Torino 2011 – Kongreso por ĉiuj – kongreso por vi

Jam estas tre progresintaj la preparlaboroj por la 78a Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Torino, Italujo, de la 20 ĝis la 27a
de augusto 2011.

Ankoraŭ du semajnoj por ŝpari aliĝante.

La ĉefajn trajtojn de nia kongreso mi volas al vi nun resumi.

Kongreso por ĉiuj

Ni speciale zorgas programon por ĉiuj eblaj kongresanoj:
Lertaj esperantistoj povas elekti inter du malsamtemaj plurtagaj seminarioj: “Kaj nun ni estu europanoj” kaj “Esperanta teatra literaturo”. La unua estos gvidata de Bertrand Hugon. Tiu seminario estas subvenciata de Europa Konsilantaro kadre de la Projekto Daŭra Lernado, subprojekto Grundtvig, sekve 20 eksterlandaj partoprenantoj en ĝi ricevos kontribuon al la kongresaj kostoj. La dua, pri Esperanta teatra literaturo, estos gvidata de Paul Gubbins. Ankaŭ estos pluraj prelegoj, kaj nokta debatserio pri Zamenhof, profeto de Europo, gvidata de Davide Astori. Lernemaj esperantistoj havos je dispono du malsamnivelajn perfekigajn kursojn La superan gvidos Nina Pietuĉowska. La gvidanton de la paroliga ni diskonigos en venontaj semajnoj. Ankaŭ okazos
rapida kurso de la itala lingvo, kiun gvidos Davide Astori. Komencantaj esperantistoj – povos sekvi la enkondukan lingvan kurson de Anna Lowenstejn. ĉiuj povos aliĝi al la ĉiutagaj ekskursoj (duontagaj kaj tutttagaj) por viziti Torinon, kiu ĝuste ĉijare festas la 150an datrevenon de sia estiĝo kiel unua ĉefurbo de Unuiĝinta Italujo, ĝiajn multnombrajn kaj tre gravajn muzeojn, kaj la ĉirkaŭan regionon Piemonto. Junaj esperantistoj trovos ampleksan programon por si, speciale zorgitan de Itala Esperantista Junularo kaj de Michael Boris Mandirola; ĝi disvolviĝos dum ĉiuj tagoj kaj, kompreneble, ankaŭ dum ĉiuj noktoj, ĝis tre malfrua horo. Adoleskaj esperantistoj trovos programon por si, prizorgatan de stabo laŭ projekto de Paola Nigrelli Perna. Infanaj esperantistoj havos specialan ludejon, ankaŭ planitan de Paola Nigrelli Perna, kie ili estos stimulataj plibonigi sian lingvouzon.

Tio permesos al la gepatroj plene partopreni la kongreson tamen restante en la sama konstruaĵo kiel siaj infanoj. Bonvolu  antaŭanonci viajn infanojn! Muzikemuloj ĝuos ĉiun vesperon gravan koncerton de esperantaj artistoj inter la plej famaj tutmonde. Kongreso malmultekosta. La aliĝo al la kongresaj laboroj kostas nun, en la unua aliĝperiodo, nur 60 eurojn. Sed la gejunuloj (ĝis 30 jaroj), la handikapitoj kaj la eksterlandanoj pagas nur duonan kotizon, do nur 30 eurojn ĝis la 31a de januaro 2011.

Ankaŭ loĝi kaj manĝi estas malmultekoste. Eblas loĝi en la 4-stela kongresejo aŭ en la apuda hotelo Crimea, kontraŭ nur 65 euroj tage (loĝado en dulita ĉambro kaj tri kompletaj manĝoj en la kongreseja restoracio). Eblas elekti unulitan ĉambron per suplemento de 15 euroj tage. Eblas loĝi en la apuda studenta loĝejo, en unulitaj ĉambroj kun duŝo (sed necesejoj en la koridoro) kontraŭ nur 45 euroj tage (loĝado en unulita ĉambro kun matenmanĝo en la studenta loĝejo kaj du kompletaj manĝoj en la kongreseja restoracio). Eblas ankaŭ nur loĝi (loĝado en unulita ĉambro kun matenmanĝo en la studenta loĝejo), mem zorgante pri la ĉefaj manĝoj, kontraŭ nur 30 euroj tage. Eblas loĝi en la tendaro kostruata de la nacia civila defendo en la parkejo de la kongresejo kontraŭ nur 35 euroj tage (loĝado en kvarlita tendo kaj tri kompletaj manĝoj en la kongreseja restoracio; banejoj kaj
duŝoj troviĝas en la kongresejo, je 50-metra distanco). Eblas ankaŭ nur loĝi (loĝado en kvarlita tendo kun matenmanĝo en la kongresejo), mem zorgante pri la ĉefaj manĝoj, kontraŭ nur 20 euroj tage. ĉiuj tiuj prezoj estas po-tagaj, sed en nia kongreso, la 7an tagon la kasisto ferias… do, se vi restas ĉiujn 7 kongresajn tagojn, vi pagos nur 6.

Aliĝu nun!
Vizitu la kongresajn paĝojn

http://kongreso.esperanto.it/

kaj aliĝu nun. Vi trovos tie ĉiujn kondiĉojn, la skemon de la programo, la liston de la jam aliĝintaj kongresanoj. Se vi venas el lando, de kie vi bezonas vizon al Italujo, aliĝu kiel eble plej rapide – ni tuj liveros al vi la bezonatan invitleteron: la kondiĉoj estas listigitaj en la kongresaj paĝoj.

Dankon… ni atendas vin en Torino!

————————————————–
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo

Potrebbero interessarti anche...

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi