Identeco kaj lingvo – Identità e lingua
di marco · 1 Dicembre 2014
IDENTECO KAJ LINGVO
Zlatko Tišljar
Homo estas socia estaĵo denaske, ligita al aliaj homoj per neracia rilato kiun plej ĝenerale oni nomas “amo”. Grupo konsistas, minimume, el du personoj. La unua grupo al kiu homo apartenas ekde sia naskiĝo, estas li/ŝi (bebo) kaj lia/ŝia patrino. Poste ni apartenas al ĉiam pli da etaj kaj poste pli vastaj grupoj.
Lingvon difinis strukturisme Ferdinand de Saussure kiel sistemon de signoj uzataj por komunikado. La signoj estas arbitraj (elpensitaj) kaj la lingvo estas socia fenomeno.
Sed neniu ĝis nun difinis lingvon kiel fenomenon kun du same gravaj funkcioj: tiu de komunikado kaj kiel grup-identeca signo. Grupoj ekzistas simple por sekurigi siajn membrojn kaj defendi sin kontraŭ aliaj grupoj. Ĉiu grupo klopodas fortigi sin mem por esti pli kapabla sin defendi. La identeco estas emocia rilato al sia grupo, kiu ekestas en unuopulo pro eduko kaj pro vivo engrupa. Kiel emocio ĝi naskas en homo pretecon sin oferi por la grupo.
Tiusence la ĉefa postulo de grupo estas havi manieron distingi siajn membrojn de ne-siaj. Tiucele, sendube, la centra ilo estas la lingvo, kiun la grupanoj lernas ene de sia grupo kaj nur la grup-apartenantoj tre bone kapablas ĝin uzi. Sekve, la lingvo estas la nura rimedo per kiu homoj povas distingi ĉu iu nekonato apartenas al “sia” grupo aŭ ne, kaj plej ofte ankaŭ al kiu alia grupo tiu aliulo apartenas.
Se lingvo estus nur komunikilo, jam ekde la tempo de la grandaj grekaj konkeradoj sub Aleksandro la homoj komprenus ke estas avantaĝo havi ununuran lingvon kiu ebligas komunikadon kun ĉiuj kaj iom post iom la greka iĝus tutmonda kaj ununura.
Sed ĉar daŭre ekzistas sennombra kvanto da grupoj, grupetoj kaj grupegoj, kiuj kreiĝas kaj malaperas, ekzistas ankaŭ sennombro da lingvoj kaj lingvaj variaĵoj inkluzivantaj sennombrajn dialektojn, slangojn, idiomojn, ktp, kiuj ŝanĝiĝadas, naskiĝadas kaj mortadas konstante.
Lingvojn eblas dividi en homajn kaj nehomajn lingvojn. Homaj lingvoj estas tiuj kiujn uzas homoj en reciproka komunikado. Ili ĉiuj estas samtempe kaj artefaritaj kaj naturaj, ĉar ĉiuj homaj lingvoj uzas arbitrajn (artefaritajn) signojn–vortojn kaj naturan profundan gramatikan strukturon. Tiusence Esperanto, same kiel multaj piĝinoj kaj kreolaj lingvoj, estas normala homa lingvo uzata de homoj. La baza kondiĉo por ke iu lingva sistemo estu homa lingvo, estas ke ekzistas homgrupo kiu ĝin uzas. Videblas do ke Esperanto estas homa lingvo ĉar ĝi havas grupon da uzantoj, kiuj estas ligitaj per kulturo kaj idearo en ĝi kreitaj. Tiu idearo kreas emocian ligon al la grupo en kiu ĉiuj havas la samajn vivkomprenojn kaj komunan lingvon; sekve ĝi kreas identecan ligon de individuo kun la grupo.
Ĉiu lingvo tendencas ankaŭ al uzateco pli vasta ol tiu ene de la propra grupo kaj ĉiu iĝas almenaŭ malmulte uzata de iuj najbaroj por ebligi komunikadon kun aliaj grupoj. Tiusence, daŭre iuj lingvoj kreskas pro sia ĝenerala konkerforto aŭ la forto de siaj kulturoj; tiele iĝas pli aŭ malpli vaste uzataj “internaciaj” lingvoj.
