Prelego de Gian Carlo Fighiera pri la sinteno de la kreinto de Esperanto pri la hebrea demando

(El Zamenhofa celebro dum la IEJ Festivalo 2017)

Jarcento Zamenhof

Karaj geamikoj, la hazardo volis, ke ni renkontiĝu en historia tago, ĉar ĝuste hodiaŭ – la 14-an de aprilo 2017 – en la tuta mondo oni memoras, laŭ projekto de Unesko, la centjaran datrevenon de la morto de la kreinto de Esperanto.

Ludoviko Lazaro Zamenhof forpasis antaŭ ekzakte unu jarcento, la 14-an de aprilo 1917, en plena Mondmilito, en Varsovio, tiam parto de la rusa imperio, okupata de germanaj trupoj.

Zamenhof estis nur 58-jara, sed pro la vivsuferoj kaj la kormalsano jam aspektis tre maljuna. De longe li ne plu povis labori kiel okulkuracisto. Tri jarojn pli frue li estis skribinta la faman Leteron al la Diplomatoj, en kiu li profete proponis Internacian Tribunalon kaj Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo.

Ĉe lia entombigo miloj da homoj sekvis lian ĉerkon: la funebrajn paroladojn faris Grabowskj kaj germana majoro, la esperantisto Neubarth.

Cionismo kaj engaĝiĝo de Zamenhof

Kiel ni vidis, tra jarmiloj la hebreoj pasive suferis persekutojn, kalumniojn kaj ekstermojn. Ilia reago venis nur en 1800 per la cionisma movado de Theodor Herzl, proponanta ke la disigitaj en la mondo judoj migru al Palestino kaj fondu tie propran ŝtaton. La ideo ne tuj renkontis grandan favoron, sed vekis pasiajn diskutojn, en kiujn eniris Zamenhof.

La kreinto de Esperanto profunde sentis sian hebreecon; la mizeroj de lia gento vekis en li senliman doloron kaj solidarecon. Per jenaj vortoj li pentras la situacion de judo sen patrujo: “Esti devigata preĝi al Dio en jam de longe mortinta lingvo, ricevi sian edukadon kaj instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpuŝas, havi samsuferantojn en la tuta mondo kaj ne povi kun ili kompreniĝadi”. Eĉ pli drameca eksaltas lia priskribo de la pogromoj de 1881: “En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj. Oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukantaj maljunuloj kaj senhejmaj infanoj”.

Evidente, Esperanto radikas en la hebreaj sentoj de Zamenhof: “Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte kiel hebreo el la geto”.

Kun tiaj emocioj la 23-jara studento Zamenhof alvenis en Moskvo en 1880 kaj senhezite partoprenis en la cionismaj diskutoj, en kiuj la juda demando ricevis malsimilajn respondojn:

  1. la malplimulto de la diskutantoj opiniis, ke la hebreoj devas resti tie kie ili vivas, postuli egalajn rajtojn kaj asimiliĝi al la loĝantaro;
  2. la plimulto preferis elmigri for de Eŭropo, sed malkonsentis pri sekura alvenlando. Ĉu Usono aŭ Palestino?

La juna Zamenhof fondis cionisman asocion kaj en longaj gazetartikoloj kaj paroladoj forĵetis la revenon al Palestino okupata de la islamaj Otomanoj, kaj defendis la usonan tezon. “Ni iru al la senhoma Mississipio kaj tie starigu hebreajn koloniojn bazitajn sur terkulturado“, li skribis: “kiam ni atingos 60.000 enloĝantojn ni laŭleĝe rajtos doni nomon al la teritorio“. Li ne celis judan sendependan ŝtato, sed administre memstaran teritorion federacie ligitan al Usono. Entuziasme Zamenhof alvokis: “Kiel abeloj ni alportos al nia lando diversajn fortojn, ĉiu sian guton, kaj kun unuigitaj fortoj ni redonos al tiu lando vivon kaj gloron! Ni do unuiĝu fratoj, ni do staru sub la sola standardo, kiu estos nia komuna standardo. Kaj sur ĝi estos skribita: hejmen!”.

La jaroj pasis. Iom post iom la penso de Zamenhof evoluis kaj dum mallonga tempo li aliĝis al la Palestina alternativo, sed post multaj jaroj li definitive konkludis, ke la cionismo estas formo de naciismo. En 1884 li forlasis la cionisman movadon kaj post la eldono de la unua lernolibro de Esperanto li maturigis sian duan gravan vivprojekton, Hilelismo, poste nomatan Homaranismo, kies unua artikolo asertas: “Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion”. Lia preĝo anoncas “Kristanoj, Hebreoj aŭ Mahometanoj ni ĉiuj de Di’ estas filoj”.

En sia lasta alpaŝo Zamenhof, do, transiris al pli alta ŝtupo, pure etika kaj senteritoria. La hebrea demando trovis solvon en ideala homaranisma socio, en kiu frata amo superas kaj eliminas la etnajn kaj religiajn kontraŭstarojn. En tiu socio la hebreoj integriĝas kun la lokaj popoloj, gardante siajn lingvon kaj religion en plena libereco. Nek minoritatoj nek fremduloj. En la internaciaj rilatoj ilia lingvo estu nek la prahebrea, nek la ĵargona yddish, sed Esperanto. Li revis pri mondo de liberaj ŝtatoj, sen rasaj, etnaj kaj religiaj baroj. Principe, la sama revo de la Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Al tiu ĉi fina starpunkto pri la hebrea demando Zamenhof restis fidela ĝis la morto en 1917.

La historio ne postsekvas idealojn, sed faktojn. Fakto estas la starigo de Israelo fare de la Unuiĝintaj Nacioj en 1948. Sed tio malfermas aliajn demandojn, kiujn ni ne pritraktos nun.

La hebrea demando

Ekesto de la demando

La naskiĝo de Israelo en 1948 ŝajne estas la alvenpunkto de la jarmila hebrea demando pri kiu okupiĝis Zamenhof. Temas pri la rajto de la hebreoj gardi sian identecon kaj vivi pace en landoj kun aliaj popoloj.

Por kompreni la radikojn de la demando, permesu al mi birdfluge skizi ĝian historian originon kaj sekvan evoluon antaŭ kaj post la konata diasporo.

A) Unuaj triboj, Israela Regno kaj Babilona sklaveco

La unuaj seminaj triboj, tiam politeismaj, nomadaj kaj terkulturaj, aperis en Mezoriento antaŭ pli ol 4.000 jaroj. Ili transiris poste al strikta monoteismo, migris al Egiptio, kie Abramo anoncis, ke Dio promesis al ili propran landon. Forpelitaj de Egiptio, Moseo gvidis la 12 hebreajn tribojn al la promesita Palestino, tiam okupata de aliaj popoloj, kontraŭ kiuj la semidoj dum jaroj sange bataladis.

En Palestino la venkintaj hebreoj kreis Regnon (ĝi poste splitiĝis en du regnoj, Judio kaj Israelo), kiu floris en la tempo de Davido kaj Salomono: en Jeruzalemo ili konstruis sian unuan Templon, simbolon de religia kredo.

Intertempe naskiĝis la Babilona Imperio, kies reĝo Nabucodonosor (senmortigita en la opero Nabucco) detruis Israelon kune kun la Templo kaj deportis la enloĝantojn kiel sklavojn al Babilono.

Cent jarojn poste, alia reĝo, la persa Ciro, liberigis la hebreojn, kiuj revenis al Palestino, restarigis la antaŭan suverenecon kaj konstruis duan Templon. La du novaj regnoj neniam plu regajnis sian pli fruan potencon: multaj konkerantoj sinsekvis, inter kiuj Aleksandro la Granda, ĝis fine Palestino fariĝis provinco de la Romia Imperio, sub kiu naskiĝis Jesuo.

B) Definitiva detruo de Israelo kaj diasporo de la hebreoj

La ebrea popolo amase ribelis kontraŭ Romo, sed Tito en 70 p.K. neniigis ĝiajn armeojn kaj definitive detruis la Templon (el kiu restas nur la mondkonata ekstera muro). Granda parto de la loĝantaro estis ekzilita. Komenciĝis la elmigrado de la hebrea etno tra la mondo, la diasporo, daŭranta ĝis la moderna epoko. Arabaj triboj instaliĝis en Palestino kaj tie ili restis en la sekvantaj jarcentoj.

C) De la diasporo ĝis Hitler

Dum la diasporo la ebrea gento gardis siajn religion kaj identecon: en neniu enmigrinta lando ĝi ricevis plenrajtan civitanecon. Nur post 1789 la Franca Revolucio kaj Napoleono donis al la hebreoj liberecon en okcidenta Eŭropo.

Antaŭ ĝi, la musulmanaj ŝtatoj kaj la Otomana Imperio toleris la judojn kontraŭ pago de Korana imposto. Kontraŭe, la kristana mondo, ĉefe post la jaro 1000, akuzis ilin esti Di-murdistoj kaj en kreskanta maniero apartigis kaj persekutis ilin, limigante iliajn profesiojn kaj fermante ilin en getoj; la Krucmilitistoj traveturante Eŭropon ofte masakris ilin; kelkaj ŝtatoj perforte forpelis la tutan hebrean loĝantaron (300 000 el la sola Hispanio post la araba okupado).

Ankaŭ post la Napoleona epoko, en Orienta Eŭropo -i.a. en Pollando, Ruslando kaj Baltaj landoj- furiozis antisemitismo en formo de popolaj amasbuĉadoj nomataj pogromoj, tolerataj de la aŭtoritatoj. Pri ili respondecas diversmaniere la kristanaj katolikoj, protestantoj kaj ortodoksoj.

La antisemitismo atingis sian pinton sub la nazia reĝimo, kiu kruele murdis ses milionojn da hebreoj (Ŝohao).

(G. C. Fighiera)

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi