Konkurso Pennazio 2008 – Dua premio

Jaroslav, la giganta samideano

(Ermigi Rodari)

La postan tagon la itala kongreso estos finiĝinta. Neatendite giganto kun koheraj piedegoj alproksimiĝis al mi kaj ĝentile kaj iom timeme demandis: -”Oni diris al mi ke morgaŭ vi reiros hejmen, ĉu veras?”- Post mia jesa respondo li daŭrigis: -”Ĉu vi eventuale havas liberajn sidlokojn en via aŭtomobilo kaj tiuokaze ĉu vi akceptus min kiel gaston? Ankaŭ mi intencas iri al via bela urbo kaj ege ŝatus profiti de tiu ebleco”-

Dum li estis parolanta mi sukcesis legi lian nomon en la kongresa ŝildo, kiu estis kvazaŭ samnivela al mia nazo: Jaroslav el Prago. Bedaŭrinde en mia tiama malgranda aŭtomobilo fakte ne plu estis loko, ĉar, krom mi kaj mia edzino, alia persono jam antaŭmendis por si kaj la kvara loko estis nepre necesa por stakigi plejparte de la bagaĝoj ne enmeteblaj en la malgrandan kofrujon. Do, mi nee respondis kun iom da embaraso, bone sciante ke la orienteŭropanoj malofte partoprenas en nia kunvenoj ne nur pro politikaj malfacilaĵoj sed ankaŭ pro ekonomiaj problemoj. Eble pro tio, mi ne rimarkis lin antaŭe. Ne estas tiel facile ĵeti la propran atenton sur nekonatan personon kiu partoprenas nur en la oficialaj aranĝoj inter kelkaj centoj da kongresanoj, ŝpareme evitante la aliajn dum la libera tempo.

Post deko da tagoj la giganto subite aperis ĉe nia kluba sidejo kaj li estis akceptita kiel jam konata amiko. Li aŭskultis la programitan prelegeton kaj poste interbabilis kun la ĉeestantoj donante kelkajn informojn pri siaj hejmaj vivo kaj familio kaj eĉ pri la situacio en patrolando, sed singardeme. Je la fino mi demandis al li: – “Kien nun vi iros?” – kaj li respondis ke li havas rendevuon kun amiko apud la fervoja stacidomo. Ĉifoje mi lin akompanis aŭtomobile kaj neniu el ni kromdemandis pro diskreteco.

Dum la postaj semajnaj renkontiĝoj dufoje ripetiĝis pli malpli la sama situacio ĝis nia samideano kaj amiko Vito malkovris la veron, ĉar tiun vesperon Jaroslav telefonis al li por havi rendevuon, se ĝi eblas. Ĉiam apud la stacidomo. Vito tie renkontiĝis kun li petanta helpon por trovi iun ajn laboron klarigante siajn celojn. Ili estis, laŭ liaj diroj: restadi en Italujo plurajn monatojn kaj, ĉar li konstatis ke ĉi tie la laboristo bone gajnas, trovi laboron por havi la eblecon aĉeti kelkajn modernajn teknikaĵojn kiuj en Prago estas malbonkvalitaj kaj ofte ne facile troveblaj en vendejoj, kiel gramofono, magnetofono, k.t.p. La restinta mono estus grava rezervo por la tuta familio. Sed Vito ankaŭ malkovris ke la amiko kun kiu Jaroslav ĉiam vespere havis rendevuon estis …. kompatinda malriĉulo same aboninto al stacidoma benko kiel dormejo kaj ke nia agema samideno klopodis gajni kelkajn monerojn konkurencante kun la minacemaj rajtigitaj bagaĝportistoj. Krome Vito tuj komprenis ke la amiko malsatas kiel lupo kaj, mensoge asertante ke li ankoraŭ ne vespermanĝis kaj do estis sufiĉe malsata, li proponis al Jaroslav sidiĝi en picejo kie pli trankvile pritrakti la problemon. Kompreneble nia pragano akceptis. La postan tagon Vito rakontis ĉion al mi kaj ni ambaŭ konsciiĝis ke estas malfacile solvi la problemon, t.e. trovi kaŝitan laboron por fremdulo sen pravigilo por ĝi kaj laŭleĝa kontrakto.

Mi pripensis unue solvi la pli facilan problemon: lian nunan kaj plurtagan malsaton.

Mi rakontis ĉiujn novaĵojn al mia edzino kaj ŝi respondis: -“Ni devas tuj lin inviti vespermanĝi ĉe ni. Mi opinias ke la menuo devos esti certe bonkvalita sed precipe kvante tre abunda. Ĉu konsentite?”-

La gasto venis. Jaroslav, tre edukita homo, kore dankis por la invito, faris kelkajn komplimentojn sen troigi, iomete konversaciis kaj fine sidiĝis malaperigante siajn piedegojn sub la tablon. La ĉefaj pladoj de ŝi kuiritaj por ni tri estis rizoto, por kiu ŝi utiligis unu kilogramon da rizo, kaj sufiĉe granda kvanto da bovida viando stufita kun abundaj legomoj. Li plenigis sian teleron per rizoto kaj ĝin formanĝis, sed verdire sufiĉe malrapide. -”Ĝi estas vere bongusta! Gratulojn al la kuiristino!. Mi ĉiam pli aprecas la italan kuirmanieron.”- li aldonis dum la posta paŭzo. -”Se ĝi plaĉas al vi mi esperas ke vi bise ripetos!”- mi rebatis kaj li ridetante : -“Dankon, tre volonte ĉar ĝi estas vere bongusta”– kaj mi denove plenigis lian teleron, ankaŭ min servante iomete.

Li poste denove haltis kaj la…ceremonio ripetiĝis ĝis la elĉerpiĝo de la rizoto. Sama estis la disvolviĝo pri la aliaj pladoj de tiu agrabla vespermanĝo, ankaŭ riĉigita per interesa konversacio danke al la reciproka scivolemo. Ni fariĝis amikoj kaj li estis nia gasto aliajn fojojn.

Ankaŭ la ĉefa problemo, pri la laboro, bonŝance solviĝis sufiĉe rapide, danke al iu samideano projektisto por konstruentrepreno kiu sukcesis konvinki ĝian estron doni laboron al nia amiko en konstruejo ekster la urbo, do en trankvila kaj kampara loko kie la kontroloj estas tre maloftaj, kaj estas eĉ sufice komforta barako por vivi.

Do, nia amiko forgesis la stacidomon kaj malaperis en la kamparo. Escepte de la tago de nia semajna kluba vespero: ne gravis ĉu en la programo oni antaŭvidis filmeton aŭ ludon, literaturan aŭ amuzan prelegon. Tuj post malfermo de la pordo, jen li, ridetanta, kiu eniras kaj salutas la ĉeestantojn per sia tre korekta esperanto.

-”Kio estas en la ĉivespera programo? Ha, bone! Mi sidiĝas kaj aŭskultos.”- Fakte li ĉiam preferis pli aŭskulti ol paroli. -“Sed kiel vi atingis la urbon?”- oni demandis al li la unuajn fojojn. Kaj li: -“Iu mia laborkamarado loĝas ĉi tie kaj mi veture kunvojaĝis kun li. Krome ni interkonsentis ke morgaŭ matene, reirante al laborejo, li kontrolos ĉu mi eventuale ĉeestos en preciza vojforko flanke de la stacidomo. Tiuokaze ni revenos kune al laborejo. Do, nenia problemo!”- Ha, ne! Nun oni scias ke stacidomo signifas benko, risko de ia kontrolo… -“Ne, mi mem akompanos vin al via loĝejo en kamparo, kiam la vespera programo finiĝos”-. Sed ĉe nia klubo estis kutimo malfrui kaj fermi la kunvenojn post noktomezo. Li ĉiam atendis trankvile, eventuale legante informojn en la disponebla esperanto-gazetaro, dum la aliaj ĉeestantoj, post la oficiala programo, sin ekdediĉadis al pli personaj interesoj. Finfine, en la nokto, jen la ekveturo post iom da formala bone edukita rezisto: -“Mi ne volas ĝeni vin, mi petas, mi povas profiti de mia laborkamarado. Mi estas tre dankema se vi povas min akompani ĝis la stacidomo …ja tio sufiĉas”-.

Kompreneble post duonhoro ni estis veturantaj ekster la urbo, laŭlonge larĝa kaj preskaŭ senhoma ŝoseo, kun oftaj altaj spaliroj da arboj, kelkfoje sub la luno kaj kelkfoje sub la pluvo. Post pluraj kilometroj, jen dekstre malluma vojeto kaj poste en arbareto la konstruejo en senarba esplanado, kun sufiĉe da ĥaoso pro la ĉeesto de konstrumaterialoj, iloj, ujoj… Je la fono, dekstre, lia barako.

Estis kutimo halti kaj stopi la motoron por rapide kompletigi la interparoladon kiu daŭris la tutan vojaĝon, antaŭ la fina interŝanĝo de salutoj: – “Ĝis la revido baldaŭ” – aŭ –“ Dankon! Ĝis la venonta fojo!”-

Verdire la elĉerpo de la interparolado komencita dumvojaĝe fariĝis semajnon post semajno ĉiam pli malrapida. Nia amiko estis tre vigla kaj iniciatema: lia fantazio ofte kuradis antaŭen, transformante aŭ reprilaborante ĉiujn kaptitajn informojn. Li ne nur diligente lernis novan laboron sed ankaŭ alkutimiĝis al tute malsama vivmaniero.

Iun nokton li abrupte alfrontis novan problemon -“Kara amiko, mi aŭdis ke en Italujo la laboristoj rajtas ricevi, kune kun la salajro, la … kiel oni tradukas en esperanton ‘assegni familiari’? Ĉu eble ‘porfamilia krompago’? Mi ne scias, sed estas grave ke la laboristoj ricevas ilin se ili havas propran familion. Kaj mi hejme havas familion. Do, ankaŭ mi rajtus ricevi tiun monon. Laŭ vi, kiu kiel italo plibone konas leĝojn kaj procedurojn, kion mi devas fari por atingi la celon? Ĉu sufiĉas peti ilin al la entreprenestro?” – Ne estis facile klarigi al li ke li revas.

-“Sen pritrakti kelkajn detalojn kaj klarigi al vi kial ne ĉiuj italaj laboristoj rajtas ricevi porfamiliajn krompagojn, vi simple ne povas ilin pretendi ankaŭ se vi eventuale havas la laŭleĝajn postulitajn kondiĉojn. Kial? Simple! Laŭleĝe, Jaroslav, ĉi tie vi ne estas laboristo, sed turisto kun provizora enirpermeso por partopreni en Kongreso kaj viziti iom da Italio. Estas krimo kaŝe labori sen laŭleĝa rajtigilo, sen asekuro, sen pagi impostojn, vi kaj la firmao, k.t.p. Se oni malkovrus tion, vi kaj precipe la firmao havus problemojn kaj kondamnojn. Por resumi: vi, kiel laboristo ne ekzistas!”- La amiko ne konvikiĝis kaj insistis: -“Sed la entreprenisto scias ke mi laboristo ekzistas kaj li eĉ estas tre kontenta pri mi kaj mia laboro. Ĝuste antaŭ du semajnoj li propravole iomete plialtigis mian salajron!”- Necesis unu horo kaj kvin cigaredoj por duonkonvinki Jaroslav’n forlasi la esperon.

Alian nokton li demandis pri alia sia intenco: -”Mi sufiĉe bone gajnas kaj, danke al mia vivmaniero ĉi tie, mi ankaŭ sufiĉe bone ŝparas. Mi volus aĉeti neluksan aŭton. Ĝi faciligos al mi la transporton hejmen de la varoj kiujn mi aĉetos, kaj nun ĝi jam estus helpilo por miaj moviĝoj. Mi volas ĝin aĉeti pagante poparte monate, ĉar mi ne posedas la tutan sumon. Miaj laborkamaradoj asertas ke tio ĉi estas ebla ĉar, se iu ne havas rezid-ateston, sufiĉas ke li provizore loku sian rezidejon ĉe Aŭtomobila Klubo por finpritrakti ĉiujn burokrataĵojn, k.t.p. Ĉu vi povas helpi min…..”-

Estis terura tasko komprenigi al li ke neniu vendisto povas, kaj eĉ se li povus ne riskas, vendi kredite aŭton sen garantioj al nekonata eksterlandano kiu morgaŭ povus malaperi. Mi revenis hejmen je la tria nokte.

Pri la someraj libertempoj la problemo solviĝis per si mem ĉar la firmao haltigis la laboron dum deko da tagoj, tamen pagitaj, kaj li profitis la okazon por translokiĝi de la barako al pli komforta loĝejeto en apuda vilaĝo. Ĉiam kaŝe.

Mi ne estis en Italio kiam la situacio abrupte ruiniĝis ĉar iun tagon Jaroslav montris al Vito sian pasporton sendendan al la ambasadejo en Romo por prokrasti la ĉeĥoslovakan elirpermeson kaj Vito malkovris ke nia amiko tute ne interesiĝis pri la restadpermeso en Italio, jam de pluraj monatoj eksvalidiĝinta. Tiam la situacio por la neregululoj ĉe ni ne estis tiel tolerema kiel numtempe: la neregululo, eĉ pli se el komunista lando, malkovrita okaze de kontrolo, tiam ege pli severa kaj ofta, estis nepre sendenda al koncentrejo apud Trieste. Bonŝance Vito, danke al iu sia grava amiko, sukcesis havi rendevuon kun la prefekto kaj konvinki lin ke Jaroslav eraris neintence pro nescio de italaj lingvo kaj leĝo. -”Kie li loĝis dum tiuj ĉi monatoj? Vidu, estimata prefekto, ni esperantistoj estas tre gastemaj: kelkajn tagojn en Romo, aliajn en Milano, Pistoja, Bolonjo, en …..eĉ du-tri foje revenante al sama urbo. Per kiuj monrimedoj li vivis? Ne estis vera problemo ĉar vidu, estimata prefekto, ni esperantistoj estas ne nur tre gastemaj, sed ankaŭ sindonemaj. Do, en Torino, en Romo, Milano, Pistoja…ĉiam….”-

Fine la prefekto kompreneme konsentis: -”Mi ne insistas, kvankam mi ne konas lin. Sed li havas kvardekok horojn por transpasi la italan landlimon.”- Kaj tio okazis.

Kiam mi revenis hejmen Vito transdonis al mi leteron de Jaroslav kun kelkaj petoj pri nesolvitaj problemetoj ĉe sia loĝejeto, dankoj kaj salutoj kaj …. informo pri lia granda lasta ĉagreno: -” Mi ege bedaŭras ĉar tiu ĉi tuja deviga foriro ne permesas al mi partopreni en la baldaŭa konkurso ‘Piedone kaj Cenerentola’ en Vigevano, la fama urbo de la ŝuoj, al kiu mi aliĝis. Oni premios, donante tri parojn da belaj mane faritaj ŝuoj, virinon kun la plej malgrandaj piedoj kaj viron kun la plej grandaj. Mi estas certa ke mi estus venkinta ĉar 58 estas la numero de miaj piedoj. Mi aŭdis ke pasintjare la venkinto havis la numeron 55..”-

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi