{"id":952,"date":"2012-05-09T09:04:12","date_gmt":"2012-05-09T07:04:12","guid":{"rendered":"http:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=952"},"modified":"2012-05-09T09:18:13","modified_gmt":"2012-05-09T07:18:13","slug":"esperanto-muzeo-en-vieno","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/?p=952","title":{"rendered":"ESPERANTO-MUZEO EN VIENO"},"content":{"rendered":"<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #005322;\"><span style=\"font-family: MyriadPro-Semibold,sans-serif;\"><span style=\"font-size: medium;\">Esperanto prosperas en Vieno: preska\u016d dek mil personoj vizitis la Esperantomuzeon en 2011.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #005322;\"><span style=\"font-family: MyriadPro-Semibold,sans-serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d kelkaj semajnoj disvasti\u011dis en Esperantio la nova\u0135o, ke la Esperantomuzeo de la A\u016dstria Nacia Biblioteko atingis rekordon koncerne la nombron de vizitantoj. Preska\u016d dekmil personoj vidis la ekspozicion en 2011 kaj preska\u016d mil partoprenis fulmokursojn. Pri tio parolis la a\u016dstra \u0135urnalistino prof. Katalin Fetes kun Herbert Mayer, la direktoro de la Esperantomuzeo.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>Sinjoro Mayer, kion vi opinias pri la pozitiva bilanco de la Esperantomuzeo? Kio ka\u016dzas tiun \u0109i grandan interesi\u011don pri Esperanto?<\/strong><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Kompreneble mi \u011dojas, ke nia instituto tiel bone statas. Fakte temas pri vere unika historia fenomeno. Neniam dum la ekzisto de Esperanto informis ne-movada institucio tiel grandskale kaj sukcese pri \u011di. La kialo de tiu \u0109i sukceso certe trovi\u011das en la fakto, ke nia muzeokoncepto celas la vastan publikon. En la fokuso ne trovi\u011das la varbado por Esperanto, sed la prezento de faktoj. Krome la koncepto serioze rilatigas Esperanton kun aliaj fenomenoj: parte lingvaj, parte sociaj, parte historiaj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>Fakte, oni multon lernas pri la historio de Esperanto, kiu e\u0109 inter esperantistoj ne tre bone estas konata.<\/strong><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Jes. Sed ne nur. La vitrinoj montras la historian evoluon. Tiel ni sukcesas ligi Esperanton kun la grandaj historiaj eventoj. Nia lingvo estas montrata firme ligita kun la historio ne nur de E\u016dropo, sed de la tuta mondo. La Esperantomovado estis, en la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, motoro por la kreo de utopioj, kiuj hodia\u016d almena\u016d parte jam reali\u011dis, kiel ekzemple la unui\u011dinta E\u016dropo. Tiu historia dimensio metas Esperanton en pli vastan kadron, en kiu \u011di aperas ne kiel iu kurioza\u0135o, sed kiel serioza afero.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>Mi partoprenis la gvidadon kaj rimarkis, ke la publiko kun granda intereso perceptas tiujn faktojn.<\/strong><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Gravas miaopinie la kontinueco. Historia evoluo ne staras por si mem, sed \u011di kondukas al la nuntempo. Fine de la ekspozicio la vizitantoj povas informi\u011di pri la hodia\u016da Esperanto-vivo, pri la servoj de UEA, pri la propede\u016dtika valoro de la lingvo. Iu esperantisto kritikis kaj proponis meti en la vitrinojn modernajn librojn kaj revuojn en Esperanto. Al tio mi klare kontra\u016ddiras. Elmetado de libroj ne estas muzea koncepto. Ne ekzistas io pli enua ol la afi\u015dado, ke Esperanto aktualas, \u0109ar ekzistas novaj libroj. La homoj oscedante forkurus.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>La komputilaj stacioj kaj vidinstala\u0135oj \u011duste metas Esperanton en modernan kuntekston.<\/strong><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Jes, ne nur en modernan kuntekston, sed en pli vastan. Unue, Esperanto kiel lingva fenomeno ne estas izolita, \u2013 nia Kolekto por Planlingvoj ekzemple havas dokumentojn pri 500 artefaritaj lingvoj \u2013 esprimo de tre grava faceto de la homa lingva kreiveco. Oni ricevas informon pri la artefarita dialekto de Homero, pri la Lingua Ignota de Hildegard de Bingen, pri la Klingona ktp. Alia komputila stacio montras, ke artefariteco ne estas privilegio nur de planlingvoj, sed koncernas anka\u016d la \u201cnaturajn\u201d lingvojn. Pere de la germana kaj la angla estas demonstrate, ke anka\u016d tiel nomataj \u201cnaturaj lingvoj\u201d entenas ne malmulte da artefaritaj elementoj. E\u0109 pli, ke modernaj kulturlingvoj sen lingvoplanado ne povas ekzisti.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>\u0108u tio ne estas iom tro komplika? Kiel reagas al tio la publiko?<\/strong><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Nu, la sekreto estas la plur-nivela perado de scioj. Estas almena\u016d kvar tiaj niveloj. La tuj videbla estas la supra, sufi\u0109e facile alirebla. Per tio estas kaptitaj la vizitantoj. Kaj kiu \u0109e tiu punkto sin \u0135etas al la aventuro de ekkono de nova kontinento, iras \u0109iam pli kaj pli  profunden. Nia muzeo estas tre malgranda, \u011di e\u0109 ne havas 100 m2. Ni esploris kiom longe restas la homoj en \u011di. Avera\u011de oni restas preska\u016d unu horon. Tio estas vere longa tempo. \u011custe la eblo iri \u0109iam pli profunden tenas la homojn katenitaj.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>Kiuj estas la vizitantoj?<\/strong><span style=\"color: #ffffff;\"><span style=\"font-family: Helvetica,sans-serif;\">1257 4)<\/span><\/span><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Kvankam la muzeo prezentas multon nekonatan anka\u016d por esperantistoj, 99% estas neesperantistoj. Inter la neesperantistoj fakte la duono estas el A\u016dstrio, duono el eksterlando. Dume inter la esperantistoj la plimulto venas el eksterlando. Krome ni havas specialan programon por lernejoj: en 2011 partoprenis 870 lernejanoj por-infanajn kaj por-junulajn gvidadojn kaj Esperantofulmokursojn.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>Kiel vi taksas la rolon de la muzeo rilate al varbado por Esperanto? Multaj homoj devus esperantisti\u011di en A\u016dstrio.<\/strong><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Mi ripetas: Varbado ne estas kaj ne povas esti la celo. La celo estas informado. Sed la kromefiko de serioza informado pri Esperanto estas per si mem varbado. Fine de niaj gvidadoj estas observebla stranga fenomeno: se iu el la gvidantoj diras ion kritikan pri Esperanto, tuj la gvidata grupo donas la \u011dustan respondon kaj defendas nian lingvon. Tio estas la rekta efiko de nia muzeo: vidi Esperanton pozitive! Atingi tion estas nia celo. Sed tio ne signifas, ke la homoj fari\u011dos esperantistoj. Estus tro naive kredi tion. Eble inter mil estas unu, kiu eklernas. Inter tiuj, kiuj eklernas, ne \u0109iuj aperas en la Esperanto-movado.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Tamen ne forgesu, ke tiuj junaj homoj, kiuj hodia\u016d partoprenas niajn gvidadojn kaj fulmokursojn, morga\u016d sidos en decidpovaj postenoj. Se iu aktivulo tiam venoskaj proponos iun Esperanto-projekton, la pordoj estos malfermitaj. La efiko certeestas longda\u016dra. Ekzemple en la lastaj dek jaroj neniu \u0135urnalisto en A\u016dstrio skribis negative pri la Esperantomuzeo. Tio honoras anka\u016d nian lingvon.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>Por konkludi, \u0109u vi havas iun mesa\u011don por la esperantistoj?<\/strong><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">En iu kanzono Claude Piron parolas pri la <span style=\"font-family: Times-Roman,serif;\">\u201c<\/span>argument-bombard<span style=\"font-family: Times-Roman,serif;\">\u2019\u201d<\/span>, kiun lan\u0109as la esperantistoj kontra\u016d <span style=\"font-family: Times-Roman,serif;\">\u201c<\/span>nekulpaj<span style=\"font-family: Times-Roman,serif;\">\u201d <\/span>homoj. La\u016d nia sperto, ni ne trotaksu la efikon de la argumentado, e\u0109 se oni havas pozitivajn argumentojn. Mi faris eksperimenton. Dum unu gvidado mi enplektis tutan aron da argumentoj por Esperanto. La rezulto: la gvidatoj komencis kontra\u016dargumenti. Normale mi ne tiel faras. Mi ne argumentas, mi prezentas. En tiu kazo la homoj mem komencas argumenti por Esperanto. Ili fine diras tion, kion mi mem volus diri favore al la lingvo.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\">\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>Do, via opinio estas, ke esperantistoj ne argumentu en la varbado?<\/strong><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Regular,serif;\"><span style=\"font-size: small;\">Ne, la afero ne estas tiel simpla. Ja la esperantistoj havas tre bonajn argumentojn, kiujn oni devas anka\u016d prezenti. Sed ili ne trotaksu la efikon de racia argumentado. Plej grave: oni evitu \u0109iun impreson de fanatikeco.<\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\" align=\"LEFT\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-family: WarnockPro-Bold,serif;\"><span style=\"font-size: small;\"><strong>(El la revuo ESPERANTO \u2013 majo 2012)<\/strong><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm\">\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Esperanto prosperas en Vieno: preska\u016d dek mil personoj vizitis la Esperantomuzeon en 2011. Anta\u016d kelkaj semajnoj disvasti\u011dis en Esperantio la nova\u0135o, ke la Esperantomuzeo de la A\u016dstria Nacia Biblioteko atingis rekordon koncerne la nombron&#46;&#46;&#46;<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"_jetpack_newsletter_access":"","_jetpack_dont_email_post_to_subs":false,"_jetpack_newsletter_tier_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paywalled_content":false,"_jetpack_hide_featured_image":false,"_jetpack_featured_image_duplicate_dismissed":0,"_jetpack_feature_clip_id":0,"_jetpack_memberships_contains_paid_content":false,"footnotes":"","jetpack_post_was_ever_published":false},"categories":[11,1],"tags":[],"class_list":["post-952","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-articoli","category-senza-categoria"],"jetpack_sharing_enabled":true,"jetpack_featured_media_url":"","_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/952","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=952"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/952\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":954,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/952\/revisions\/954"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=952"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=952"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.torino.it\/wp\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=952"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}