11an de marto – La plej granda tertremo en nia historio

  • La 11an de marto 2011
  • Je la 14a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011 okazis la plej granda tertremo en nia historio.
    Kiam ĝi okazis, mi estis en la najbara poŝtoficejo por sendi postaĵon al mia brazila amiko. Kiel kutime la juna poŝtistino kuris al la kesto, en kiu ŝi konservas novajn poŝtmarkojn por mi. Mi estas poŝtmarko-amanto kaj eĉ sen mia mendado ŝi konservas nove emisiitajn poŝtmarkojn por mi. Ŝi kunportis kaj ekmontris tiujn kaj komencis babili, tiam mi sentis teruran movon de la planko. ĝi moviĝis malrapide kiel sur granda ondo kaj daŭris longe, eble unu minuton. Kutimaj tertremoj skuas delikate kaj tuj ĉesas, sed tiu ĉi tertremo estis ne normala. Mi sentis min terurita. Troviĝis kelkaj homoj en la oficejo kaj ĉiuj rigardis ĉirkaŭen kun maltrankvila mieno. Mi kaŝis min sub la tablo, sed aliaj nur daŭre staris. “Malnormala tertremo!” “Povis okazi granda tertremo ie en Japanio!” “Mi neniam spertis tian grandan tertremon!”, ĉiuj eldiris siajn opiniojn. Dume okazadis malgrandaj tertremoj kaj terurigis nin.
    Mi loĝas en la urbo Maebaŝi, 100 kilometrojn nord-okcidente de Tokio, meze de la Honŝuu-Insulo; ĉi tiun urbon malofte atakas tertremoj, malofte atakas tajfunoj. Ni estas eĉ fieraj pro la sekureco de mia gubernio. Oni diras, ke niaj gubernianoj estas plej malbone preparitaj kontraŭ eventualaj grandaj katastrofoj. Tial mia unua penso estis, ke ie okazis granda tertremo, eble en la najbara gubernio Niigata, kie antaŭ kelkaj jaroj sinsekve okazis grandaj tertremoj. Tamen la televido en la poŝtoficejo anoncis, ke ĝi okazis en la regiono Toohoku.
    Mi ĉesis aĉeti poŝtkartojn, ĉar la oficistino estis tro timigita, ke ŝi ne povis plu labori. Mi tuj hastis al mia 93-jara patrino, kiu loĝas sola 300 metrojn fore de la oficejo. Hejme ŝi sidis trankvile. ŝi diris, ke kiam okazis la tertremo ŝi apogis sin, tenante la pordon. Mi ĉirkaŭrigardis kaj kontrolis, ĉu okazis io en la domo. Mi nur trovis kelkajn bildojn kliniĝintaj, sed neniu alia nekutimaĝo estis trovebla.

    Mi revenis hejmen. Mia edzino vidis televidon pri la tertremo kaj ĉirkaŭ ŝi estis falintaj pupoj. La televidilo estas metita en la libroŝranko kaj sur la supra breto estis montritaj multaj diverslandaj pupoj, meze de kiuj sidis la pupo de Zamenhof. Plejparto de tiuj falis sur la plankon kaj d-ro Zamehof staris sur sia kalva kapo. Ankaŭ en aliaj lokoj pupoj falis kaj bildoj kliniĝis, sed ne estis okazinta serioza afero krom la nefunkcio de gaso-sistemo; ĝi havas kontraŭtertreman sistemon kaj aŭtomate haltis. Do mi eksteren iris kaj refunkciigis ĝin.
    Tamen mia amiko, kiu loĝas en alia kvartalo de mia urbo, skribis jene: “ĉi tie elektro ne funkciis. La granda strato, kiu kutime estas lumega kun multaj vendejoj, estis tute malluma, nur kun lumoj el aŭtomobiloj. Je la 1a kaj 45 minutoj matene elektro ekfunkciis, sed pro maltrankvilo mi ne povis bone dormi.”
    Poste mi vidadis televidon ĝis mia enlitiĝo meznokte. Unue televido montris la alvenon de cunamo en la riveron Natori apud la urbego Sendai. La grandega, blanka ondo alprokisimiĝis al la buŝo de la rivero kaj rapide supren penetris. Ĝi devojiĝis el la rivero kaj glutadis belajn kampojn, kiujn oni kultivis generacion post generacio. La pintoj de la cumano estis kvazaŭ langoj de drako kaj senkompate damaĝis tiujn.
    Sekve televido montris cunamon, kiu enpenetris en la fluĝavenon Sendai, kiu situas tuj apud la maro, do la ondego facile disvastiĝis en la tuta tereno de la fluĝaveno.
    Televido montris incendion en la benzinujoj en la golfo de Tokio.
    Kaj la plej kortuŝa estis la bildo en la urbo Kesennuma. Grandaj ondoj kuris en la havenan urbon, ŝovante kaj englutante ĉiujn en sia vojo, kaj baldaŭ la ondo reen kuris. Rigardante tiun bildon, mia edzino ploregis, ĉar domoj flosantaj koliziis kontraŭ la fosto kaj momente pecigite malaperis. Certe ne estis homoj en la domo, sed ĉio perdiĝis, kion la loĝantoj amas kun sia kara memoro.
    Alia terura afero estas difekto de la nuklea centralo de Hukuŝima, kiu situas ĉe la maro en la gubernio Hukuŝima. Laŭ la registaro, la funkcio de akvo-liverado por malvarmigi la nukleaĵon estis difektita. Vespere la registaro ordonis la evakuon de la loĝantoj ekster la radiuso de 3 kilometroj. En Japanio estas ĉirkaŭ 60 nukleaj centraloj, kaj la elektraj kompanioj ĉiam insistis, ke ili konstruis tiel forte tiujn centralojn, ke tiuj povas rezisti kontraŭ la plej fortaj tertremoj, sed jam en 2007 en la tertremo en la gubernio Niigata unu centralo estis difektita, kaj denove tiun ĉi fojon la alia.. Ĉu la kompanio povos daŭre insisti la sekurecon de la nukleaj centraloj en la vulkana insularo Japanio?
    Vespere en Tokio multaj homoj havis malfacilon. Ili ne havis rimedon por hejmeniri, ĉar ĉiuj transportad-servoj haltis. Multaj atendis buson, sed ĉiuj stratoj estis plene ŝtopitaj. Trajnoj ne funkciis. La registaro rekomendis, ke homoj ne revenu hejmen kontraŭ malfaciloj, sed restu kaj tranoktu ie en sekura loko. Ĝi malfermis lernejojn kaj publikajn halojn por tiuj nereir-povantoj. Mi multe kompatis ilin, ĉar ankaŭ mi povus esti inter ili. La 10an mi revenis hejmen el Nepalo. Se mia reveno estus unu tagon malfrua, mi estus envolvita en tiu kaoso kun granda valizo. Mi estis bonŝanca, sed eble estis multaj malbonŝanculoj, kaj precipe mi timis pri eksterlandaj turistoj en Tokio. Ĉu la japanoj bonkore traktis ilin?
    Ĝis la meznokto la nombro de la mortintoj estis ĉirkaŭ 60, sed mi antaŭvidis, ke la nombro superos 1000, ĉar informoj el diversaj urboj ne atingis la registaron. Laŭ la bordo de la pacifika Oceano situas multaj malgrandaj havenoj funde en la golfeto, kaj tiuj certe estas tre malfortaj kontraŭ tiu granda cunamo. Mi povus helpi la suferantojn, sed mi havis neniun rimedon, do mi kun malĝoja sento enlitiĝis.

    Pri la tertremo la registaro klarigis, ke la skalo estis 8,8 magnitudoj, la plej granda tertremo en nia historio. Laŭ la klarigo de iu TV-stacio, troviĝas 4 nestoj de tertremo laŭ la bordo de la regiono Toohoku kaj ĉi-foje ĉiuj kvar samtempe aktivis. Neniu sismologo antaŭvidis tion. Pro tiu grandskaleco ĉiuj orientaj kaj nordaj gubernioj, de Tokio al Aomori, ricevis damaĝon. Eĉ en mia gubernio unu virino mortis pro falintaj tegoloj.

  • La 12an de marto
  • Ellitiĝinte mi tuj ŝaltis la televidilon. Mi supozas, ke ĉiuj TV-stacioj dumnokte kaj sen reklamoj elsendis la programon pri la tertremo. Mi neniam vidis aliajn programerojn, nek aliajn novaĵojn.
    La unua bildo, kiun mi rigardis, estis tiu de la urbo Rikuzen-Takada kun la loĝantaro de 28000. En la bildo nenio restas krom kelkaj grandaj betonaj konstruaĵoj. La pejzaĝo estas kvazaŭ la bildoj de Hiroŝima kaj Nagasaki post la eksplodo de la atombombo en 1945. La urbo estis gardata per  kelkmetrojn alta digo, sed la ondego facile superis ĝin kaj detruis la tuta urbon.
    Sekvis aliaj bildoj, en kiuj simile montriĝis detruitaj urbetoj kaj vilaĝoj; ĉar laŭ la bordo de tiu regiono frontanta al la Pacifika Oceano estas malgrandaj golfoj, kutime tre sekuraj kontraŭ tajfunoj, sed cunamo facile viktimigi tiujn vilaĝojn kaj havenojn, ĉar ĝia ondego koncentriĝas pli kaj pli, farante pli kaj pli grandan ondon al la profundo.
    Aperas bildoj de izolitaj konstruaĵoj ĉirkaŭitaj de restanta marakvo, sur kies tegmento estas la literoj de SOS, bildoj de elreliĝintaj kaj falintaj vagonoj kaj maltrankvilaj mienoj de rifuĝintoj.
    Post la tagmanĝo mi eliris. Hodiaŭ estas sabato, do kutime mi vidas multajn biciklistojn sur la biciklista vojo, sed hodiaŭ neniun. ŝajnas al mi, ke la tuta kvartalo funebras.
    Mi telefonis al esperantistoj en la urboj Sendai kaj Hukuŝima, kaj mi sukcesis kontakti unu en Hukuŝima. ŝi diris: “Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikumadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefonvoko estas la unua post la tertremo.”
    Posttagmeze venis terura novaĵo: oni eligis aeron enhavantan nukleaĵon el la centralo de Hukuŝima. Mankis akvo por malvarmigi la nuklean centron, kaj la premo de la aero en la ujo estis tiel alta, ke ĝi povos detrui la ujon mem. Por eviti tion, oni ellasis la aeron por malaltigi la premon. La aero konsistas el 90-oble pli densa nukleaĵo ol la normala. Mi ofte diris al miaj studentoj, ke ŝajne Japanio prosperas, sed se okazus grava akcidento de nuklea centralo, tia prospero momente malaperus. Tiu timo, kiun mi jam longe havis, povos fine efektiviĝi.
    Je la 3a kaj 36 minutoj okazis eksplodo en la unua nuklea centralo de Hukuŝima, kaj la registaro klarigis, ke en ĝi okazis solviĝo de la nuklea bastono en la mezo de la centralo. Evakua zono pligrandiĝis ĝis la 20 kilometroj radiuse. En la televida bildo tiu centralo estas kvazaŭ skeleto kaj la supra parto de la konstruaĵo estas malaperinta. Nukleaĵo povas rapide disvastiĝi, do la danĝero povos veni ne nur al la loĝantoj ĉirkaŭ la centralo, sed ankaŭ al ĉiuj japanoj, kaj eĉ al koreoj, ĉinoj kaj tajvanoj.
    Je la 5a horo la nombro de mortintoj kaj malaperintoj estis 1600.
    La registaro petas, ke ĉiuj malŝparu elektron, ĉar multaj elektraj centraloj estis difektitaj kaj manko de elektro estas antaŭvidata. En multaj nordaj gubernioj elektro haltis kaj oni vivas en mallumo.

  • La 13an de marto
  • Mi ellitiĝis je la 7a kaj tuj ŝaltis la televidilon. Mi tre timis la malboniĝon de la funkcio de la nukleaj centraloj. Jam en la lasta vespero, okaze de la eksplodo de la kovrila domego de la unua centralo, 150 homoj estis surverŝitaj per eliĝinta nuklea gaso. La registaro diras, ke tiu kovrilo estas simpla kovrilo kaj ne rilatas al la grava akcidento, sed ĉu tio estas vero?
    Televido diris, ke ankaŭ en la tria centralo ekestis malbonordo pri la malvarmigo. Je la 9:08 por malvarmigi la fornon oni komencis enverŝi akvon ĉirkaŭ ĝi, sed tio ne glate iris, do oni antaŭvidas la eblecon de eksplodo same kiel en la unua centralo.
    La registaro diris, ke ankoraŭ ne ekzistas rimedoj por haltigi la fornojn, kaj ke 70-80 mil loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj devos evakuii.

    Tagmeze venis telefono el mia amiko en Hokongo, kiu planas viziti min la 23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj rekomendas, ke li ne iru al Japanio pro la nukleaj akcidentoj. En televido oni raportis, ke en Europo en multaj ĵurnaloj tiuj akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava novaĵo.
    Posttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo Morioka en la gubernio Iuate, kaj sukcesis kontakti ŝin. ŝi diris, ke ĵus elektro kaj telefono ekfunkciis kaj mia telefonvoko estas la unua. ŝi diris, ke ŝi spertis nekutime teruran tertremon la 9an, du tagojn antaŭe, kaj sentis, ke io ne ordinara okazos.

    Vespere la registaro klarigis jenajn aferojn:
    1. La grandeco de tiu tertremo estis magnitudo 9,0 laŭ la rekalkulo de la forteco. Jen estis la plej fortaj tertremoj de la 1950-aj jaroj:
    1952 Kamĉatko 9,0
    1957 Aleutoj 9,0
    1960 Ĉilio 9,4
    1964 Alasko 9,4
    2004 Indonezio 9,0
    2011 Japanio 9,0
    Ĉi-foja tertremo estis kaŭzita per la movo de la tavolego 500 kilometrojn longa kaj 200 kilometrojn vasta, kaj daŭris pli ol 5 minutoj.

    2. Damaĝoj konataj ĝis la vespero:
    Mortintoj: 1049
    Malaperintoj: pli ol 1000
    Malaperintaj vilaĝ(et)oj: pli ol 10
    Frakasitaj domoj: 5700
    Rifuĝintoj: 310 mil en 1892 rifuĝejoj

    La policestro de la gubernio Mijaĝi esprimis sian antaŭvidon, ke nur en lia gubernio mortintoj superos 10 mil. Li povas esti prava. En la urbo Minami-Sanriku 10000 el 17000 loĝantoj malaperis. En tiu urbo la du-etaĝa urbodomo tute malaperis kaj la 4-etaĝa betona hospitalo estis inundita ĝis la kvara etaĝo. En la urbo Rikuzen-Takada 15000 el 23000 loĝantoj malaperis kaj 5000 domoj estis tute frakasitaj. Certe estas aliaj vilaĝetoj laŭ tiu marbordo, kiujn oni ankoraŭ ne povas kontakti, kaj tie estas senhelpaj viktimoj.
    Al tiuj rifuĝintoj mankas benzino, petrolo, elektro, gaso, akvo, kovriloj, medikamentoj kaj manĝaĵoj. La surteraj vojoj estas blokitaj per betonaj kaj lignaj rubaĵegoj, do oni planas transporti la necesaĵojn de la maro, helpe de la japana defendkorpuso kaj eĉ de la usona aviadilŝipo Donald Regan kaj aliaj militŝipoj.

    3. Manko de elektro
    Ne nur en la damaĝitaj regionoj sed ankaŭ en aliaj gubernioj ĉirkaŭ Tokio mankos elektro, ĉar multaj elektraj centraloj estas damaĝitaj. Por konkeri tiun malfacilon la registaro instrukciis al la Elektro Kompanio Tokio, ke ĝi liveru elektron vice de unu distrikto al la alia, kaj al kompanioj kaj la popolanoj, ke ili ŝparu elektron.

    Vespere la ĉefministro Kan aperis en televido kaj esprimis sian kondolencon kaj kompaton kaj petis kunlaboron de la tuta popolo, apelaciante: “Japanio povas certe venki tiun malfacilegon!”

  • La 14an de marto
  • Mi ellitiĝis je la 7a horo. Televido raportis, ke okazas kaoso en ĉiuj stacidomoj, ĉar la elektro kompanio Tokio estis anoncinta malmultigon de elektro-liverado lastan vesperon kaj laŭ tiu anonco trajnkompanioj malmultigis aŭ ĉesis la servojn. Homoj ne estis sufiĉe informitaj pri tio kaj ĉe la stacidomo unuan fojon sciis la situacion. Ankaŭ en mia gubernio (100 kilometrojn fore de Tokio) oni ĉesis ĉiujn trajnservojn. Eble pro tiu influo lakto ne estis liverita al mia hejmo.
    Je 7:16, je 10:02, je 12:10, je 3:12 kaj je 3:52 okazis tertremoj, iuj okazis laŭ la maro, iuj okazis en la montaro. Ŝajnas al mi, ke la tuta japana insularo eltenas doloregon post la granda operacio, nome la grandega tertremo.

    Kio okazis al la nuklea centralo? Troviĝas 4 malnovaj nukleaj fornoj. La kovrila domo de la unua forno jam malaperis pro la hidrogena eksplodo. Nun la tria forno estis en la sama stato. Oni enverŝas marakvon por malvarmigi la fornon, sed ial ne sukcesas plenigi la ujon per akvo.
    Laŭ la klarigo de sciencistoj, la nivelo de la kvanto de disĵetita radioaktiveco estas malalta jene:
    1000 mikro-Sievert: la kvanto da radioaktiveco, en kiu homoj povas vivi unu jaron senprobleme.
    1557 mikro-Sievert: la kvanto, kiun la unua forno de Hukuŝima disĵetis ĉi-foje.
    2400 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj estas nature eksponataj dum unu jaro.
    4000 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj ricevas dum la radiografiado.
    100000 mikro-Sievert: homoj suferas pro akuta radioaktiva malsano kiel vomado.
    200000 mikro-Sievert: homoj povas morti.

    Je 11:01 eksplodo okazis en la kovrila domo de la tria forno kaj la forno nudiĝis. La registaro ordonis, ke homoj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo sin fermu en la domo. Por gardi sin kontraŭ radioaktiveco oni devas kovri la buŝon per masko, demeti vestaĵojn antaŭ ol eniri domon kaj eviti manĝi malpurigitajn manĝaĵojn. Tio estas tre simpla kaj primitiva same kiel eviti polenalergion aŭ gripon!
    Mi rememoras la vortojn de jam forpasinta d-ro Takagi ĵinzaburoo, sciencisto pri nukleo kaj aktivisto kontraŭ nukleaj centraloj, kiujn li diris al mi, kiam mi ekiros al la UK en Varsovio en 1987. Li rekomendis, ke mi ne iru al Pollando, ĉar tie estas plena de radioaktiveco el Ĉernobil. Li aldonis, ke se mi iros, mi aĉetu ĉokoladon por li, ĉar en ĉokolado multe akumuliĝas radioaktiveco kaj per ĝi li povos analizi la situacion. Malgraŭ lia rekomendo mi partoprenis en la UK, do mi kaj aliaj 6000 partoprenantoj jam sufiĉe enspiris bongustan radioaktivecon tiutempe. Sed mi vivas ĝis nun, do ni ne timu radioaktivecon, des malpli la malmultan kvanton elĵetitan el tiu forno! Krome la registaro garantias al ni la sekurecon, klarigante, ke oni ne trovis ion nenormalan en la aero elĵetita el tiuj fornoj. Kredu ĝin, la popolanoj!

    Vespere ni kuris al la najbara vendejo por aĉeti kandelon, ĉar la elektra kompanio Tokio anoncis, ke ĝi povos haltigi liveradon de elektro en mia urbo de la 17a ĝis la 19a. En la vendejo jam preskaŭ elĉerpiĝis kandeloj kaj poŝlampoj, kaj mi povis aĉeti nur iom da vaksaj kandeloj. Tamen tio tute ne gravas, ĉar mi kaj mia edzino plurfoje vojaĝis al Nepalo, kie regule kaj ofte okazas paneo de elektro kaj ni jam spertis multajn senlumajn noktojn. Tamen feliĉe mia urbo estis ial ekskludita kaj ni havis luman vesperon.

    Laŭ Televido jen estas la nuna situacio pri la urboj kaj vilaĝoj damaĝitaj de la tertremo, pri la socio kaj pri ekonomio:
    1. Mortintoj: 1834
    2. Malaperintoj: 15000
    3. Rifuĝintoj: 450000
    Inter tiuj rifuĝintoj estas multaj malfortuloj. Ili vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj kaj akvo en mallumo kaj en malespero. Ili estas bonŝance savitaj, sed atendas ilin manko de ĉiutagaĵoj, poste certe gripo kaj pli poste senlaboreco.
    Pro la damaĝoj kaj manko de elektro ne funkcias aŭtomobil-kompanioj Toyota, Isuzu kaj aliaj, elektro-kompanioj Hitaĉi, NEC kaj Fuĵicu, kaj kelkaj magazenegoj de Micukoŝi, Takaŝimaja kaj aliaj. Japanaj akcioj estas vendataj kaj nur en mateno la prezo malaltiĝis je pli ol 500 enoj.

    En Japanio troviĝas ĉirkaŭ 60 nukleaj fornoj. La konstruadojn iniciatis tiama Liberala Demokratia Partio, la kapitalista mondo kaj elektro-kompanioj, ĉiam mensoge insistante la sekurecon kaj frapante la vangojn de kontraŭantoj per faskoj da bankbiletoj. Japanio estas vulkana lando kaj situas sur la granda nesto de tertremoj, do estas tute klare, ke konstrui nukleajn centralojn en tiu insularo estas danĝerege, sed mono regas la mondon. Por profiti, ili faras ĉion, kaj la rezulto venis hodiaŭ.

    Mi longe opinias, ke Japanio ekspluatu sunenergion anstataŭ atom-energio. Japanio havas sufiĉe altan teknologion por tio, kaj se ni sukcesos tion, ni povos gvidi la tutan mondon en tiu kampo. Tamen la industria mondo ne havis tiun perspektivon kaj direktis sin al mono, kiu vidiĝis ĝuste antaŭ iliaj okuloj. Mi deziras, ke Japanio nuligu ĉiujn nukleajn centralojn kaj direktu sin al pli sana energio. Dume ni havos malfacilon, sed tiu direkto vere garantios feliĉon al ĉiuj popolanoj kaj al la mondo.

    Fine mi dankas al la mondo, kiu sendas savotrupojn kaj proponas la helpon al Japanio. ĝis nun helpas nin trupoj el Koreio, Singapuro, Meksiko, Ĉinio, Germanio, Usono, Svislando, Novzelando, Aŭstralio, Tajvano, Britio, baldaŭ Francio kaj Rusio.
    Mi esperas, ke morgaŭ mi povos raporti pli optimisme.

    Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

    Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

    Chiudi