Ludoviko Lazaro Zamenhof: portreto de modesta kaj elstara Majstro

Il Centro Esperanto di Torino ha celebrato il 20 dicembre scorso, con qualche giorno di ritardo rispetto alla data ufficiale del 15 dicembre, la Zamenhofa Tago, la giornata della cultura esperantista, con una straordinaria conferenza tenuta da Sara Spanò sulla figura dell’ideatore dell’esperanto, L.L. Zamenhof, di cui ha descritto l’eccezionale personalità ripercorrendone i tratti fondamentali del pensiero. Sara, che frequenta il dottorato di ricerca all’Università di Torino e segue quest’anno il corso di esperanto di terzo grado, ha gentilmente concesso il testo della sua conferenza, che viene qui riportato integralmente, insieme alla registrazione della serata.

Ascolta qui la registrazione.

Ludoviko Lazaro Zamenhof: portreto de modesta kaj elstara Majstro.

di Maria Rosaria Spanò

Paroli pri la elstarega figuro de L. L. Zamenhof pretendante plenan kompletecon estas sendube supermezura entrepreno, en kiu iu ajn trovus ege malfacile enprofundiĝi, pleje juna esperantistino kia mi estas : tie ĉi, kaj post la speciala datreveno okazinta antaŭ kvin tagoj (la Zamenhofa Tago), kiun tra la tuta semajno oni festis en la tuta mondo, mi klopodos prilumi portreton de la vera Majstro por ni ĉiuj geesperantistoj1.

Doktoro Esperanto, idealista profeto, homarano, lingvisto, verkisto, – laŭ la epitetoj al li atribuitaj de Edmond Privat en la fama verko Vivo de Zamenhof –, de ĉiuj li estis nomata Majstro.

Ŝajnas al mi tre taŭga komenci precize el la ĵus memorigita epiteto Majstro, atribuita al Zamenhof ekde la naskiĝo de la E-movado: nu, li ĉiam rifuzis tian etikedon por si, ĉar en sia rimarkinda modesteco, ekde la komenco de sia altvalorega agado, li neniam havis la sintrotakson metiĝi kiel unua kaj sendiskuta gvidanto de la E-movado, kvazaŭ enkorpigo de la E-movado mem; male, li ĉiam intencis substreki kiom grave kaj esence estis enfokusigi en la unuan planon, antaŭ ĉio, la universalajn idealojn subestantajn al la esperantista afero, eĉ antaŭ lia persono mem2.

Neniam kaj nenie devas esti elparolata la vorto Majstro ktp […] Mi prezidos en la kongreso ne kiel aŭtoro, sed nur kiel la plej kompetenta esperantisto.

Estas gravege substreki tion-ĉi, ke Zamenhof apartigis sian personon (ne nomu min Majstro) de la lingvo (kiun li nur iniciatis) kaj de la Movado (ek de nun mi ne plu sidos antaŭ vi, sed inter vi).

Estis modesta figuro, tiu de L. L. Zamenhof; li estis tiom modesta kiom kuraĝa, riĉa je altegaj idealoj, idealoj kiuj malfermis vojon tiom revolucian kiom malfacilan: temas pri la vojo de la konstanta kostruado de kunigaj kaj interkomunikadaj pontoj inter la popoloj, vojo kiun ni estas eĉ nun laŭirantaj.

Sed nun ni parolu pri kelkaj elementoj pri la vivo de tiu ĉi eminentulo, simpla kaj eksterordinara samtempe: pli ĝuste, ni aŭskultu la vortojn per kiuj Zamenhof reiras sian vivon. Ni legu, koncerne tiun ĉi temon, la gravegan leteron al franca esperantisto, Alfred Michaux, skribita en 1905. La unua Universala Esperanto- Kongreso en Boulogne-sur-Mer estis tre proksima, kaj Zamenhof, pridemandita pri la detaloj de sia biografio, tiel respondas3:

Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj generacioj mia biografio eble estos ne seninteresa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu kostantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis; b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. […]

De tiuj linioj evidentiĝas la ĉionkonsidera juĝo de Zamenhof pri sia vivo, kies marko estis kondiĉo de konstanta lukto, sur du malsamaj frontoj: interne kaj ekstere li daŭre bataladis.

La motoro, la gvidmotivo de tia batalemo de la personeco kaj de la agado de Zamenhof estis la etna kaj religia aparteno de la Bjalistoka okulkuracisto al la hebrea popolo. En tiu ĉi letero, fakte, li sin montras plenkonscia pri kiom lia hebreeco efikis sur la naskiĝo kaj la prilaborado de kelkaj gravaj idealoj kiuj movis lian tutan itineron, atingante tian punkton, ke li establis nepridubeblan rilaton de kaŭzo-efekto inter tiuj ĉi faktoroj4:

Ĉar tuj en la komenco de mia rakonto mi devus necese raporti, ke mi estas hebreo kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturigado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj – ĉiuj estas nedisigeble ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco. Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo, kies tuta historia misio konsistas, laŭ mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro; sed en la nuna tempo de la naciaj ŝovinismoj kaj de tre vastigita antisemitismo, fari el mia hebreeco temon por publika parolado estus neoportune kaj povus malutili al nia afero. Kaj paroli detale pri mia vivo kaj pri la historio de miaj ideoj sen kostanta ripetado pri mia hebreeco estus preskaŭ neeble.

Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. La necesegon de lingvo sennacia, neŭtrale homa neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo, kiu estas devigata preĝi al Dio en jam longe mortinta lingvo, ricevas sian edukadon kaj instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpuŝas, havas samsuferanojn en la tuta mondo kaj ne povas kun ili kompreniĝadi. Mi havas nun nek tempon, nek paciencon por detale klarigi al vi la situacion de la rusaj hebreoj, kaj la influon de tiu ĉi situacio sur mian tutan celadon kaj bataladon. Mi nur simple diros al vi, ke mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo – al la revo pri unuiĝo de la homaro. […]

Sed se mia hebreeco naskis, fortikigis kaj obstinigis en mi la celadon al unuiĝo de la homaro, tiu ĉi sama mia hebreeco ankaŭ kreis por mi diversaj malhelpojn sur mia vojo, aperigis ĉe mi konstantan internan bataladon, kiu ofte tre forte min turmentadis kaj lacigadis […]

Rekonstrui la multaspektan rilaton de Zamenhof kun lia hebrea aparteno kaj ties influon sur la naskiĝo de la plej profundaj idealoj kiuj orientis lian vivon ne estas facile: ni klopodu rekonstrui ĝin laŭ ĝiaj ĉefaj aspektoj.

Antaŭ ĉio, la hebrea komponanto estis klare videbla en la plurspeca etna, religia kaj lingva miksamaso kiu estis la urbeto Bjalistok (nun en la Nordorienta Pollando), kie Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859, apud germanoj, rusoj kaj poloj: Zamenhof priplendas la nekomunikeblecon inter popoloj malsamaj pro pluraj kialoj, malfacileco kiun li devis konstati ekde la infaneco 5. La situacio de la hebrea popolo estis eĉ pli ekstrema kaj doloriga, ĉar tiu ĉi gento estis dividita de pli profundaj lingvaj baroj, kunligitaj al la diaspora dimensio en kiu la Hebreoj troviĝis ekde la detruado de la Dua Templo en 70 p. K. .

Zamenhof neniam forlasis, dum sia tuta vivo, la persistan serĉadon de solvo pri la hebrea problemo, laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj, ĉar li estis plenkonscia kaj pri la lingvo kaj pri la patrolando doninda al la elektita popolo, al sia popolo, dividita de plurjarcenta historio, kiu ŝajnis al Zamenhof vere senfina, prisemita je persekutadoj kaj forpuŝoj: tie ĉi estus vere malfacile rekonstrui ĉiujn etapojn de la kompleksa itinero kiu kondukis Zamenhof el la apogo al starpunktoj defineblaj kiel cionistaj antaŭtempaj al la distanciĝo el tiaj ideoj, pli poste plene esprimitaj de T. Herzl en 1897.

Por kompreni ĝisfunde la intelektan kaj idealan itineron de Zamenhof, konvenas substreki kiel la denaska dato de la hebrea aparteno – kiu estis ĉiukaze decida stimulo por la prilaborado de la fundamentaj teorioj de Ludoviko kaj por la kreado de la lingvo internacia – estis integrigita en pli ampleksan dimension, supernacian kaj superetnan, laŭ nobla plano de kreado de religiaj kaj moralaj pontoj inter ĉiuj homoj.

Zamenhof alvenis fakte, post la unua formulado nomita Hilelismo, al la prilaborado de doktrino taŭga por ĉiuj kaj direktita al la paco kaj al morala perfektigado de ĉiuj popoloj: en 1913 estis eldonita la Deklaracio pri Homaranismo, kiu enhavas doktrinon kiu ebligas dialogon kaj interŝanĝon inter la popoloj, sub la standardo de komunaj principoj kaj de absoluta valoro – la homa kondiĉo mem – , eĉ gardante la religiajn, etnajn kaj lingvajn ecojn apartenantajn al ĉiu popolo6.

Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

Ĉi tie evidentiĝas, laŭ mia opinio, elvoka komparo inter Zamenhof lingvisto kaj Zamenhof idealisto, aspektoj sendube interligitaj: tiel Esperanto, lingvo internacia perfekta por duanivela komunikado, ne intencas neniigi la antaŭajn lingvajn identecojn de la parolantoj, kiuj, male, estas gardataj kaj ekzaltataj en sia neripetebla specifeco, kiel la homaranismo ne intencas nuligi la specifan fizionomion de la popoloj, sed ebligi la kunigon, je dua kaj plej alta nivelo, de komunaj idealaj principoj, gardante la religian kaj kulturan havaĵon de ĉiu popolo.

Esperanto kaj homaranismo estas ambaŭ altvaloraj eltrovoj de Zamenhof, movitaj de la sama celo: la atingo kaj la realigo de la paco kaj la frateco inter la popoloj.

Estas grave tamen insisti pri tio, ke Zamenhof apartigis sian personon ne nur de Esperanto kaj de la Movado – kiel ni memoris antaŭe – sed ankaŭ de siaj homaranaj ideoj, ĝuste por ne ligi ilin al la Movado mem. La ĉefa provo de tiu ĉi esenca fakto estas la eldono de la Deklaracio pri Homaranismo ne kiel Doktoro Esperanto, kiel la Unua Libro en 1887, sed sub alia pseŭdonimo: Homo Sum.

Ni legu, koncerne tion, kelkajn el la belegaj vortoj prononcitaj de Ludoviko dum la unua Universala Kongreso, okazinta en 1905 en Boulogne-sur-Mer, al kiu aliĝis sepcent homoj el malsamaj landoj. La komunuma inspiro de konverĝo al komuna, nobla celo, estas tŭsebla kaj kortuŝa samtempe:

Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo sur Maro, kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.

Dum la sama kongreso, emerĝas ankaŭ defino de esperantismo, kiu esprimas la tutan profundan moralan signifon kaj la idealan enhavon de la E-movado mem:

(Esperantismo estas) penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa […] Ĉiu alia ideo aŭ espero kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

La graveco de konstanta substrekado de la aktiva dimensio de la E-movado kaj de la E-renkontiĝoj aperas klare ankaŭ el la parolado prononcita dum la tria Universala Kongreso, okazinta en Cambridge en 1907, en kiu oni substrekas ke la partoprenado en la Esperantaj Kongresoj ne estas simpla kaj sterila okazo por babili kaj malŝpari sian tempon, sed antaŭ ĉio estas okazo por pligrandigi amon por morala kaj ideala altigo de la tuta homaro rilate pacon kaj fratecon, por kies realigo Esperanto estas altvalora ilo, kiu neniam devas aridiĝi en senutilaj kaj supraĵaj vortoj, ĉar ĝi perfidus la plej profundan mesaĝon de la Majstro: la neceso konvergigi ĉies fortojn por la konstruado de la paco kaj de la unuigo inter la popoloj.

Zamenhof estis tute konscia pri la urĝeco de la konstruado de la paco inter la popoloj: unue, kiel oni memorigis antaŭe, pro lia aparteno al persekutata kaj plurfoje forpuŝita popolo, la hebrea popolo; due, ĉar, kelkajn jarojn poste, la terura masakro de la Unua Mondmilito levis tiklajn punktojn pri la neceso haltigi sensencajn kaj interfratajn luktojn.

La ĵus naskiĝinta Universala Esperanto-Asocio estis vera aganta pacforto, ĉar dum la milito ĝi zorgis pri altvalorega korespondservo inter disigitaj familoj, konkrete agante por realigi – dum la samepokaj historiaj okazoj – idealojn ne nur noble abstraktajn, sed vere tuŝeblaj per voluntula agado.

Zamenhof mem, en sia Letero al la diplomatoj, skribita je la fino de 1914, sed publikigita la sekvan jaron en la angla, enhavas ideojn tute profetajn: la alvoko je nova eŭropa kaj tutmonda ordo, fondita sur la kreo de la Unuiĝintaj Eŭropaj Ŝtatoj kaj de internacia tribunalo evidentigas la klarvidecon de la okulkuracisto de Bjalistok, kiu energie bataladis por realigi siajn idealojn de paco kaj frateco, agante per multaj iloj kaj per pluraj kanaloj.

Zamenhof forpasis la 14-an de aprilo 1917; verŝajne jam post la Unua Mondmilito naskiĝis – samtempe Festo de la E-libro, Esperanto-Festotago proponita de J. Baghy kaj de aliaj intelektuloj kaj aktivuloj – spontana tradicio pri la celebrado de la naskiĝdatreveno de Zamenhof, la 15-an de decembro, la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo; ekde 1959a la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Instruado, Scienco kaj Kulturo (UNESCO) proklamis la eltrovinton de Esperanto “unu el la plej grandaj figuroj el la homaro”.

Estas precize okaze de la ĵus pasinta Zamenhofa Tago, tiom plensignifa por ĉiuj ni geesperantistoj, pli aŭ malpli junaj, ke ni volas memori la elstaran figuron de L. L. Zamenhof, Doktoro Esperanto, sed antaŭ ĉio senlacigebla kaj batalema paca flagportisto.

Mi intencas konkludi per bondeziro, adresita al ni ĉiuj, por ke ni neniam forgesu Ludoviko-n: ni gardu ĉiam lian mesaĝon vivan kaj agantan per la daŭra penado disvastigi la lingvon internacian kaj la idealojn al ĝi subestantajn. Certe, ni memoru ke al Zamenhof kaj al Esperanto estas dediĉitaj pli ol mil monumentoj, stratoj, placoj ktp en la mondo (inkluzive en Torino, nia urbo); sed ni neniam konsideru Zamenhof senmova monumento, kvankam solida lumturo por ni ĉiuj: li estu ĉiam, por nia agado, vivanta motoro.

1 Per questa trattazione ho fatto principalmente riferimento a Lazzaro Ludovico Zamenhof. Antologia, a c. di C. Minnaja, Milano 2009 e ad un articolo dello stesso Minnaja, Ebraismo ed Esperanto nell’Europa dell’Est.

2 Leteroj de L. L. Zamenhof. La tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj, Prezentado kaj komentado de prof. G. Waringhien, I (1901-1906), eldonis S.A.T., Parizo 1948, Letero 98, al Michaux (14. III. 1905), p. 129

3 Ibidem, pp.105-106.

4 Ibidem, pp. 107-108.

5 Lettera a N. Borovko, datata tra il 1894 e il 1896.

6 Deklaracio pri Homaranismo, I-II.

Potrebbero interessarti anche...

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi