{"id":941,"date":"2012-05-08T10:34:52","date_gmt":"2012-05-08T08:34:52","guid":{"rendered":"http:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=941"},"modified":"2012-05-08T10:34:52","modified_gmt":"2012-05-08T08:34:52","slug":"kanti-la-europan-himnon-en-esperanto","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=941","title":{"rendered":"KANTI LA E\u016cROPAN HIMNON EN ESPERANTO"},"content":{"rendered":"<p style=\"margin-bottom: 0cm\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: x-large;\">Civitana iniciato de EEU: Rekomendo kanti<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: x-large;\">la e\u016dropan himnon en Esperanto<\/span><span style=\"font-size: x-small;\">.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Gravas substreki ke temas pri \u201crekomendo\u201d, kiu lasos \u0109iujn civitanojn liberaj akcepti a\u016d malakcepti \u011din. Tio gravas politike, \u0109ar neniu povus akuzi ke ni \u201ctrudas\u201d ion. Ni faras nur proponon, kaj iu ajn grupo de 7 EU-civitanoj, kondi\u0109e ke ili lo\u011das en 7 malsamaj EU-landoj, rajtas fari tion. Aliflanke, \u011di ne estas io negrava, \u0109ar la\u016d EU-juro \u201crekomendo\u201d de EU estas anka\u016d \u201cjura akto\u201d.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"font-size: xx-large;\">K<\/span>omence de aprilo 2012 komenci\u011dis tute nova \u0109apitro en la historio de EU \u2013 eblo por civitanoj influi rekte la politikajn decidojn de la 27-landa EU de pli ol 500 milionoj da homoj. La Traktato de Lisbono, kiu ekfunkciis decembre 2009, donis rajton al 1 miliono da civitanoj, kiuj lo\u011das en almena\u016d 7 EU-landoj, prezenti proponon por pliefikigi la funkciadon de la EU-Traktatoj, kondi\u0109e ke \u011di estos ene de la kompetentecoj kiujn donas la EU-Traktatoj al la E\u016dropa Komisiono.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><a name=\"more-897\"><\/a><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">Post longa prilaborado en la E\u016dropa Parlamento, en la Komisiono kaj la Konsilio, tiu nova rajto de civitanoj ekfunkciis la 1-an de aprilo 2012.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">Tiun daton, 50 minutojn post la noktomezo, EEU faris sian proponon, ke:<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\u201c<span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">EU rekomendu la kantadon de la e\u016dropa himno en la ne\u016dtrala lingvo Esperanto, la\u016d la \u0109i-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membro\u015dtatoj<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga E\u016dropo.\u201d<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">La celoj de tiu \u0109i civitana iniciato estas:<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">1) helpi plifortigi komunan e\u016dropan identecon harmonie kun naciaj, regionaj kaj aliaj identecoj, kaj tiel pliefikigi EU por civitanoj;<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">2) pligrandigi la partoprenon de la civitanoj en e\u016dropa integri\u011do;<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">3) helpi atingi (1) kaj (2) per vortoj de ne\u016dtrala, tut-e\u016dropa lingvo por ebligi al civitanoj kanti kune;<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">4) sekurigi la samecon de respekto por \u0109iuj e\u016dropaj lingvoj;<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">5) rekonfirmi kaj reekvilibrigi la du elementojn de la moto de EU, \u201cunui\u011do en diverseco\u201d, por certigi ke oni ne tro substreku diversecon, nek maltro substreku unui\u011don.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">Strikte teknike ne estas EEU kiu faras la proponon, \u0109ar organiza\u0135o ne rajtas fari proponon \u2013 nur civitanoj. Sed organiza\u0135o povas subteni, kaj la propono bezonos la fortan subtenon de EEU kaj de \u0109iuj landaj asocioj de UEA en la 27 EU-landoj. Inter la 7-membra komitato de subtenantoj, kiuj devas la\u016d la reguloj lo\u011di en 7 malsamaj EU-landoj, estas la Nobelpremiito profesoro Reinhard Selten el Germanio, kaj la konata politikisto Marco Pannella el Italio. La aliaj membroj de la komitato estas Angela Tellier el Britio (substituito de kontaktpersono por la Komisiono), Sean O Riain (kontakthomo por la Komisiono), Georgo Handzlik el Pollando, Aleks Kadar<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">el Francio kaj Jesus Miguel Garcia Iturrioz el Hispanio. \u0108ar estas limo de 7 homoj por fari subtenan komitaton, la estraro de EEU decidis ke pli sa\u011das havi 1 lo\u011danton en \u0109iu el la 6 pli grandaj EU-landoj, \u0109ar ili kune havas \u0109irka\u016d 340 milionojn da lo\u011dantoj, kaj Sean O Riain, kiu lo\u011das en Bruselo, por kunordigi la laboron.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">La tekston de la tradicia e\u016dropa himno de EEU, la\u016d la vortoj de la anta\u016da prezidanto de EEU, Umberto Broccatelli el Italio, oni povas a\u016dskulti \u0109e <\/span><\/span><em><a href=\"http:\/\/www.europo.eu\/eo\/euhropahimno\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">www.europo.eu\/eo\/euhropahimno<\/span><\/span><\/a><\/em><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">, kie estas tradukoj al \u0109iuj 23 oficialaj lingvoj de EU, al la kroata kaj al pluraj regionaj, minoritataj kaj mondaj lingvoj (la \u0109ina, araba, rusa, japana, hindia, bengala, indonezia).<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">Aliaj tradukoj bonvenas, sed jam disponi 39 tradukojn el tiom da mondopartoj emas impresi ne-esperantistojn.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">La E\u016dropa Komisiono havas du monatojn, precize \u011dis la 31-a de majo, por decidi \u0109u \u011di akceptos registri la proponon. Se la Komisiono akceptos ke la propono fakte helpas la funkciadon de la EU-Traktatoj, kaj ke fari tian proponon estas ene de la povoj de la Komisiono, oni povos komenci la kolektadon de 1 miliono da subskriboj en la 27 EU-landoj, por ebligi al la E\u016dropa Komisiono politike konsideri tian le\u011dan proponon. Estos precize unu jaro por kolekti la subskribojn. E\u0109 se estas unu miliono da subskriboj, la Komisiono ne estas devigita akcepti proponon, sed \u011di ja estas devigita serioze konsideri \u011din, kaj se \u011di rifuzas proponon, la Komisiono devos publikigi la kialojn por tiu rifuzo. Gravas substreki ke oni povos subskribi rete, kaj mi anta\u016dvidas ke tiel ni arigos la plimulton de la subskriboj.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">Se la Komisiono registros la proponon, mi \u015datus alvoki \u0109iujn landajn asociojn de UEA en la EU-landoj, kaj fakte \u0109iujn membrojn de la landaj asocioj, plenenergie subteni \u0109i tiun iniciaton, ke ni vere sukcesu kolekti unu milionon da subskriboj. Ne temas pri e\u016dropistoj kaj tutmondistoj: temas pri \u015danco fari grandegan anta\u016denpa\u015don por Esperanto en unu grava parto de la mondo. Tia sukceso en E\u016dropo forte kura\u011digos la esperantistojn en aliaj mondopartoj, ekzemple en \u0108inio, Japanio kaj Brazilo, progresigi Esperanton en tiuj mondopartoj. Zamenhof klare kaj sa\u011de skribis ke sukceso venos \u201cpa\u015don post pa\u015do, post longa laboro\u201d.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">La gazetaran komunikon oni povas legi jam en multaj lingvoj \u0109e <\/span><\/span><em><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">www.europo.eu\/eo\/gazetaraj-informoj<\/span><\/span><\/em><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">. <\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi dankegas al \u0109iuj helpantoj kaj kunlaborantoj. Ni esperu sukceson! Sed e\u0109 pli grave, ni laboru por sukceso!<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><strong><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">Sean O Riain<\/span><\/span><\/strong><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><strong><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">(el la revuo \u201cESPERANTO\u201d, n\u00b0 1258 \/ majo 2012)<\/span><\/span><\/strong><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\">\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Civitana iniciato de EEU: Rekomendo kanti la e\u016dropan himnon en Esperanto. Gravas substreki ke temas pri \u201crekomendo\u201d, kiu lasos \u0109iujn civitanojn liberaj akcepti a\u016d malakcepti \u011din. Tio gravas politike, \u0109ar neniu povus akuzi ke&#46;&#46;&#46;<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"_jetpack_newsletter_access":"","_jetpack_dont_email_post_to_subs":false,"_jetpack_newsletter_tier_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paywalled_content":false,"_jetpack_memberships_contains_paid_content":false,"footnotes":"","jetpack_post_was_ever_published":false},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-941","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-senza-categoria"],"jetpack_featured_media_url":"","jetpack_sharing_enabled":true,"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/941","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=941"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/941\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":943,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/941\/revisions\/943"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=941"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=941"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=941"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}