La loĝejo kiun proponis al mi la studenta servo de la germana universitato kie mi intencis profundigi mian profesian prepariĝon estis aparte konvena, almenaŭ el financa vidpunkto. Ĝi konsistis en izolita dometo jam en plena kamparo, ĉirkaŭ dek kilometrojn for de la antaŭurbo, sed flanke de trafikoplena provinca vojo. Laŭlonge de la alia vojflanko etendiĝis vasta kverkarbaro. La bushaltejo troviĝis ne malproksime, apud la loko kie flankvojo kondukanta al grupo da farmoj atingis la ŝoseon. Latbarilo kaj kelkaj fruktarboj donis al la dometo hejmecan, eĉ idilian aspekton. En ĝi mi trovis ekipitan kuirejon, dormoĉambron kaj restadĉambron kun taŭga tablo por studi. La hejtadon provizis gisa karbostovo facile uzebla. Ĉio tre plaĉis al mi, denaska urbano. Nete ŝanĝi vivstilon en la horoj kiujn mi pasigos ekter la universitato kaj ĝiaj bibliotekoj estis ja avantaĝo, mi opiniis. Krome la proksima arbaro aparte ravis min kaj la fakto ke la necesejo troviĝis ne en la korpo de la domo mem, sed en masona budo en angulo de la korto ne impresis min negative. Jes, ja, io nova, nepre spertenda por trodorlotita urbano. Krom tio, mi jam alkutimiĝis viziti publikajn duŝejojn dum mia soldatservo en Italio. Do, ĉio feliĉe en ordo.
Iun nokton tamen, kiam la bruon de la tuttaga aŭtomobila trafiko anstataŭis ne la kutima susurado de la vento tra la arbara foliaro, sed la intensaj gutofrapoj de malfruaŭtuna pluvo kontraŭ la fenestroj, neatendita ventrodoloro min elpelis el la lito kaj, piĵame kaj pantofle vestita, mi kuris tra la pluvbanata korto al la fora necesejo por trovi strebatan senpeziĝon. Sed, ĝuste kiam mi tuŝis la budan pordon aŭdiĝis post mi forta klako: subita ventopuŝo ĵetfermis la doman pordon, kiu aŭtomate ŝlosiĝis. Kaj jen skurĝe min frapis la penso ke mi forgesis kunporti la domŝlosilon. Nu, provu trankviliĝi, infano. Faru ĉion laŭ ordo. Unue senpeziĝu. Tio tamen daŭris sufiĉe longe kaj intertempe mi eksentis malsekan malvarmon volvi mian tutan korpon. Ĉu resti tie, almenaŭ ne atingate de la pluvo, aŭ ĉu trovi alternativan eniron en la domon? Mi min puŝis eksteren en la venton kaj pluvon kaj provis furioze malfermi kaj la dompordon kaj la fenestrojn, sed vane. Tiam mi ir-revenis en la budon esperante profiti el la restanta korpovarmo de mi tie lasita kaj el la varmeto radiata de la lumampolo. Fine, malesperiĝinte kaj trabanite, mi decidis iri al la ŝoseo por provi haltigi aŭtomobilon cele helpopeton. Ja, pantoflumi al la plej proksima farmo aŭ al la apuda vilaĝo tiam, en plena nokto, mi ekskludis. De temp’ al tempo fakte pasis persona aŭto aŭ kamiono, sed kiam iliaj reflektoroj trafis tian konpatindan figuron de trabanata piĵamulo freneze gestadanta ĉe la vojrando, ili videble akcelis la veturadon kaj elkuris for. Mi baraktis senespere en profunda malfeliĉo pro absoluta nekapablo trovi elirvojon de tiu damnita situacio. Dume, fakte, mi suferis ne nur pro malseka pika malvarmo, sed ankaŭ pro intermitaj impulsoj reviziti tiun malbenitan eksterdonan necesejon.
Elĉerpiĝinte mi fine spektis miraklon: aŭtomobilo haltis je mia mansigno kaj el ĝi saltis maldika vireto modeste vestita kaj kun grandaj enketemaj okuloj. Li kapaplis kapti la situacion fulmorapide malgraŭ mia stumbla kaj konfuza germanlingva ekspliko. Nenion dirante li kuris subpluve ĉirkaŭ la dometo kaj, staplinte apogilojn, li grimpis facilmove al mansarda luko kiun mi ne rimarkis malfermita. Pro sia maldikeco li sukcese enŝoviĝis tra la mallarĝa aperturo kaj postmallonge serura klaketo anoncis ke li jam malfermis la doman enirpordon. “Kiu vi estas, sinjoro?” mi demandis mirigite kaj dankeme. Li per fremda elparolo diris ke li estas turka gastlaboristo loĝanta ne diste de tie kaj per larĝa rideto kaj aminda kapklino li resaltis sur sian oldan kaj malhelan aŭton. La motoro ekbruis kaj li estis jam for, en la mallumo. Tiam mi eksplodis en gojplenan longan ploradon. Mi atingis la sojlon de ankoraŭ ne spertita feliĉeco: ne nur pro la varmo, pro la seka aero denove trovitaj alkurinte ĉe la stovon en la kara restadĉambro, sed ĉefe pro la intima ekscio ke ankoraŭ ekzistas anĝeloj, ke ili neatendite alprenas la karnon de fremdulo el foraj lando kaj kulturo kaj ke ili elvenas el nokto pluva kaj venta por vin eltiri efike kaj diskretece el situacio jam taksita senelira. Mia dankemo pro tiu travivaĵo ankoraŭ freŝas hodiaŭ en mia animo.
Fabrizio A. Pennacchietti (aprilo 2008)
Torino, Italio