{"id":725,"date":"2011-03-20T23:55:54","date_gmt":"2011-03-20T21:55:54","guid":{"rendered":"http:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=725"},"modified":"2011-03-21T00:02:02","modified_gmt":"2011-03-20T22:02:02","slug":"11an-del-marto-la-plej-granda-tertremo-en-nia-historio","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=725","title":{"rendered":"11an de marto &#8211; La plej granda tertremo en nia historio"},"content":{"rendered":"<li>La 11an de marto 2011<\/li>\n<p>Je la         14a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011 okazis la plej granda         tertremo en nia historio.<br \/>\nKiam \u011di okazis, mi estis en la najbara         po\u015dtoficejo por sendi posta\u0135on al mia brazila amiko. Kiel kutime         la         juna po\u015dtistino kuris al la kesto, en kiu \u015di konservas novajn         po\u015dtmarkojn por mi. Mi estas po\u015dtmarko-amanto kaj e\u0109 sen mia         mendado \u015di konservas nove emisiitajn po\u015dtmarkojn por mi. \u015ci         kunportis kaj ekmontris tiujn kaj komencis babili, tiam mi         sentis         teruran movon de la planko. \u011di movi\u011dis malrapide kiel sur granda         ondo kaj da\u016dris longe, eble unu minuton. Kutimaj tertremoj skuas         delikate kaj tuj \u0109esas, sed tiu \u0109i tertremo estis ne normala. Mi         sentis min terurita. Trovi\u011dis kelkaj homoj en la oficejo kaj         \u0109iuj         rigardis \u0109irka\u016den kun maltrankvila mieno. Mi ka\u015dis min sub la         tablo, sed aliaj nur da\u016dre staris. \u201cMalnormala tertremo!\u201d \u201cPovis         okazi granda tertremo ie en Japanio!\u201d \u201cMi neniam spertis tian         grandan tertremon!\u201d, \u0109iuj eldiris siajn opiniojn. Dume okazadis         malgrandaj tertremoj kaj terurigis nin.<br \/>\nMi lo\u011das en la urbo         Maeba\u015di, 100 kilometrojn nord-okcidente de Tokio, meze de la         Hon\u015duu-Insulo; <!--more-->\u0109i tiun urbon malofte atakas tertremoj, malofte         atakas tajfunoj. Ni estas e\u0109 fieraj pro la sekureco de mia         gubernio.         Oni diras, ke niaj gubernianoj estas plej malbone preparitaj         kontra\u016d         eventualaj grandaj katastrofoj. Tial mia unua penso estis, ke ie         okazis granda tertremo, eble en la najbara gubernio Niigata, kie         anta\u016d kelkaj jaroj sinsekve okazis grandaj tertremoj. Tamen la         televido en la po\u015dtoficejo anoncis, ke \u011di okazis en la regiono         Toohoku.<br \/>\nMi \u0109esis a\u0109eti po\u015dtkartojn, \u0109ar la oficistino estis         tro timigita, ke \u015di ne povis plu labori. Mi tuj hastis al mia         93-jara patrino, kiu lo\u011das sola 300 metrojn fore de la oficejo.         Hejme \u015di sidis trankvile. \u015di diris, ke kiam okazis la tertremo         \u015di         apogis sin, tenante la pordon. Mi \u0109irka\u016drigardis kaj kontrolis,         \u0109u         okazis io en la domo. Mi nur trovis kelkajn bildojn klini\u011dintaj,         sed         neniu alia nekutima\u011do estis trovebla.<\/p>\n<p>Mi revenis hejmen. Mia         edzino vidis televidon pri la tertremo kaj \u0109irka\u016d \u015di estis         falintaj pupoj. La televidilo estas metita en la libro\u015dranko kaj         sur         la supra breto estis montritaj multaj diverslandaj pupoj, meze         de         kiuj sidis la pupo de Zamenhof. Plejparto de tiuj falis sur la         plankon kaj d-ro Zamehof staris sur sia kalva kapo. Anka\u016d en         aliaj         lokoj pupoj falis kaj bildoj klini\u011dis, sed ne estis okazinta         serioza         afero krom la nefunkcio de gaso-sistemo; \u011di havas         kontra\u016dtertreman         sistemon kaj a\u016dtomate haltis. Do mi eksteren iris kaj         refunkciigis         \u011din.<br \/>\nTamen mia amiko, kiu lo\u011das en alia kvartalo de mia urbo,         skribis jene: \u201c\u0109i tie elektro ne funkciis. La granda strato, kiu         kutime estas lumega kun multaj vendejoj, estis tute malluma, nur         kun         lumoj el a\u016dtomobiloj. Je la 1a kaj 45 minutoj matene elektro         ekfunkciis, sed pro maltrankvilo mi ne povis bone dormi.\u201d<br \/>\nPoste         mi vidadis televidon \u011dis mia enliti\u011do meznokte. Unue televido         montris la alvenon de cunamo en la riveron Natori apud la urbego         Sendai. La grandega, blanka ondo alprokisimi\u011dis al la bu\u015do de la         rivero kaj rapide supren penetris. \u011ci devoji\u011dis el la rivero kaj         glutadis belajn kampojn, kiujn oni kultivis generacion post         generacio. La pintoj de la cumano estis kvaza\u016d langoj de drako         kaj         senkompate dama\u011dis tiujn.<br \/>\nSekve televido montris cunamon, kiu         enpenetris en la flu\u011davenon Sendai, kiu situas tuj apud la maro,         do         la ondego facile disvasti\u011dis en la tuta tereno de la         flu\u011daveno.<br \/>\nTelevido montris incendion en la benzinujoj en la         golfo de Tokio.<br \/>\nKaj la plej kortu\u015da estis la bildo en la urbo         Kesennuma. Grandaj ondoj kuris en la havenan urbon, \u015dovante kaj         englutante \u0109iujn en sia vojo, kaj balda\u016d la ondo reen kuris.         Rigardante tiun bildon, mia edzino ploregis, \u0109ar domoj flosantaj         koliziis kontra\u016d la fosto kaj momente pecigite malaperis. Certe         ne         estis homoj en la domo, sed \u0109io perdi\u011dis, kion la lo\u011dantoj amas         kun sia kara memoro.<br \/>\nAlia terura afero estas difekto de la nuklea         centralo de Huku\u015dima, kiu situas \u0109e la maro en la gubernio         Huku\u015dima. La\u016d la registaro, la funkcio de akvo-liverado por         malvarmigi la nuklea\u0135on estis difektita. Vespere la registaro         ordonis la evakuon de la lo\u011dantoj ekster la radiuso de 3         kilometroj.         En Japanio estas \u0109irka\u016d 60 nukleaj centraloj, kaj la elektraj         kompanioj \u0109iam insistis, ke ili konstruis tiel forte tiujn         centralojn, ke tiuj povas rezisti kontra\u016d la plej fortaj         tertremoj,         sed jam en 2007 en la tertremo en la gubernio Niigata unu         centralo         estis difektita, kaj denove tiun \u0109i fojon la alia.. \u0108u la         kompanio         povos da\u016dre insisti la sekurecon de la nukleaj centraloj en la         vulkana insularo Japanio?<br \/>\nVespere en Tokio multaj homoj havis         malfacilon. Ili ne havis rimedon por hejmeniri, \u0109ar \u0109iuj         transportad-servoj haltis. Multaj atendis buson, sed \u0109iuj         stratoj         estis plene \u015dtopitaj. Trajnoj ne funkciis. La registaro         rekomendis,         ke homoj ne revenu hejmen kontra\u016d malfaciloj, sed restu kaj         tranoktu         ie en sekura loko. \u011ci malfermis lernejojn kaj publikajn halojn         por         tiuj nereir-povantoj. Mi multe kompatis ilin, \u0109ar anka\u016d mi povus         esti inter ili. La 10an mi revenis hejmen el Nepalo. Se mia         reveno         estus unu tagon malfrua, mi estus envolvita en tiu kaoso kun         granda         valizo. Mi estis bon\u015danca, sed eble estis multaj malbon\u015danculoj,         kaj precipe mi timis pri eksterlandaj turistoj en Tokio. \u0108u la         japanoj bonkore traktis ilin?<br \/>\n\u011cis la meznokto la nombro de la         mortintoj estis \u0109irka\u016d 60, sed mi anta\u016dvidis, ke la nombro         superos         1000, \u0109ar informoj el diversaj urboj ne atingis la registaron.         La\u016d         la bordo de la pacifika Oceano situas multaj malgrandaj havenoj         funde         en la golfeto, kaj tiuj certe estas tre malfortaj kontra\u016d tiu         granda         cunamo. Mi povus helpi la suferantojn, sed mi havis neniun         rimedon,         do mi kun mal\u011doja sento enliti\u011dis.<\/p>\n<p>Pri la tertremo la         registaro klarigis, ke la skalo estis 8,8 magnitudoj, la plej         granda         tertremo en nia historio. La\u016d la klarigo de iu TV-stacio,         trovi\u011das         4 nestoj de tertremo la\u016d la bordo de la regiono Toohoku kaj         \u0109i-foje         \u0109iuj kvar samtempe aktivis. Neniu sismologo anta\u016dvidis tion. Pro         tiu grandskaleco \u0109iuj orientaj kaj nordaj gubernioj, de Tokio al         Aomori, ricevis dama\u011don. E\u0109 en mia gubernio unu virino mortis         pro         falintaj tegoloj.<\/p>\n<li>La 12an de marto<\/li>\n<p>Elliti\u011dinte mi         tuj \u015daltis la televidilon. Mi supozas, ke \u0109iuj TV-stacioj         dumnokte         kaj sen reklamoj elsendis la programon pri la tertremo. Mi         neniam         vidis aliajn programerojn, nek aliajn nova\u0135ojn.<br \/>\nLa unua bildo,         kiun mi rigardis, estis tiu de la urbo Rikuzen-Takada kun la         lo\u011dantaro de 28000. En la bildo nenio restas krom kelkaj grandaj         betonaj konstrua\u0135oj. La pejza\u011do estas kvaza\u016d la bildoj de         Hiro\u015dima         kaj Nagasaki post la eksplodo de la atombombo en 1945. La urbo         estis         gardata per \u00a0kelkmetrojn alta digo, sed la ondego facile superis         \u011din kaj detruis la tuta urbon.<br \/>\nSekvis aliaj bildoj, en kiuj         simile montri\u011dis detruitaj urbetoj kaj vila\u011doj; \u0109ar la\u016d la bordo         de tiu regiono frontanta al la Pacifika Oceano estas malgrandaj         golfoj, kutime tre sekuraj kontra\u016d tajfunoj, sed cunamo facile         viktimigi tiujn vila\u011dojn kaj havenojn, \u0109ar \u011dia ondego         koncentri\u011das         pli kaj pli, farante pli kaj pli grandan ondon al la profundo.<br \/>\nAperas         bildoj de izolitaj konstrua\u0135oj \u0109irka\u016ditaj de restanta marakvo,         sur         kies tegmento estas la literoj de SOS, bildoj de elreli\u011dintaj         kaj         falintaj vagonoj kaj maltrankvilaj mienoj de rifu\u011dintoj.<br \/>\nPost la         tagman\u011do mi eliris. Hodia\u016d estas sabato, do kutime mi vidas         multajn         biciklistojn sur la biciklista vojo, sed hodia\u016d neniun. \u015dajnas         al         mi, ke la tuta kvartalo funebras.<br \/>\nMi telefonis al esperantistoj en         la urboj Sendai kaj Huku\u015dima, kaj mi sukcesis kontakti unu en         Huku\u015dima. \u015di diris: \u201cKiam okazis la tertremo, mi \u0135us finis la         butikumadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvaza\u016d         mi         malsani\u011dus, \u0109ar mia korpo tiom \u015danceli\u011dis. Via telefonvoko estas         la unua post la tertremo.\u201d<br \/>\nPosttagmeze venis terura nova\u0135o: oni         eligis aeron enhavantan nuklea\u0135on el la centralo de Huku\u015dima.         Mankis akvo por malvarmigi la nuklean centron, kaj la premo de         la         aero en la ujo estis tiel alta, ke \u011di povos detrui la ujon mem.         Por         eviti tion, oni ellasis la aeron por malaltigi la premon. La         aero         konsistas el 90-oble pli densa nuklea\u0135o ol la normala. Mi ofte         diris         al miaj studentoj, ke \u015dajne Japanio prosperas, sed se okazus         grava         akcidento de nuklea centralo, tia prospero momente malaperus.         Tiu         timo, kiun mi jam longe havis, povos fine efektivi\u011di.<br \/>\nJe la 3a         kaj 36 minutoj okazis eksplodo en la unua nuklea centralo de         Huku\u015dima, kaj la registaro klarigis, ke en \u011di okazis solvi\u011do de         la         nuklea bastono en la mezo de la centralo. Evakua zono         pligrandi\u011dis         \u011dis la 20 kilometroj radiuse. En la televida bildo tiu centralo         estas kvaza\u016d skeleto kaj la supra parto de la konstrua\u0135o estas         malaperinta. Nuklea\u0135o povas rapide disvasti\u011di, do la dan\u011dero         povos         veni ne nur al la lo\u011dantoj \u0109irka\u016d la centralo, sed anka\u016d al \u0109iuj         japanoj, kaj e\u0109 al koreoj, \u0109inoj kaj tajvanoj.<br \/>\nJe la 5a horo la         nombro de mortintoj kaj malaperintoj estis 1600.<br \/>\nLa registaro         petas, ke \u0109iuj mal\u015dparu elektron, \u0109ar multaj elektraj centraloj         estis difektitaj kaj manko de elektro estas anta\u016dvidata. En         multaj         nordaj gubernioj elektro haltis kaj oni vivas en mallumo.<\/p>\n<li>La         13an de marto<\/li>\n<p>Mi elliti\u011dis je la 7a kaj tuj \u015daltis la         televidilon. Mi tre timis la malboni\u011don de la funkcio de la         nukleaj         centraloj. Jam en la lasta vespero, okaze de la eksplodo de la         kovrila domego de la unua centralo, 150 homoj estis surver\u015ditaj         per         eli\u011dinta nuklea gaso. La registaro diras, ke tiu kovrilo estas         simpla kovrilo kaj ne rilatas al la grava akcidento, sed \u0109u tio         estas vero?<br \/>\nTelevido diris, ke anka\u016d en la tria centralo ekestis         malbonordo pri la malvarmigo. Je la 9:08 por malvarmigi la         fornon oni         komencis enver\u015di akvon \u0109irka\u016d \u011di, sed tio ne glate iris, do oni         anta\u016dvidas la eblecon de eksplodo same kiel en la unua centralo.<br \/>\nLa         registaro diris, ke ankora\u016d ne ekzistas rimedoj por haltigi la         fornojn, kaj ke 70-80 mil lo\u011dantoj \u0109irka\u016d la centraloj devos         evakuii.<\/p>\n<p>Tagmeze venis telefono el mia amiko en Hokongo, kiu         planas viziti min la 23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj         rekomendas, ke li ne iru al Japanio pro la nukleaj akcidentoj.         En         televido oni raportis, ke en Europo en multaj \u0135urnaloj tiuj         akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava         nova\u0135o.<br \/>\nPosttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo         Morioka en la gubernio Iuate, kaj sukcesis kontakti \u015din. \u015di         diris,         ke \u0135us elektro kaj telefono ekfunkciis kaj mia telefonvoko estas         la         unua. \u015di diris, ke \u015di spertis nekutime teruran tertremon la 9an,         du         tagojn anta\u016de, kaj sentis, ke io ne ordinara okazos.<\/p>\n<p>Vespere         la registaro klarigis jenajn aferojn:<br \/>\n1. La grandeco de tiu         tertremo estis magnitudo 9,0 la\u016d la rekalkulo de la forteco. Jen         estis la plej fortaj tertremoj de la 1950-aj jaroj:<br \/>\n1952 Kam\u0109atko         9,0<br \/>\n1957 Aleutoj 9,0<br \/>\n1960 \u0108ilio 9,4<br \/>\n1964 Alasko 9,4<br \/>\n2004         Indonezio 9,0<br \/>\n2011 Japanio 9,0<br \/>\n\u0108i-foja tertremo estis ka\u016dzita         per la movo de la tavolego 500 kilometrojn longa kaj 200         kilometrojn         vasta, kaj da\u016dris pli ol 5 minutoj.<\/p>\n<p>2. Dama\u011doj konataj \u011dis         la vespero:<br \/>\nMortintoj: 1049<br \/>\nMalaperintoj: pli ol         1000<br \/>\nMalaperintaj vila\u011d(et)oj: pli ol 10<br \/>\nFrakasitaj         domoj: 5700<br \/>\nRifu\u011dintoj: 310 mil en 1892 rifu\u011dejoj<\/p>\n<p>La         policestro de la gubernio Mija\u011di esprimis sian anta\u016dvidon, ke         nur         en lia gubernio mortintoj superos 10 mil. Li povas esti prava.         En la         urbo Minami-Sanriku 10000 el 17000 lo\u011dantoj malaperis. En tiu         urbo         la du-eta\u011da urbodomo tute malaperis kaj la 4-eta\u011da betona         hospitalo         estis inundita \u011dis la kvara eta\u011do. En la urbo Rikuzen-Takada         15000         el 23000 lo\u011dantoj malaperis kaj 5000 domoj estis tute         frakasitaj.         Certe estas aliaj vila\u011detoj la\u016d tiu marbordo, kiujn oni ankora\u016d         ne         povas kontakti, kaj tie estas senhelpaj viktimoj.<br \/>\nAl tiuj         rifu\u011dintoj mankas benzino, petrolo, elektro, gaso, akvo,         kovriloj,         medikamentoj kaj man\u011da\u0135oj. La surteraj vojoj estas blokitaj per         betonaj kaj lignaj ruba\u0135egoj, do oni planas transporti la         necesa\u0135ojn         de la maro, helpe de la japana defendkorpuso kaj e\u0109 de la usona         aviadil\u015dipo Donald Regan kaj aliaj milit\u015dipoj.<\/p>\n<p>3. Manko de         elektro<br \/>\nNe nur en la dama\u011ditaj regionoj sed anka\u016d en aliaj         gubernioj \u0109irka\u016d Tokio mankos elektro, \u0109ar multaj elektraj         centraloj estas dama\u011ditaj. Por konkeri tiun malfacilon la         registaro         instrukciis al la Elektro Kompanio Tokio, ke \u011di liveru elektron         vice         de unu distrikto al la alia, kaj al kompanioj kaj la popolanoj,         ke         ili \u015dparu elektron.<\/p>\n<p>Vespere la \u0109efministro Kan aperis en         televido kaj esprimis sian kondolencon kaj kompaton kaj petis         kunlaboron de la tuta popolo, apelaciante: \u201cJapanio povas certe         venki tiun malfacilegon!\u201d<\/p>\n<li>La 14an de marto<\/li>\n<p>Mi         elliti\u011dis je la 7a horo. Televido raportis, ke okazas kaoso en         \u0109iuj         stacidomoj, \u0109ar la elektro kompanio Tokio estis anoncinta         malmultigon de elektro-liverado lastan vesperon kaj la\u016d tiu         anonco         trajnkompanioj malmultigis a\u016d \u0109esis la servojn. Homoj ne estis         sufi\u0109e informitaj pri tio kaj \u0109e la stacidomo unuan fojon sciis         la         situacion. Anka\u016d en mia gubernio (100 kilometrojn fore de Tokio)         oni         \u0109esis \u0109iujn trajnservojn. Eble pro tiu influo lakto ne estis         liverita al mia hejmo.<br \/>\nJe 7:16, je 10:02, je 12:10, je 3:12 kaj je         3:52 okazis tertremoj, iuj okazis la\u016d la maro, iuj okazis en la         montaro. \u015cajnas al mi, ke la tuta japana insularo eltenas         doloregon         post la granda operacio, nome la grandega tertremo.<\/p>\n<p>Kio okazis         al la nuklea centralo? Trovi\u011das 4 malnovaj nukleaj fornoj. La         kovrila domo de la unua forno jam malaperis pro la hidrogena         eksplodo. Nun la tria forno estis en la sama stato. Oni enver\u015das         marakvon por malvarmigi la fornon, sed ial ne sukcesas plenigi         la         ujon per akvo.<br \/>\nLa\u016d la klarigo de sciencistoj, la nivelo de la         kvanto de dis\u0135etita radioaktiveco estas malalta jene:<br \/>\n1000         mikro-Sievert: la kvanto da radioaktiveco, en kiu homoj povas         vivi         unu jaron senprobleme.<br \/>\n1557 mikro-Sievert: la kvanto, kiun la unua         forno de Huku\u015dima dis\u0135etis \u0109i-foje.<br \/>\n2400 mikro-Sievert: la         kvanto, kiun homoj estas nature eksponataj dum unu jaro.<br \/>\n4000         mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj ricevas dum la         radiografiado.<br \/>\n100000 mikro-Sievert: homoj suferas pro akuta         radioaktiva malsano kiel vomado.<br \/>\n200000 mikro-Sievert: homoj povas         morti.<\/p>\n<p>Je 11:01 eksplodo okazis en la kovrila domo de la tria         forno kaj la forno nudi\u011dis. La registaro ordonis, ke homoj en la         radiuso de 20 kilometroj de la centralo sin fermu en la domo.         Por         gardi sin kontra\u016d radioaktiveco oni devas kovri la bu\u015don per         masko,         demeti vesta\u0135ojn anta\u016d ol eniri domon kaj eviti man\u011di         malpurigitajn man\u011da\u0135ojn. Tio estas tre simpla kaj primitiva same         kiel eviti polenalergion a\u016d gripon!<br \/>\nMi rememoras la vortojn de         jam forpasinta d-ro Takagi \u0135inzaburoo, sciencisto pri nukleo kaj         aktivisto kontra\u016d nukleaj centraloj, kiujn li diris al mi, kiam         mi         ekiros al la UK en Varsovio en 1987. Li rekomendis, ke mi ne iru         al         Pollando, \u0109ar tie estas plena de radioaktiveco el \u0108ernobil. Li         aldonis, ke se mi iros, mi a\u0109etu \u0109okoladon por li, \u0109ar en         \u0109okolado         multe akumuli\u011das radioaktiveco kaj per \u011di li povos analizi la         situacion. Malgra\u016d lia rekomendo mi partoprenis en la UK, do mi         kaj         aliaj 6000 partoprenantoj jam sufi\u0109e enspiris bongustan         radioaktivecon tiutempe. Sed mi vivas \u011dis nun, do ni ne timu         radioaktivecon, des malpli la malmultan kvanton el\u0135etitan el tiu         forno! Krome la registaro garantias al ni la sekurecon,         klarigante,         ke oni ne trovis ion nenormalan en la aero el\u0135etita el tiuj         fornoj.         Kredu \u011din, la popolanoj!<\/p>\n<p>Vespere ni kuris al la najbara         vendejo por a\u0109eti kandelon, \u0109ar la elektra kompanio Tokio         anoncis,         ke \u011di povos haltigi liveradon de elektro en mia urbo de la 17a         \u011dis         la 19a. En la vendejo jam preska\u016d el\u0109erpi\u011dis kandeloj kaj         po\u015dlampoj, kaj mi povis a\u0109eti nur iom da vaksaj kandeloj. Tamen         tio         tute ne gravas, \u0109ar mi kaj mia edzino plurfoje voja\u011dis al         Nepalo,         kie regule kaj ofte okazas paneo de elektro kaj ni jam spertis         multajn senlumajn noktojn. Tamen feli\u0109e mia urbo estis ial         ekskludita kaj ni havis luman vesperon.<\/p>\n<p>La\u016d Televido jen         estas la nuna situacio pri la urboj kaj vila\u011doj dama\u011ditaj de la         tertremo, pri la socio kaj pri ekonomio:<br \/>\n1. Mortintoj:         1834<br \/>\n2. Malaperintoj: 15000<br \/>\n3. Rifu\u011dintoj:         450000<br \/>\nInter tiuj rifu\u011dintoj estas multaj malfortuloj. Ili vivas         sen sufi\u0109e da man\u011da\u0135oj kaj akvo en mallumo kaj en malespero. Ili         estas bon\u015dance savitaj, sed atendas ilin manko de \u0109iutaga\u0135oj,         poste certe gripo kaj pli poste senlaboreco.