Esperanto kiel kultura heredaĵo estas internacia konkero – L’Esperanto come retaggio culturale è una conquista internazionale

Esperanto kiel kultura heredaĵo estas internacia konkero

Roman Dobrzyński (el revuo ESPERANTO, februaro 2015)

La pola ministrino de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, prof. Małgorzata Omilanowska, decidis la 31-an de oktobro 2014 pri enskribo de la lingvo Esperanto kiel portanto de la Esperanta Kulturo en la Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo de Pollando.

Kiel ĉiuj sukcesoj atingitaj de la tutmonda E-komunumo, ankaŭ tiu ĉi havas multajn patrojn, sed mi mencios nur la iniciatinton, nome K. Krzyżak. Li ekhavis la ideon pri Esperanto kiel kultura heredaĵo kaj lanĉis kolektadon de apogsubskriboj al la propono prezentota al la Nacia Instituto de Kultura Heredaĵo, kiu estas aŭtonoma fako de la Ministerio pri Kulturo.

Iom pli frue (2012) fondiĝis Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, gvidata de la senatano Edmund Wittbrodt, eksministro pri edukado.

Rezulte de diskutoj, konsultoj kaj ekspertizoj, kiujn partoprenis aro da personoj, multe modifiĝis la komence formulita propono, kun la celo kongruigi ĝin kun la nocio “nemateria kulturheredaĵo”.

Ĝia lasta versio nombris 37 paĝojn. Definitiva decido apartenis al la Ministrino de Kulturo, kiu aprobis resuman tekston de la enskribo sub jena titolo: La lingvo Esperanto kiel Portanto de la Esperanta kulturo.

Jen la resumita teksto:

“Esperanto kiel Portanto de la Esperanta Kulturo.

Esperanto estas lingvo internacia, kreita de Ludoviko Zamenhof (1859-1917), naskiĝinta en Bjalistoko. Li publikigis en 1887 lernolibron, entenantan la principojn de tiu ĉi lingvo, kaj subskribis ĝin per la pseŭdonimo “Dr. Esperanto”; sekve de tio, la vorto Esperanto akceptiĝis kiel nomo de la lingvo mem.

Tiu ĉi plan-lingvo rapide akiris sian propran vivon kaj iĝis la bazo de kreskantaj grupoj de ĝiaj uzantoj.

Dum preskaŭ cent tridek jaroj, surbaze de Esperanto, la esperantista komunumo formis karakterizan vivkoncepton, inspiritan de la ideoj de Zamenhof, kaj ankaŭ kutimojn, tradicion, literaturon, simbolojn kaj eĉ siaspecan mitologion. Fondiĝis kaj plu funkcias multaj organizaĵoj kaj asocioj, faciligantaj la kontaktojn kaj kunlaboron en agado ligita kun la disvastigo kaj instruado de Esperanto kaj de ideoj ĝin akompanantaj.

Inter la esperantistoj formiĝis forta identecosento kaj grupligiteco super la konscio pri nacieca aŭ etna aparteno. La fakto senti sin esperantisto implicas la agnoskon de difinitaj valoroj kaj mondkonceptoj.

Al la Esperanta tradicio apartenas Universalaj Kongresoj de Esperanto, ĉiujare okazantaj en alia lando, kaj la festivalo Artaj Konfrontoj (ARKONES), kies loko estas ĉiam Poznano. La saman tradicion konsistigas ankaŭ la memoro pri la kreinto de la lingvo, pri la pioniroj de la movado kaj ilia kontribuo al la Esperanta kulturo. La renkontiĝojn de esperantistoj kutime malfermas kaj fermas la kantado de la himno. Ankaŭ la funebraj ceremonioj de esperantistoj okazas laŭ karakteriza maniero, kun adiaŭo en Esperanto kaj ĉeesto de la Esperanta flago.

Kiel oficialajn memorigajn tagojn oni povas konsideri tiujn de la naskiĝo kaj morto de Ludoviko Zamenhof, respektive ĉiun 15-an de decembro kaj 14-an de aprilo.

En la lingvo Esperanto formiĝis propra frazeologio, idiomaĵoj, onidiroj, kiuj portas en si mem Esperantajn kulturvalorojn kaj specifaĵojn de tiu ĉi medio. Ekzistas riĉa literaturo, kreita en tiu ĉi lingvo.

La E-kulturo ampleksas ankaŭ komunumajn morojn kaj simbolojn kreantajn kaj subtenantajn la esperantistan identecon. La ĉefaj Esperanto-simboloj estas blazono (la kvinpinta verda stelo), himno (La Espero), la flago kaj la verda koloro de espero. Alia simbolo reprezentas la konturojn de la mondo (etendo de la lingvo en la mondo), manpremon (amikeco), la Babelturon (malebleco de interkompreno) kaj arbon, kiu simbolas kreskadon. Tiuj simboloj estas aplikataj al objektoj de ĉiutaga uzo kaj memoraĵoj.”

Kia heredaĵo?

La difino de nemateria kultura heredaĵo, laŭ la Konvencio de Unesko akceptita de ĝia Ĝenerala Konferenco en 2003, klarigas ke tia estas socia fenomeno, kiu entenas kulturvalorojn, heredeblajn trans generacioj fare de komunumo posedanta sian identecon. Pollando ratifis la Konvencion en 2011. Tiam komenciĝis inventarado de la koncernaj objektoj, por enskribi ilin en la pollandan Liston de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj.

La liston fakte oni publikigis en 2014. Esperanto okupis sur ĝi la sesan lokon.

Gravas emfazi ke en la Listo Esperanto aperas kiel “Portilo de la Esperanta Kulturo”.

Do, Esperanto estas agnoskita de la ŝtata instanco kiel kultura lingvo. Kiom foje oni aŭdis, ke nia lingvo ne havas estontecon, ĉar mankas al ĝi kultura bazo!

Krome, oni oficiale rekonas la ekziston de la “Esperanta kulturo”, kio memkompreneble implicas ĝian internaciecon.

Jen la vojo por enskribi Esperanton en la samteman liston de Unesko.

L’Esperanto come retaggio culturale è una conquista internazionale

Roman Dobrzyński
(dalla rivista ESPERANTO, febbraio 2015)

La ministra polacca della Cultura e del Retaggio Nazionale, prof.essa Malgorzata Omilanowska, il 31 ottobre 2014 ha deciso d'inserire la lingua Esperanto, come fondamento della Cultura Esperantista, nell'Elenco del Retaggio Culturale Immateriale della Polonia.

Come tutti i successi raggiunti dalla comunità esperantista mondiale, anche questo ha molti padri, ma menzionerò soltanto K. Krzyżak, l'iniziatore. Ebbe lui, per primo, l'idea dell'Esperanto come eredità culturale e avviò la raccolta di firme di sostegno alla proposta da presentare all'Istituto Nazionale per il Retaggio Culturale, ente autonomo del Ministero della Cultura.

Precedentemente (2012), era nato il Gruppo Parlamentare di Sostegno all' Esperanto, guidato dal senatore Edmund Wittbrodt, ex ministro dell'istruzione.

In seguito a discussioni, consultazioni e verifiche da parte di un gruppo di persone, la proposta iniziale fu profondamente modificata, al fine di adeguarla alla nozione di “retaggio immateriale”.

La versione finale constava di 37 pagine. L'ultima decisione spettava alla Ministra della Cultura, la quale approvò un testo riassunto dell'iscrizione, col titolo: La lingua Esperanto come Fondamento della Cultura Esperantista.

Ecco il testo riassunto:

“L'Esperanto come Fondamento della Cultura Esperantista.

L'Esperanto è una lingua internazionale, creata da Ludoviko Zamenhof (1859-1917), nato a Bjalistok. Egli pubblicò, nel 1887, un manuale contenente i principi della lingua e lo firmò con lo pseudonimo “Dott. Esperanto”. In seguito a ciò la parola Esperanto fu presa come nome della lingua stessa.

Questa lingua pianificata acquisì rapidamente vita propria e diventò la base di gruppi crescenti di utenti.

Durante circa 130 anni la comunità esperantista, sul fondamento dell'Esperanto, ha formato un concetto di vita caratteristico, ispirato dalle idee di Zamenhof, come pure consuetudini, tradizione, letteratura, simboli e persino una sorta di mitologia. Sono nate e vivono ancora molte organizzazioni e associazioni, che agevolano i contatti e la collaborazione in un'attività inerente la diffusione e l'insegnamento dell' Esperanto e delle idee legate ad esso.

Tra gli esperantisti si è creato un forte senso d'identità e di spirito di gruppo, al di sopra della coscienza dell' appartenenza nazionale o etnica di ciascuno. Il fatto di sentirsi esperantista implica il riconoscimento di valori e concetti universali ben definiti.

Della tradizione esperantista fanno parte i Congressi Mondiali di Esperanto, che hanno luogo ogni anno in un paese diverso, e il festival Confronti Artistici, con sede sempre in Poznan. La stessa tradizione è alimentata anche dal ricordo del creatore della lingua, dei pionieri del movimento e del loro contributo alla cultura esperantista. Gli incontri esperantisti si aprono e si chiudono, solitamente, con il canto dell'inno. Anche le funzioni funebri di esperantisti si svolgono in modo caratteristico, con l'addio in Esperanto alla presenza della bandiera.

Come date ufficiali di commemorazione possiamo considerare quelle della nascita e morte di Zamenhof, rispettivamente ogni 15 dicembre e 14 aprile.

In Esperanto si è formata una propria fraseologia, espressioni idiomatiche, modi di dire, che riflettono valori culturali e specificità dell'ambiente. Esiste una ricca letteratura creata nella lingua.

La cultura esperantista comprende anche consuetudini comuni e simboli che creano e sostengono l'identità esperantista. I principali simboli dell'Esperanto sono lo stemma (stella verde a cinque punte), l'inno (La Espero), la bandiera e il colore verde della speranza. Un altro simbolo rappresenta i contorni del mondo (diffusione della lingua nel mondo), la stretta di mano (amicizia), la torre di Babele (impossibilità di comprendersi) e l'albero, che simboleggia la crescita. Questi simboli vengono applicati su oggetti di uso quotidiano o di ricordo.”

Quale retaggio?

La definizione di retaggio culturale immateriale, secondo la Convenzione dell'Unesco approvata dalla Conferenza Generale nel 2003, spiega che è tale un fenomeno sociale contenente valori culturali tramandabili da una generazione all'altra all'interno di una comunità con una propria identità. La Polonia ratificò tale Convenzione nel 2011. Iniziò allora l'inventario degli oggetti attinenti, per inserirli nell'Elenco delle Eredità Culturali Immateriali della Polonia.

L'elenco è stato pubblicato nel 2014. In esso l'Esperanto si trova al sesto posto.

E' importante sottolineare che nell'Elenco l'Esperanto appare come “Fondamento della Cultura Esperantista”.

Quindi, l'Esperanto viene riconosciuto dall'ente statale come lingua culturale. Quante volte si è sentito dire che la nostra lingua non ha futuro perché priva di una base culturale!

Inoltre, si riconosce ufficialmente l'esistenza della cultura esperantista, il che, evidentemente, implica la sua internazionalità.

Ecco la strada per inserire l'Esperanto nell'elenco dell'Unesco sullo stesso tema.

Potrebbero interessarti anche...

Utilizzando il sito, accetti l'utilizzo dei cookie da parte nostra. maggiori informazioni

Questo sito utilizza i cookie per fonire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o clicchi su "Accetta" permetti al loro utilizzo.

Chiudi