Konkurso Pennazio 2008 – Unua premio

Eksterordinara renkontiĝo…dum bruas silento

(Pierisa Cavallero)

Marto 1975 estas praepoko por la plej parto de niaj gejunuloj, tamen unu el miaj eksterordinaraj renkontiĝoj okazis guste tiam…

Mi estas freŝa edzino kaj kun mia freŝa edzo Freejohn decidas vojaĝi al Tunizio…Ni veturas al Romo, kie nia bona amiko Bornagain, akompaninte nin al flughaveno, enmanigas al ni nomon kaj adreson de iu tuniziano loĝanta iom fore… nome en la sudokcidenta parto de la lando, ĝuste meze de iu izolita oazo en la salita dezerto Chott-el-djerid.

Ne multe oni scias pri li, nur ke lia nomo estas Abderrhaman, ke li lernis Esperanton de iu franca strangulo, perdiĝinta en la dezerta strato numero dekses post longa biciklado…Kaj ke li, verŝajne, estas la nura tunizia esperantisto.

Ni enaviadiliĝas kaj post nur kvarono da horo ni albatiĝas al ŝtorma vetero: angorigaj skuegoj kaj tremoj pensigas nin ke nia fluganta maŝino surfokuras tra la nuboj…Homoj panikas kaj la stevardinoj penas trankviligi ilin… Verdire, nek mi, nek Freejohn montras ian malkvietecon: ni junas, ni enamiĝintas…ni vivas en alia mondo.

Finfine ni alteriĝas en Tunizon, sub plumba ĉielo kaj pluvo torenta; alvenas aŭtobuso por nin konduki al Hammamet, kie hotelo El Bousten bonvenigas nin.

Ĉambristo Malek akompanas nin al blanka pavilono kun eta ĝardeno: nia restadejo dum du semajnoj!

Malek tuj demandas al ni ĉu, hazarde, ni posedas svisan tranĉileton multfunkcian…Freejohn montras sian ruĝan, kiu tuj enmigras al ties manoj…

Iun tagon la ĉambristo demandas ĉu ni, hazarde, havas kelkajn milonojn da dinaro…ĝuste por ia telefonalvoko…Ni ne havas monerojn kaj…la postan nokton ni dormas en du unuopaj litoj…

Se ni havas kromajn milonojn da dinaro, tiam li aranĝos por ni unu grandan liton…

Sed ni junas, ni enamiĝintas…ni vivas en alia mondo.

Ni kontaktiĝas kun Abderrhaman kaj invitas lin atingi Hammamet; ni proponas al li esti nia gasto en nia sama hotelo. Li respondas ke ne eblas al li moviĝi: li estas flegisto kaj ne povas foresti dum tiu periodo, ĉar estas tempo de vakcinado por infanoj. Male li estos tre ĝoja se ni gastos ĉe li: tiel finfine li havos la eblecon paroli Esperanton! Kaj ni povos koni specialan parton de oaza pejzaĝo.

Ni decidas, post longa pripensado, alfronti tiun vojaĝon aventuran: la vilaĝo en la oazo ne estas facile atingebla, sed ni junas…ni enamiĝintas kaj tute ne konscias pri la maloportunaĵoj venontaj….

Ne multe mi rememoras pri la unua parto de la aventuro ĉar, verŝajne, ne tro strange ĝi disvolviĝis…

Pri la dua parto, nome el Sfax – Gafsa – Tozeur, mi havas sufiĉe buntan memoron…

Trajneto je etŝpura trako tute meze de la salita dezerto veturigas nin dum dektri horoj…Niaj kunveturantoj estas precipe kamparanoj de la oazo kun grandaj kokokaĝoj plenplenaj de protestantaj kortobestoj…ege grandaj korboj kun daktiloj kaj ĉiuspeca terakotaro kuŝas inter niaj piedoj…

De tempo al tempo, dum la trajnaj haltoj, iuj kuiras sur fornetoj tre malhelan teon, boligas kaj boligas longe ĝin kun sukero. Iu tre afabla sinjoro proponas al ni trinki kun li glason da tiu bolanta likvaĵo. Fine ni akceptas kaj donas al li niajn kuketojn: li benas nin kaj ni amikiĝas.

Okazas, dum la vojaĝo, ke oni devas eltrajniĝi ĉar la forta vento kovris la relojn per sabla tavolo kaj oni devas per ŝoveliloj elfosigi ilin. La akurateco de la trajneto dependas do ankaŭ de la nombro de la volontulaj elfosigantoj…

La trian parton, nome el Tozeur al Zaouit, ni traveturas per malnova astma aŭtobuso…la ŝoforo elveturigas nin meze de verŝajna strato numero dekses, tiu sama kiu kondukis tien la francan strangan biciklanton…

Estas varma marta mateno, la ĉielo eksterordinare bluas, suno ŝajnigas diamantoj la salerojn en la ora sablo… ni solas en tiu dezerto.

Tre fore vidiĝas knabeto kiu krias al ni ion, eble berbere…Li kuras ien kaj revenas kun junulo biciklanta strange… Strange en la senco ke la biciklo strangas: fakte, temas pri unupedala biciklo! …

Jen Abderrhaman! Meze de la salita dezerto Chott-el-djerid flirtas la verda flago: kiom dolĉas nia lingvo inter senfina sablo kaj eterne blua ĉielo!

La emocio estas granda jen por ni du, junaj eŭropanoj, jen por li, juna oazano.

Komence li ne tro flue parolas esperanton…ni interhelpas per la franca lingvo… li invitas nin al sia propra dometo: li loĝas tute sola, ĝuste antaŭ la aŭtobusa haltejo.

Li posedas veran domon, kio ne oftas tie, kun korto kaj ĝardeno ĉirkaŭita de sufiĉe alta muro; meze de la korto estas fontano. Li cedas al ni sian liton, ĉar ni estas eksterordinaraj gastoj! Ni iom hontas pro tio, sed tiu estas la sankta leĝo de la gastamo. Krome, ni venas el tiom malproksime por paroli esperante kun li!

Li rakontas pri sia esperantistiĝo…Unue li intencis lerni la italan lingvon, sed tiu franca biciklanto diris al li .”Se vi lernas la italan vi parolos nur kun italoj…se vi lernas esperanton vi parolos kun la tuta mondo”…

Ni konatiĝas kun lia pitoreska familio: lia sufiĉe maljuna patro bonvenigas nin nome de ĉiuj.

Lia juna patrino akceptas nin kun multnombra infanaro ĉirkaŭ ŝi…Ĉiuj volas paroli al ni…demandas ĉion…palpas nin… Virinoj miras pri miaj haroj helaj kaj ege mallongaj…Li tradukas por ni. Ni ne komprenas ĉu ili parolas arabe aŭ berbere…ni sentas nin terure malkleraj…bonŝance esperanto solvas niajn problemojn: vere ni estas vivantaj magiajn momentojn.

La domo aspektas berbere, la kostumoj ankaŭ: la plej aĝa fratino, Yasmina, pistas kafgrajnojn en poto, alia fratino, Samira, boligas teon kun sukero. La varmegaj trinkaĵoj bongustas, la etoso estas ĉarme familia…

Dumnokte palpeblas tiom profunda silento, ke por ni malfacilas ekdormi…

Dum nia tritaga restado tie, Yasmina portas al la nova domo de Abderrhaman, ekster la vilaĝo, grandan pelvon plenplenan de kuskuso, ŝi atendas ĉe angulo ke ni manĝu, poste ŝi forportas tion kio restas de la manĝaĵo, por siaj familianoj.

Neniam mi forgesos ŝiajn grandajn malhelajn okulojn, kontrastantajn kun la blanka fulardo sur ŝia kapo…Ŝia rideto sincera memorigas infanan naivecon.

Hazarde, nia restado tie koincidas kun ia nuptofesto vilaĝa…Estas granda evento por ĉiuj kaj mi, kiel virino, rajtas eniri la tendon de la novedzino. Nekredebla nombro da virinoj preparas ŝin: iu artistino pentras simbolajn desegnaĵojn sur ŝiaj manoj kaj piedoj per henao, aliaj lavas, parfumas kaj kombas ŝin. Surstrate vera procesio de

viroj portantaj sur la ŝultroj korbojn plenplenajn je vestaĵoj, ŝuoj, littukoj kaj kovriloj: ĉiuj devas vidi kiom la venonta edzo elspezas por sia amatino kaj la nova komuna domo.

Ni ne ĉeestas la tutan ceremonion kiu, laŭdire, daŭras tagojn…

Ni nur komprenas ke tiuj momentoj estas tre gravaj por la nova familio kaj por la loka socio: el tiu sama nuptofesto naskiĝas novaj enamiĝoj, ne multas fakte la okazoj por renkontiĝoj inter gejunuloj …Morgaŭ jam estos patroj kiuj kontraktos pri novaj geedziĝoj laŭ la berbera tradicio…

Venas la adiaŭa tago: ni restis ĉi-tie nur tri tagojn sed ni travivis ĉion tiom intense ke ties memoro daŭros dum jardekoj…

Post kvar jaroj, en 1979, Abderrahman kuraĝas lasi Zaouit, transpasas la Mediteranean maron…ĉeestas la Lucernan kongreson kaj, revene, li vizitas nin en Torino. Li restas dum unu semajno, ĝuste la mezaŭgusta semajno, kiam la urbo dezertiĝas kaj la klubanoj ferias…

Nur unu alia esperantisto solas en Torino, kvankam la plej eminenta, kiu gastigas lin dumnokte. Dumtage ambaŭ promenas tra la urbo kaj manĝotempe ili estas ĉe ni. Fakte mi ne havas tempon por promenadoj aŭ io alia. ĉar mi devas precipe okupiĝi pri miaj du beboj dum Freejohn laboras la tutan tagon…

Al li, forveturonta, mi demandas kian impreson li ricevis de tiu transmara vojaĝo, ĉu li ŝatis Eŭropon….Responde li diras: “ Ion interesan mi trovis…sed dum ĉi-tiuj tagoj mi renkontis tro da trafiko, tro da bruo, tro da homoj… frenezan vivon vi havas… preferindas mia oazo!”

Rakonto de Lisa Gaggino

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi