Z-festo 2015 (12-13 Dec.)

En la mezo de decembro, kiel ĉiujare, ĉe nia torina E-klubo okazos nia datrevena festo pri la naskiĝtago de Zamenhof. Jen la ĉi-jara riĉega programo:

Programo de la Zamenhof-Festo 2015

Sabaton la 12-an de Decembro

(SALONO KINEJO POLI)

Horo 17,30
Oficiala starto

  • Bonveniga aperitivo
  • Malferma bonvenigo fare de la Prezidanto de TEC
  • Saluto de la Ŝamberianoj kaj aliaj eksterlandanoj
  • 1a Muzik-literatura Interludo fare de la duo “Evocare
  • Festparolado de Stefan Keller (Svislando), estrarano de UEA
    Antaŭen por realigi la Zamenhofan revon!
  • Disdono de la atestoj al la lernintoj de 1-a kaj 2-a gradaj kursoj
  • 2a muzik-literatura interludo fare de la duo “Evocare
  • Fermo kaj Himno.

(TRANSIRO AL LA SALONO GANDHI EN LA KORTO)
Horo 19,30
Bufedo kun vinoj, ŝaŭmvino kaj antaŭkristnaska panetono

(REVENO AL LA KINEJO POLI)
Horo 21,00
Koncerto de Grazia Barboni: kantoj de De André en Esperanto


Dimanĉon la 13-an de Decembro

Horo 9,30
Vizito de la urbocentro per parto de pacitinero (kadre de la eŭropa projekto Discoverpeace).

Horo 13,00
Adiaŭa tagmanĝo kun geamikoj el Francio kaj aliaj landoj.

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi