ESPERANTO-MUZEO EN VIENO

Esperanto prosperas en Vieno: preskaŭ dek mil personoj vizitis la Esperantomuzeon en 2011.

Antaŭ kelkaj semajnoj disvastiĝis en Esperantio la novaĵo, ke la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko atingis rekordon koncerne la nombron de vizitantoj. Preskaŭ dekmil personoj vidis la ekspozicion en 2011 kaj preskaŭ mil partoprenis fulmokursojn. Pri tio parolis la aŭstra ĵurnalistino prof. Katalin Fetes kun Herbert Mayer, la direktoro de la Esperantomuzeo.

Sinjoro Mayer, kion vi opinias pri la pozitiva bilanco de la Esperantomuzeo? Kio kaŭzas tiun ĉi grandan interesiĝon pri Esperanto?

Kompreneble mi ĝojas, ke nia instituto tiel bone statas. Fakte temas pri vere unika historia fenomeno. Neniam dum la ekzisto de Esperanto informis ne-movada institucio tiel grandskale kaj sukcese pri ĝi. La kialo de tiu ĉi sukceso certe troviĝas en la fakto, ke nia muzeokoncepto celas la vastan publikon. En la fokuso ne troviĝas la varbado por Esperanto, sed la prezento de faktoj. Krome la koncepto serioze rilatigas Esperanton kun aliaj fenomenoj: parte lingvaj, parte sociaj, parte historiaj.

Fakte, oni multon lernas pri la historio de Esperanto, kiu eĉ inter esperantistoj ne tre bone estas konata.

Jes. Sed ne nur. La vitrinoj montras la historian evoluon. Tiel ni sukcesas ligi Esperanton kun la grandaj historiaj eventoj. Nia lingvo estas montrata firme ligita kun la historio ne nur de Eŭropo, sed de la tuta mondo. La Esperantomovado estis, en la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, motoro por la kreo de utopioj, kiuj hodiaŭ almenaŭ parte jam realiĝis, kiel ekzemple la unuiĝinta Eŭropo. Tiu historia dimensio metas Esperanton en pli vastan kadron, en kiu ĝi aperas ne kiel iu kuriozaĵo, sed kiel serioza afero.

Mi partoprenis la gvidadon kaj rimarkis, ke la publiko kun granda intereso perceptas tiujn faktojn.

Gravas miaopinie la kontinueco. Historia evoluo ne staras por si mem, sed ĝi kondukas al la nuntempo. Fine de la ekspozicio la vizitantoj povas informiĝi pri la hodiaŭa Esperanto-vivo, pri la servoj de UEA, pri la propedeŭtika valoro de la lingvo. Iu esperantisto kritikis kaj proponis meti en la vitrinojn modernajn librojn kaj revuojn en Esperanto. Al tio mi klare kontraŭdiras. Elmetado de libroj ne estas muzea koncepto. Ne ekzistas io pli enua ol la afiŝado, ke Esperanto aktualas, ĉar ekzistas novaj libroj. La homoj oscedante forkurus.

La komputilaj stacioj kaj vidinstalaĵoj ĝuste metas Esperanton en modernan kuntekston.

Jes, ne nur en modernan kuntekston, sed en pli vastan. Unue, Esperanto kiel lingva fenomeno ne estas izolita, – nia Kolekto por Planlingvoj ekzemple havas dokumentojn pri 500 artefaritaj lingvoj – esprimo de tre grava faceto de la homa lingva kreiveco. Oni ricevas informon pri la artefarita dialekto de Homero, pri la Lingua Ignota de Hildegard de Bingen, pri la Klingona ktp. Alia komputila stacio montras, ke artefariteco ne estas privilegio nur de planlingvoj, sed koncernas ankaŭ la “naturajn” lingvojn. Pere de la germana kaj la angla estas demonstrate, ke ankaŭ tiel nomataj “naturaj lingvoj” entenas ne malmulte da artefaritaj elementoj. Eĉ pli, ke modernaj kulturlingvoj sen lingvoplanado ne povas ekzisti.

Ĉu tio ne estas iom tro komplika? Kiel reagas al tio la publiko?

Nu, la sekreto estas la plur-nivela perado de scioj. Estas almenaŭ kvar tiaj niveloj. La tuj videbla estas la supra, sufiĉe facile alirebla. Per tio estas kaptitaj la vizitantoj. Kaj kiu ĉe tiu punkto sin ĵetas al la aventuro de ekkono de nova kontinento, iras ĉiam pli kaj pli profunden. Nia muzeo estas tre malgranda, ĝi eĉ ne havas 100 m2. Ni esploris kiom longe restas la homoj en ĝi. Averaĝe oni restas preskaŭ unu horon. Tio estas vere longa tempo. Ĝuste la eblo iri ĉiam pli profunden tenas la homojn katenitaj.

Kiuj estas la vizitantoj?1257 4)

Kvankam la muzeo prezentas multon nekonatan ankaŭ por esperantistoj, 99% estas neesperantistoj. Inter la neesperantistoj fakte la duono estas el Aŭstrio, duono el eksterlando. Dume inter la esperantistoj la plimulto venas el eksterlando. Krome ni havas specialan programon por lernejoj: en 2011 partoprenis 870 lernejanoj por-infanajn kaj por-junulajn gvidadojn kaj Esperantofulmokursojn.

Kiel vi taksas la rolon de la muzeo rilate al varbado por Esperanto? Multaj homoj devus esperantistiĝi en Aŭstrio.

Mi ripetas: Varbado ne estas kaj ne povas esti la celo. La celo estas informado. Sed la kromefiko de serioza informado pri Esperanto estas per si mem varbado. Fine de niaj gvidadoj estas observebla stranga fenomeno: se iu el la gvidantoj diras ion kritikan pri Esperanto, tuj la gvidata grupo donas la ĝustan respondon kaj defendas nian lingvon. Tio estas la rekta efiko de nia muzeo: vidi Esperanton pozitive! Atingi tion estas nia celo. Sed tio ne signifas, ke la homoj fariĝos esperantistoj. Estus tro naive kredi tion. Eble inter mil estas unu, kiu eklernas. Inter tiuj, kiuj eklernas, ne ĉiuj aperas en la Esperanto-movado.

Tamen ne forgesu, ke tiuj junaj homoj, kiuj hodiaŭ partoprenas niajn gvidadojn kaj fulmokursojn, morgaŭ sidos en decidpovaj postenoj. Se iu aktivulo tiam venoskaj proponos iun Esperanto-projekton, la pordoj estos malfermitaj. La efiko certeestas longdaŭra. Ekzemple en la lastaj dek jaroj neniu ĵurnalisto en Aŭstrio skribis negative pri la Esperantomuzeo. Tio honoras ankaŭ nian lingvon.

Por konkludi, ĉu vi havas iun mesaĝon por la esperantistoj?

En iu kanzono Claude Piron parolas pri la argument-bombard’”, kiun lanĉas la esperantistoj kontraŭ nekulpajhomoj. Laŭ nia sperto, ni ne trotaksu la efikon de la argumentado, eĉ se oni havas pozitivajn argumentojn. Mi faris eksperimenton. Dum unu gvidado mi enplektis tutan aron da argumentoj por Esperanto. La rezulto: la gvidatoj komencis kontraŭargumenti. Normale mi ne tiel faras. Mi ne argumentas, mi prezentas. En tiu kazo la homoj mem komencas argumenti por Esperanto. Ili fine diras tion, kion mi mem volus diri favore al la lingvo.

Do, via opinio estas, ke esperantistoj ne argumentu en la varbado?

Ne, la afero ne estas tiel simpla. Ja la esperantistoj havas tre bonajn argumentojn, kiujn oni devas ankaŭ prezenti. Sed ili ne trotaksu la efikon de racia argumentado. Plej grave: oni evitu ĉiun impreson de fanatikeco.

(El la revuo ESPERANTO – majo 2012)

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi