50 anni dalla scomparsa di Giorgio Canuto

Si è tenuto a Parma il 16 novembre scorso la commemorazione del prof. Giorgio Canuto, in occasione del cinquantenario della morte. Nato a Torino, il prof. Giorgio Canuto fu rettore dell’università di Parma, nonché presidente della Federazione Esperantista Italiana e dell’UEA (Organizzazione Mondiale di Esperanto). Al suo nome è intitolato il nostro Centro Esperanto di Torino. La giornata di studi, organizzata dal prof. Davide Astori, ha visto l’intervento dei prof. Fabrizio A. Pennacchietti e prof. Renato Corsetti.

Si riporta qui di seguito il racconto alla giornata di alcuni partecipanti.

PARMA, 16.11.2010

Hodiaŭ ni – Julia Sigmond kaj Filippo Franceschi – partoprenis en
Parma – en “Aula dei Cavalieri” de la centra Universitata Palaco – tre
valoran kaj interesan kunvenon. Temis pri manifestacio okaze de la
50-jara datreveno de la forpaso de prof. Giorgio Canuto (1897-1960).
La evento estis organizita de la Parma Universitato pro iniciato de
ties docento pri lingvistiko prof. Davide Astori. Ĉeestis kvindeko da
personoj, plejparte E-parolantoj, alvenintaj de tuta Italio.

Sendube la plurfaceta figuro de prof. Canuto meritis tioman intereson:
li estis eminenta sciencisto, internacie renoma, en la fako de la
jurmedicino, kiun li praktikis kaj instruis dum jardekoj; li estis
docento kaj rektoro de la Parma Universitato; ekde 1925 li
ekinteresiĝis pri Esperanto kaj intense agadis kiel organizisto kaj
instruisto: ekde 1928 gvidanto de IEF, ekde 1956 prezidanto de UEA; li
estis aktiva rotariano kaj agadis por interkonigi kaj proksimigi la
Esperantistan kaj rotarian mediojn. Krom tio, li estis humanisma,
malavara homo, dotita per korelverŝa kaj humoroza karaktero kiu igis
lin tre simpatia al ĉiuj, kiuj lin ekkonis. Ne senkaŭze UEA kreis, je
lia memoro kaj honoro, la FONDAĴON CANUTO, kiu helpas membrigi en UEA
homojn kun transpagaj malfacilaĵoj. Mi mem (Julia) estas unu el tiuj
feliĉuloj, kiuj estimoplene kaj dankeme klinas la kapon antaŭ lia
memoro.

Ĉe la podio pluraj universitataj docentoj bele prilumigis la figuron
de Canuto laŭ la diversaj facetoj: la Parmaj fakultestroj de
Literaturo, Filozofio, Klasika kaj Mezepoka Filologio (prof. R.Greci
kaj G.G.Biondi); Fremdaj Lingvoj kaj Literaturoj (prof. G.Michelini);
Jurmedicino (G.Masotti); Rotarianoj (prof. A.Mangia); Lingvistiko:
(prof. D.Astori);

Esperanta kulturo (prof. R.Corsetti). Kompreneble ĉiujn prelegojn, en
perfekta itala lingvo, mi (Julia) povis nur duone kompreni danke al la
bonvola samtempa traduko far mia edzo (mi estas ŝvitpene studanta la
belan italan lingvon por mi ege malfacilan: ve la gramatika genro, ve
la neregulaj verboj, ve la bizaraĵoj de la “inkoativoj” , ktp ktp
…!)

Sekvis la transdono de la Doktoriĝ-premio por la plej valora doktora
disertacio pri “Interlingvistiko kaj Esperantologio” al la simpatia
junulo Pierfrancesco Naccarato. Por sia doktoriĝ-ekzameno li prezentis
la tezon: “L’esperanto: la storia, la comunità, le problematiche, la
lingua”. (“Esperanto: ĝiaj historio, komunumo, problemaroj, lingvo”)
Interese: tiu junulo tute ne estis “esperantisto” laŭ la komuna
signifo de la vorto. Li tutsimple prenis Esperanton kiel
stud-objekton. Tamen, sekve de sia scienca esploro, li nun flue
parolas Esperante … Tipa pruvo pri la “danĝera sorĉpovo” de nia
mirinda lingvo (laŭ Filippo)!

Kiel hungara Esperanta parolantino, mi (Julia) ege ŝatis la tre
serioze, tre lerte organizitan eventon, tiom pli konstatante la
kontribuon de tiom multaj italaj universitataj docentoj. Tiusence tre
plaĉis al mi la interveno de Prof. Corsetti, kiu lerte substrekis la
fakton, ke Esperanto estas akiranta ĉiam pli da atento kaj prestiĝo en
intelektaj, altnivelaj, universitataj medioj.

Kiel pupistino kaj pantomimistino dum 25 jaroj – tial bone konanta la
sekretojn de la parol- kaj korp-lingvaĵoj – mi (Julia) ege admiris la
oratoran arton de Fabrizio Pennacchietti, kiu tre instrue parolis pri
Interlingvistiko, kaj de Carlo Minnaja, kiu laste parolis ofertante al
la ensorĉita aŭdantaro,

per perfektaj lingvo kaj mimiko, la rakonton de la longaj intimaj
rilatoj inter sia familio kaj Giorgio Canuto. Danke al tiu magia
prelegeto la

memorigato elstaris antaŭ ni ĉiuj kvazaŭ vivanta, aminda amiko! Tion
povas atingi nur la oratora arto, kiel perfekte klarigite de Ivo
Lapenna en “Retoriko”!

Post tia bela sperto – por mi (Julia) 99-procente pozitiva – mi tamen
ne silentu pri unu mia eta tristeco. Laŭ mi Giorgio Canuto meritis, ke
dum tiu memoriga manifestacio oni aŭdigu – se ne per unu prelegeto,
almenaŭ per unu modesta frazeto – la sonon de tiu lingvo, kiu estis
por li unu el la ĉefaj vivpasioj! Tio mankis, tion mi bedaŭras.

Julia Sigmond – Filippo Franceschi

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi