Li estis tre interesa. Estas vere poetisto.

Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] (naskiĝinta en 1966 en Zafra, Ekstremaduro) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-verkisto.

Camacho esperantigis sian nomon al Georgo Kamaĉo (ne nur verknome sed ankaŭ en renkontiĝoj, korespondado k.s.) de la komenco de la okdekaj jaroj ĝis 1995 aŭ 1996. Ĉi tiam li decidis uzi la saman nomon en kaj ekster Esperantujo, nome nur la originalan formon en la hispana lingvo.

Camacho eklernis esperanton en 1980. Li estis membro de Akademio de Esperanto de 1992 ĝis 2001. De 1995 ĝis 1999 li laboris en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. De 1999 li loĝas en Madrido, kie li plu laboris ĝis 2009 kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio, el la lingvoj angla, finna kaj portugala al la hispana. En aprilo 2008 li eklaboris ankaŭ kiel docento pri interpretado en Universidad Autónoma de Madrid. De 2009 li aldone ĉeflaboras en Biblioteca Nacional de España, la nacia biblioteko de Hispanujo.

Camacho estis alelektita al la Akademio de Esperanto en 1992. La 15an de aŭgusto, 2001 li anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo. Tamen, kvankam malpli ofte ol antaŭe, li restas aktiva per daŭra recenzado kaj verkado de poemoj. En 2007 li anoncis la fondon de Beletra Almanako, kies kunredaktoroj estas Probal Daŝgupto kaj István Ertl.

Plurfoje li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1992 la Premion Grabowski.

Inter liaj preferataj verkoj kaj aŭtoroj troviĝas la Eposo pri Gilgameŝ, Jorge Luis Borges, Miĥail Bulgakov, Albert Camus (La mito de Sizifo), Karel Čapek, Miguel Espinosa, Omaro Ĥajamo, Konstantinos Kavafis, Danilo Kiŝ, Fernando Pessoa, Rafael Sánchez Ferlosio kaj Olaf Stapledon.

Kiel poeto, li sentas sin pli proksima al aŭtoroj kiel Edwin de Kock kaj Baldur Ragnarsson.

Camacho estas unu el la kunfondintoj de la Esperanta Respubliko.

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi