586"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}