Teorie ĉiu lingvo tendencus iĝi tutmonda kaj elpeli la aliajn. Sed pro la fakto ke lingvo havas kaj identecan kaj komunikan funkciojn, tio estas nek teorie nek praktike ebla.
Se ekregus unu tutmonda lingvo ĝi perdus la identecan funkcion, kiu havas sencon nur se iu grupo kaj ĝia lingvo markas grupon, diferencigante ĝin de aliaj grupoj. Se ne ekzistus aliaj grupoj, la diferencigo estus sensenca, do lingvo estus sen identeca funkcio kaj, laŭdifine, ĝi ne plu estus lingvo.
Ankaŭ praktike tio ne eblas, simple pro tio ke daŭre ekzistos multaj grupoj vivantaj en specifaj vivkondiĉoj kiuj bezonas specifajn lingvojn. Neniam ĉiuj homoj vivos en la samaj kondiĉoj por povi kontentiĝi pri tute sama lingvo.
El ĉio ĉi sekvas ke Esperanto ne povas iĝi tutmonda ununura internacia lingvo. Nun ĝi estas simple unu homa lingvo, kiun uzas disa senŝtata popolo; ĝi povus iĝi ekz. oficiala lingvo, komunika kaj identeca, de Eŭropa Unio, ĉar ja Eŭropa Unio iam devos transpreni tuteŭropan help-lingvon. Tiukaze ĝi povus plenumi la esencan celon de Zamenhof: kontribui al monda paco. Fakte, fortigante la identecon de EU ĝi fortigus la mondan pacon (ni ne forgesu ke el malkvieta kaj nacie malamika Eŭropo ekflamis du mondmilitoj) kaj tiel ĝi iĝus forta kaj monde influa lingvo apud kelkaj aliaj kiel la angla, la ĉina, la hispana.
Kompreneble, tiukaze malaperus la nuna Esperanto-movado kun siaspecaj ideologio kaj identeco de esperantistoj.
Zlatko Tišljar estas sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU)
Decembro 2014
IDENTITA’ E LINGUA
Zlatko Tišljar
L’uomo è, dalla nascita, un essere sociale, legato ad altri essere umani da un rapporto non razionale, solitamente chiamato “amore”. Un gruppo è formato da, almeno, due persone. Il primo gruppo al quale un essere umano appartiene fin dalla nascita è costituito da lui/lei (il bebè) e da sua madre. Poi apparteniamo a un numero crescente di piccoli gruppi, successivamente più grandi.
La lingua è stata definita, strutturalisticamente, da Ferdinand de Saussure come un sistema di segni usato per la comunicazione. Tali segni sono arbitrali (inventati) e la lingua è un fenomeno sociale.
Ma nessuno ha definito finora la lingua come un fenomeno con due ugualmente importanti funzioni: mezzo di comunicazione e segno identitario di un gruppo. I gruppi esistono semplicemente per dare sicurezza ai propri membri e difendersi contro altri gruppi. Ogni gruppo cerca di rafforzarsi per essere maggiormente in grado di difendersi. L’identità è un rapporto emozionale con il proprio gruppo, che nasce nel singolo in seguito all’educazione e alla vita nel gruppo. Come emozione essa fa nascere nell’individuo la disponibilità a sacrificarsi per il gruppo.
In tale senso la principale esigenza del gruppo è avere un modo per distinguere i propri membri da quelli che non lo sono. A tal fine, lo strumento centrale è, senza dubbio, la lingua, che i membri del gruppo imparano al suo interno e che solo gli appartenenti al gruppo sono i grado di usare molto bene. Per tanto la lingua è il solo mezzo col quale gli uomini possono distinguere se uno sconosciuto appartiene al “loro” gruppo oppure no e, molto spesso, capire anche a quale gruppo l’altro appartiene.
Se la lingua fosse soltanto un mezzo di comunicazione, gli uomini avrebbero già capito, fin dai tempi delle grandi conquiste greche sotto Alessandro, quale vantaggio sia avere un’unica lingua che renda possibile la comunicazione con tutti e, a poco a poco, il greco sarebbe diventato lingua mondiale e unica.
Ma poiché continua ad esistere una quantità innumerevole di gruppi, piccoli e grandi, che si creano e scompaiono, esiste anche un’infinità di lingue e di varianti linguistiche che comprendono innumerevoli dialetti, slang, idiomi, ecc., che continuano costantemente a modificarsi, a nascere e a morire.
E’ possibile dividere le lingue in lingue umane e lingue non umane. Lingue umane sono quelle usate dagli uomini per la comunicazione reciproca. Esse sono, allo stesso tempo, artificiali (convenzionali) e naturali, dato che tutte le lingue umane usano segni (parole) arbitrarie (artificiali) con una profonda struttura grammaticale naturale. In tale senso l’Esperanto, come molti pidgin e lingue creole, è una normale lingua umana usata da uomini.
La condizione di base affinché un sistema linguistico sia una lingua umana è che vi sia un gruppo umano che lo usa. E’ quindi evidente che l’Esperanto è una lingua umana, dato che esso ha un gruppo di utenti, i quali sono legati tra di loro dalla cultura e dalle idee in tale lingua create. Quell’insieme di idee crea un legame emozionale con il gruppo nel quale tutti hanno una simile visione della vita ed una lingua comune; per tanto, esso crea un legame d’identità del singolo con il gruppo.
Ogni lingua tende ad essere usata su un territorio più vasto di quello del proprio gruppo e ognuna viene usata almeno un po’ dai vicini, per agevolare la comunicazione con altri gruppi. In tale senso alcune lingue crescono continuamente, grazie alla loro forza conquistatrice in generale o per la forza delle culture che esprimono; così alcune lingue “internazionali” vengono usate su scala più o meno vasta.
In teoria, ogni lingua tenderebbe a diventare mondiale e cacciare le altre. Ma, per il fatto che una lingua ha la duplice funzione di comunicazione e d’identità, ciò non è possibile né in teoria né nella pratica.
Se s’imponesse una lingua mondiale, essa perderebbe la sua funzione identitaria, la quale ha senso solo se un gruppo e la sua lingua segnano un gruppo, differenziandolo da altri gruppi. Se non ci fossero altri gruppi, tale differenziazione sarebbe priva di senso, per cui la lingua perderebbe la sua funzione identitaria e, secondo la definizione, non sarebbe più una lingua.
Anche nella pratica ciò non è possibile, semplicemente per il fatto che esisteranno sempre molti gruppi che vivono in condizioni di vita specifiche e che hanno bisogno di specifiche lingue. L’intera umanità non vivrà mai nelle stesse condizioni, tali da potersi accontentare della stessa lingua.
Ne deriva che l’Esperanto non può diventare la sola lingua internazionale a livello mondiale. Ora esso è semplicemente una lingua umana, usata da un popolo sparso senza stato; esso potrebbe diventare, ad esempio, lingua ufficiale, di comunicazione e identità, dell’Unione Europea, giacché prima o poi l’Unione Europea dovrà adottare una lingua ausiliaria paneuropea. In tal caso l’Esperanto potrebbe soddisfare lo scopo fondamentale di Zamenhof: contribuire alla pace mondiale. Infatti, rafforzando l’identità dell’UE esso consoliderebbe la pace mondiale (non dimentichiamo che da un’Europa turbolenta e nemica a livello nazionale sono nate due guerre mondiali) e diventerebbe u na lingua forte e influente nel mondo, accanto ad altre come l’inglese, il cinese, lo spagnolo.
Ovviamente, in tal caso scomparirebbe l’attuale movimento esperantista con le specificità d’ideologia e identità che legano gli esperantisti.
Zlatko Tišljar è il segretario dell’Unione Esperantista Europea (EEU).
Dicembre 2014