<br \/>\nPro la dama\u011doj kaj         manko de elektro ne funkcias a\u016dtomobil-kompanioj Toyota, Isuzu         kaj         aliaj, elektro-kompanioj Hita\u0109i, NEC kaj Fu\u0135icu, kaj kelkaj         magazenegoj de Micuko\u015di, Taka\u015dimaja kaj aliaj. Japanaj akcioj         estas         vendataj kaj nur en mateno la prezo malalti\u011dis je pli ol 500         enoj.<\/p>\n<p>En Japanio trovi\u011das \u0109irka\u016d 60 nukleaj fornoj. La         konstruadojn iniciatis tiama Liberala Demokratia Partio, la         kapitalista mondo kaj elektro-kompanioj, \u0109iam mensoge insistante         la         sekurecon kaj frapante la vangojn de kontra\u016dantoj per faskoj da         bankbiletoj. Japanio estas vulkana lando kaj situas sur la         granda         nesto de tertremoj, do estas tute klare, ke konstrui nukleajn         centralojn en tiu insularo estas dan\u011derege, sed mono regas la         mondon. Por profiti, ili faras \u0109ion, kaj la rezulto venis         hodia\u016d.<\/p>\n<p>Mi longe opinias, ke Japanio ekspluatu sunenergion         anstata\u016d atom-energio. Japanio havas sufi\u0109e altan teknologion         por         tio, kaj se ni sukcesos tion, ni povos gvidi la tutan mondon en         tiu         kampo. Tamen la industria mondo ne havis tiun perspektivon kaj         direktis sin al mono, kiu vidi\u011dis \u011duste anta\u016d iliaj okuloj. Mi         deziras, ke Japanio nuligu \u0109iujn nukleajn centralojn kaj direktu         sin         al pli sana energio. Dume ni havos malfacilon, sed tiu direkto         vere         garantios feli\u0109on al \u0109iuj popolanoj kaj al la mondo.<\/p>\n<p>Fine mi         dankas al la mondo, kiu sendas savotrupojn kaj proponas la         helpon al         Japanio. \u011dis nun helpas nin trupoj el Koreio, Singapuro,         Meksiko,         \u0108inio, Germanio, Usono, Svislando, Novzelando, A\u016dstralio,         Tajvano,         Britio, balda\u016d Francio kaj Rusio.<br \/>\nMi esperas, ke morga\u016d mi povos         raporti pli optimisme.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La 11an de marto 2011 Je la 14a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011 okazis la plej granda tertremo en nia historio. Kiam \u011di okazis, mi estis en la najbara po\u015dtoficejo por&#46;&#46;&#46;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"_jetpack_newsletter_access":"","_jetpack_dont_email_post_to_subs":false,"_jetpack_newsletter_tier_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paywalled_content":false,"_jetpack_memberships_contains_paid_content":false,"footnotes":"","jetpack_post_was_ever_published":false},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-725","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-senza-categoria"],"jetpack_featured_media_url":"","jetpack_sharing_enabled":true,"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/725","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=725"}],"version-history":[{"count":6,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/725\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":727,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/725\/revisions\/727"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=725"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=725"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=725"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}