KANTI LA EŬROPAN HIMNON EN ESPERANTO

Civitana iniciato de EEU: Rekomendo kanti

la eŭropan himnon en Esperanto.

Gravas substreki ke temas pri “rekomendo”, kiu lasos ĉiujn civitanojn liberaj akcepti aŭ malakcepti ĝin. Tio gravas politike, ĉar neniu povus akuzi ke ni “trudas” ion. Ni faras nur proponon, kaj iu ajn grupo de 7 EU-civitanoj, kondiĉe ke ili loĝas en 7 malsamaj EU-landoj, rajtas fari tion. Aliflanke, ĝi ne estas io negrava, ĉar laŭ EU-juro “rekomendo” de EU estas ankaŭ “jura akto”.

Komence de aprilo 2012 komenciĝis tute nova ĉapitro en la historio de EU – eblo por civitanoj influi rekte la politikajn decidojn de la 27-landa EU de pli ol 500 milionoj da homoj. La Traktato de Lisbono, kiu ekfunkciis decembre 2009, donis rajton al 1 miliono da civitanoj, kiuj loĝas en almenaŭ 7 EU-landoj, prezenti proponon por pliefikigi la funkciadon de la EU-Traktatoj, kondiĉe ke ĝi estos ene de la kompetentecoj kiujn donas la EU-Traktatoj al la Eŭropa Komisiono.

Post longa prilaborado en la Eŭropa Parlamento, en la Komisiono kaj la Konsilio, tiu nova rajto de civitanoj ekfunkciis la 1-an de aprilo 2012.

Tiun daton, 50 minutojn post la noktomezo, EEU faris sian proponon, ke:

EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj

volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”

La celoj de tiu ĉi civitana iniciato estas:

1) helpi plifortigi komunan eŭropan identecon harmonie kun naciaj, regionaj kaj aliaj identecoj, kaj tiel pliefikigi EU por civitanoj;

2) pligrandigi la partoprenon de la civitanoj en eŭropa integriĝo;

3) helpi atingi (1) kaj (2) per vortoj de neŭtrala, tut-eŭropa lingvo por ebligi al civitanoj kanti kune;

4) sekurigi la samecon de respekto por ĉiuj eŭropaj lingvoj;

5) rekonfirmi kaj reekvilibrigi la du elementojn de la moto de EU, “unuiĝo en diverseco”, por certigi ke oni ne tro substreku diversecon, nek maltro substreku unuiĝon.

Strikte teknike ne estas EEU kiu faras la proponon, ĉar organizaĵo ne rajtas fari proponon – nur civitanoj. Sed organizaĵo povas subteni, kaj la propono bezonos la fortan subtenon de EEU kaj de ĉiuj landaj asocioj de UEA en la 27 EU-landoj. Inter la 7-membra komitato de subtenantoj, kiuj devas laŭ la reguloj loĝi en 7 malsamaj EU-landoj, estas la Nobelpremiito profesoro Reinhard Selten el Germanio, kaj la konata politikisto Marco Pannella el Italio. La aliaj membroj de la komitato estas Angela Tellier el Britio (substituito de kontaktpersono por la Komisiono), Sean O Riain (kontakthomo por la Komisiono), Georgo Handzlik el Pollando, Aleks Kadar

el Francio kaj Jesus Miguel Garcia Iturrioz el Hispanio. Ĉar estas limo de 7 homoj por fari subtenan komitaton, la estraro de EEU decidis ke pli saĝas havi 1 loĝanton en ĉiu el la 6 pli grandaj EU-landoj, ĉar ili kune havas ĉirkaŭ 340 milionojn da loĝantoj, kaj Sean O Riain, kiu loĝas en Bruselo, por kunordigi la laboron.

La tekston de la tradicia eŭropa himno de EEU, laŭ la vortoj de la antaŭa prezidanto de EEU, Umberto Broccatelli el Italio, oni povas aŭskulti ĉe www.europo.eu/eo/euhropahimno, kie estas tradukoj al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU, al la kroata kaj al pluraj regionaj, minoritataj kaj mondaj lingvoj (la ĉina, araba, rusa, japana, hindia, bengala, indonezia).

Aliaj tradukoj bonvenas, sed jam disponi 39 tradukojn el tiom da mondopartoj emas impresi ne-esperantistojn.

La Eŭropa Komisiono havas du monatojn, precize ĝis la 31-a de majo, por decidi ĉu ĝi akceptos registri la proponon. Se la Komisiono akceptos ke la propono fakte helpas la funkciadon de la EU-Traktatoj, kaj ke fari tian proponon estas ene de la povoj de la Komisiono, oni povos komenci la kolektadon de 1 miliono da subskriboj en la 27 EU-landoj, por ebligi al la Eŭropa Komisiono politike konsideri tian leĝan proponon. Estos precize unu jaro por kolekti la subskribojn. Eĉ se estas unu miliono da subskriboj, la Komisiono ne estas devigita akcepti proponon, sed ĝi ja estas devigita serioze konsideri ĝin, kaj se ĝi rifuzas proponon, la Komisiono devos publikigi la kialojn por tiu rifuzo. Gravas substreki ke oni povos subskribi rete, kaj mi antaŭvidas ke tiel ni arigos la plimulton de la subskriboj.

Se la Komisiono registros la proponon, mi ŝatus alvoki ĉiujn landajn asociojn de UEA en la EU-landoj, kaj fakte ĉiujn membrojn de la landaj asocioj, plenenergie subteni ĉi tiun iniciaton, ke ni vere sukcesu kolekti unu milionon da subskriboj. Ne temas pri eŭropistoj kaj tutmondistoj: temas pri ŝanco fari grandegan antaŭenpaŝon por Esperanto en unu grava parto de la mondo. Tia sukceso en Eŭropo forte kuraĝigos la esperantistojn en aliaj mondopartoj, ekzemple en Ĉinio, Japanio kaj Brazilo, progresigi Esperanton en tiuj mondopartoj. Zamenhof klare kaj saĝe skribis ke sukceso venos “paŝon post paŝo, post longa laboro”.

La gazetaran komunikon oni povas legi jam en multaj lingvoj ĉe www.europo.eu/eo/gazetaraj-informoj.

Mi dankegas al ĉiuj helpantoj kaj kunlaborantoj. Ni esperu sukceson! Sed eĉ pli grave, ni laboru por sukceso!

Sean O Riain

(el la revuo “ESPERANTO”, n° 1258 / majo 2012)

Potrebbero interessarti anche...

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi